Instrumetodoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Instrumetodoj.

Pioniroj[redakti | redakti fonton]

La plej malnova, la pure gramatika, estas entenata - en la Fundamento de Esperanto, kiu konsistas el 3 partoj, prezentas en la unua parto fundamentajn 16 regulojn de la Esperanta gramatiko. La unuaj Esperantistoj, t. e. la lernintoj de la 19-a jarcento ne posedis alian instruilon. Malgraŭ tio ili sukcese studis el la 16 reguloj de Zamenhof kaj el la Ekzercaro, la dua parto de la Fundamento.

Metode la Ekzercaro estas aranĝita laŭ la ne plu uzata maniero de tradukado de unuopaj frazoj neinterligitaj esence, el Esperanto en nacian lingvon. Tiu instrumaniero regis ĝenerale en la 19-a jarcento en fremdlingva didaktiko (Ahn, Ollendorf kaj aliaj). Ne alian metodon sekvis la lernolibro de Cart, kiu antaŭ la Unua mondmilito disvastiĝis en la tuta mondo en diverslingvaj tradukoj kaj prilaboraĵoj, konkure kun la lernolibro de Borel. Ambaŭ estas destinitaj ne nur por kursoj, sed - antaŭ ĉio - por meminstruantoj, danke al aldonita "ŝlosilo", t. e. solvaro de ekzercoj kaj de traduktaskoj, per kiu la lernanto mem kontrolas siajn etlaboraĵojn.

Post la milito aperis en Esperanto taŭgaj lernolibroj aranĝitaj laŭ la nova metodo, karakterizata per iom pli interesa enhavo: mallongaj raportoj kaj artikoloj anstataŭ nudaj frazoj, por instigi la lernanton, kun indikoj al paroligo de la lernanto helpe de la instruisto aŭ eĉ sen instruisto tiom kiom estas eble. Samtempe aperis kelkaj bildolibroj por instruado de Esperanto, ekzemple Orell Füssli, Thora Goldschmidt kaj aliaj kun la sama celo - paroligi.

Berlitz[redakti | redakti fonton]

La plej bona parolmetodo, tiu de Berlitz, ne trovis eniron en Esperantion. Almenaŭ ne la Berlitz-libro mem. Tiu ĉi metodo postulas ne malpli ol 50 lecionhorojn kaj tiel longan lerndaŭron kontraŭstaras la postuloj de la Esperanto-propagando: vantiĝus la aserto pri facileco de Esperanto. Tiamaj esperantistoj kontentis, ke "facila lingvo, kia estas Esperanto, ne nepre bezonas la egan faciligon, kian prezentas al la lernanto la Berlitz-metodo" (L. Dreher). Oni pensis, ke multe pli rapide kaj senpene Esperanto estas akirebla helpe de la naciaj gramatikaj antaŭkonoj ol per kutimigo de orelo kaj okulo al la tre libera Esperanta frazkonstruo. Krome, la Berlitz-metodo multe dankas sian disvastiĝon tra la mondo al la fakto, ke laŭ ĝi instruas fremdan lingvon koncerna naciano, ekz. franca instruisto donis francajn lecionojn en Ĉeĥoslovakio: korekta franclingva prononcado jen granda avantaĝo dankata ne tiom al la metodo, kiom al ĝia denaske franca plenumanto.

Cseh-metodo[redakti | redakti fonton]

Similan rolon ekplenumis en la 1930-aj jaroj la Cseh-metodo, kies adeptoj kun la majstro mem, same kiel tiuj de Berlitz, instruas Esperanton al alilingvanoj ekster siaj patrujoj.

La ĉefa karakterizilo de la Cseh-metodo estas - alie ol la Berlitz-a - senumo de lernolibroj. La ideo de pastro Cseh estas interesi la lernantaron despli multe, ju malpli ĝi scias pri la enhavo de la sekvonta leciono. Tiel ĉiu leciono aperas al la lernanto kvazaŭ atendoplena surprizo. Danke al tio la Cseh-kursoj montriĝis treege sukcesaj kaj en la 1930-aj la plej multaj kursoj de Esperanto estis gvidataj laŭ tiu metodo.

Malavantaĝo de la Cseh-metodo estas ĝia longedaŭreco (40 lecionhoroj), neproporcia al la lingva materialo, kiu povas esti donata same aŭ eĉ pli abunde en multe malpli longa tempo, precipe al gramatike instruitaj personoj. Grava montriĝis la ebleco per tiaj internaciaj kursoj unuecigi la elparoladon de Esperanto tra la mondo.

Edmond Privat[redakti | redakti fonton]

Interesan metodon de instruado de Esperanto liveris ankaŭ Edmond Privat per sia Kursa Lernolibro, instruilo por komencantoj nur en Esperanto verkita. Ankaŭ tiu metodo konsistas el ĉirkaŭ 50 lecionoj. Ĝi estis multe uzata kaj taŭgas por paroligi.

Miksitan metodon, kiu trovas sian lokon inter la gramatika kaj la senpera, prezentas preskaŭ ĉiuj gravaj 1930-jaraj naciaj kaj internaciaj lernolibroj de Esperanto: la materialo estas kutime dispartigita en 10-20 lecionoj, kiuj liveras en interesa maniero temon por priparoloj (demandoj kaj respondoj) kaj koncizajn instruojn pri gramatiko (Aymonier, Butler, Möbusz kaj aliaj).

Estas menciinde, ke Esperanto estas instruata ankaŭ en maniero de korespondo (precipe en Nederlando kaj Svedio), per radio kaj per gramofonaj diskoj (Linguaphone.) Kompreneble ĉiu el tiuj havas apartan metodon depende de la eksteraj kondiĉoj, en kiuj okazas la instruado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La unua versio de tiu ĉi artikolo aperis en Enciklopedio de Esperanto.