Instrumentofaristo
Aspekto
Instrumentfaristo estas metiisto, kiu fabrikas mezurilojn, ekzemple por uzo en geodezio, medicina laboro, aŭ kompasojn por boatoj. La profesio estas dividita en du ĉefajn areojn, fabrikadon de naŭtikaj instrumentoj kaj optronikon (optikelektroniko).
Rimarkindaj instrumentfaristoj inkluzivas la briton George Adams Sr. kaj lian filon George Adams Jr., kiuj estis personaj instrumentfaristoj de Georgo la 2-a de Britio kaj ankaŭ laboris por la Brita Orienthinda Kompanio en la 18-a jarcento. John Roach fabrikis instrumentojn en Usono en la 19-a jarcento, periodo kiam navigado kaj geodezio estis tre gravaj.