Instrumentoscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Intonarumori-veduta.jpg
Luigi Russolo & Ugo Piatti, Intonarumori ±1913
Léon Theremin, 1924
Quadrangularus Reversum, Harry Partch ±1960
Moodswinger, Yuri Landman, 2006

Instrumentoscienco estas akademia natur- kaj mensoscienca fako pri esploro, dokumentado kaj instruo de muzikinstrumentoj. Ĝi sin subdividas en:

  • Historia instrumentoscienco esploras malnovajn muzikilojn kaj muzikilajn familiojn kaj observas iliajn evoluojn dum la paso de la tempo.
  • Moderna instrumentoscienco okupiĝas pri instrumentoj kaj parte ankaŭ pri ludmanieroj, kiuj ekestis nur dum la lastaj cent jaroj.
  • Teknika instrumentoscienco ampleksas la teknikan esploron de muzikiloj, do strukturo kaj la sonecoj rezultaj el tio.

La scienco pri la enmetado de instrumentoj en komponaĵojn kaj aranĝaĵojn (instrumentado) oni nomas instrumentadoscienco.

Instrumentosciencistoj[redakti | redakti fonton]

Historie gravaj personoj en ĉi tiu fako estis Xavier Mahillon (Bruselo), Erich Moritz von Hornbostel (Vieno) kaj Curt Sachs (Berlino).

Nuntempe instrumentosciencistoj aktivas precipe ĉe muzikinstrumentaj muzeoj, muzikaltlernejoj kaj universitatoj. Ekde la digitaligo ankaŭ virtualaj muzikiloj estas objekto de esploro. Ankaŭ multaj faprikantoj de muzikiloj esploras.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]