Instrumenta muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Instrumenta muziko estas muziko, kiun oni realigas per muzikinstrumentoj sen kantvoĉoj. Ĝi do estas la malo de voĉkanta muziko.

Nocio

La difinon influis la demandoj, ĉu instrumentoj fakte povas komuniki ion ajn, kaj se jes, ĉu ili je tio imitu la homan voĉon. Tradiciaj taskoj de muzikiloj sendependaj de kantado estas horindikaj, militaj, ĉasaj aŭ trafikaj signaloj samkiel la akompanado de dancoj kaj marŝoj. Tio ĉi montriĝas precipe je la historio de la latunaj blovinstrumentoj. En stiligita formo tiuj ĉi funkcioj konserviĝis ankaŭ en la arta muziko ĝis la nuntempo.

Akra distingo inter intrumenta kaj voĉkanta muzikoj okazis nur en la okcidentuma muzikhistorio. Ankoraŭ dum la antikva epoko kantvoĉo kaj instrumento formis sonan unuon. Ilia separiĝo baziĝas sur tio, ke la kristana mezepoko rigardis muzkilojn kiel paganaĵoj kaj ekskludis ilin el la kantoj de la liturgio.

Nur ekde la malfrua mezepoko la instrumentoj ekemancipiĝis, sed ofte anstataŭas ankoraŭ mankajn kantvoĉojn. – Kial male la muzikinstrumento ekde ĉ. 1700 fariĝis modelo por la kantvoĉo, de kiu oni eĉ postulis instrumentecajn koloraturojn, ne estas klare. Certe tio dependas de la evoluo de koncerto al muzikevento.

En sia artikolo Instrumentalmusik en la nova eldonaĵo de la muzikleksikono Die Musik in Geschichte und Gegenwart Ludwig Finscher limiĝas sur la tempo inter la 13-a kaj 16-a jarcentoj, en kiu okazis malligiĝo disde la tekstohava muziko.

Historio

Ekesto

Liutaj kaj orgenaj tabulaturoj disvastiĝis jam en la 15-a jarcento. Danckomponaĵoj ĉiam formis grandan parton de la surinstrumenta muzikado kaj sekvigis la formon de la suito. Ekde la malfrua 16-a jarcento precipe en Italio ekestis memstara instrumentmuziko kun ĝenroj kiel riĉerkaro kaj tokato.

Solo- kaj triosonatoj samkiel la granda konĉerto prezentis en la 17-a jarcento unuan kulminon de nure instrumentaj komponaĵoj. Je la fino de la jarcento ekestis la solokonĉerto. La preludoj kaj fugoj de Johann Sebastian Bach jam tendencas al la malligo de la harmoniko disde la polifonia kunsonado de la unuopaj voĉoj.

Klasiko

La opersimfonio aŭ -uverturo evoluis ĉefe el la suito kaj post la finiĝo de la baroko en la 18-a jarcento al simfonio de la Viena klasiko, kiu formas la kulminon de eŭropa orkestromuziko kaj persistas kiel historia ĝenro ĝis en la 20-a jarcento.

Krome ekzistis formoj por pli malgrandaj ensembloj kiel la divertimento aŭ la serenado. La arĉkvartetaĵo fariĝas iaspeca ĉambromuziko destinita precipe por spertuloj, sur soliste ludataj klavarinstrumentoj dominas la sonato.

19-a jarcento

Dum la 19-a jarcento la koloreca pligraviĝis danke al novaj kaj pluevoluigitaj muzikinstrumentoj (instrumentado). Ekestis instrumenta programmuziko, kiu orientiĝis je ekstermuzikaj enhavoj. Rakontadon aŭ memorigon senvortan ofte sugestiis ankaŭ la populara salonmuziko. Geston de senvorta parolado ofte havas solistaj karakterpecoj kaj grandensemble la simfonia poemo. Kelkaj tendencoj de la populara instrumenta muziko emancipiĝis de sia funkcio kiel taktdonanto: de la dancmuziko apartiĝis la koncertvalso kaj de la militmuziko emancipiĝis la latunblova muziko. – Idealo de nure instrumenta muziko, kiu subtenas aŭ imitas nek lingvon nek movon, fariĝas la t.n. absoluta muziko.

La evoluigo de la pianosono sekvigas apartajn formojn kiel la etudo levita al arta ĝenro. Improvizadoj kiel la muzika parafrazo estis ege ŝatataj.

Modernismo

Pro la deturniĝo de la esprimestetiko ekde la komenco de la 20-a jarcento ekestis muziko, kiu orientiĝis pri klasikaj kaj barokaj modeloj. La dekdutonismo kaj poste la seria muziko direktiĝis al nova klareco kaj prudeco de la instrumenteca sono.

Per inkludado de bruoj (Musique concrète), elektronaj muzikiloj kaj poste la komputilo la nocio de la instrumenta muziko estas pliampleksigita.

Literaturo

  • Stefan Kunze: „Instrumentalmusik“, in: Hans Heinrich Eggebrecht (Hrsg.): Riemann Musik-Lexikon, Sachteil, Mainz: Schott 1967, S. 402–404
  • Ludwig Finscher: „Instrumentalmusik“, in: Ders. (Hrsg.), Die Musik in Geschichte und Gegenwart, Sachteil Bd. 4, Kassel: Bärenreiter 1996, S. 874–911