Saltu al enhavo

Insula sarotruro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Insula sarotruro
Insula sarotruro (Sarothrura insularis)
Insula sarotruro (Sarothrura insularis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Sarotruro Sarothrura
Specio: Insula sarotruro Sarothrura insularis
Sharpe, 1870
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Insula sarotruroMadagaskara saroturo (Sarothrura insularis) estas specio de birdoj de la familio Sarothruridae, enmetita foje ankaŭ en Rallidae. La latinlingva specia epiteto insularis signifas insulan, propran de insulo, alude al Madagaskaro, kvankam ankaŭ la Vatersa sarotruro loĝas en Madagaskaro.

Ĝi estas endemia de Madagaskaro.[1] La specio estas monotipa. [2]

La Madagaskara saroturo troviĝas en Madagaskaro kompreneble, sed nur en malsekaj areoj en la nordo kaj mankas el la lago Sahaka en nordoriento. [3]

Ties natura habitato estas subtropikaj, tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj,[1] arbustaroj, herbejoj, kaj artefaritaj areoj.[4] Tie ili trovas siajn manĝaĵojn kio konsistas de insektoj kaj semoj. [2]

La Madagaskara saroturo havas stabilan populacion de ĉirkaŭ 6,700-67,000. La specio ne plenumas la kriteriojn por statuso de vundebleco, kaj tial ĝi estas markita kiel Malplej zorgiga.[5]

La Insula sarotruro estas malgranda kun longo de ĉirkaŭ 14 cm kaj pezo de 30 g.

La kapo, kolo, kaj brusto de plenkreska masklo estas ruĝecbruna, dum la flanko de la kapo, memtono kaj gorĝo estas pli palaj. Iliaj dorso kaj ventro estas nigraj kun flavecblankaj strioj.[3] La nematura masklo ests simila al la plenkreska masklo, sed li havas pli nemarkitan koloron. [2]

Ankaŭ la inoj havas senmarkan koloron. Ili havas malhelajn suprajn partojn kun ruĝecbrunaj strioj. La supra vosto estas strieca cinamo-sablokolora kaj la pli longa supra vosto estas tre bruna kun nigra nuanco.[3] La nematura ino estas simila al la plenkreskulo escepte pro makuleco en malsupraj partoj kaj pli senmarka koloro.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 IUCN (2016-10-01). Sarothrura insularis: BirdLife International: The IUCN Red List of Threatened Species 2016: e.T22692241A93343786 (Report). International Union for Conservation of Nature. doi:10.2305/iucn.uk.2016-3.rlts.t22692241a93343786.en. Alirita la 12an de Novembro 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (2020) “Madagascar Flufftail (Sarothrura insularis), version 1.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.madflu1.01species_shared.bow.project_name. 
  3. 3,0 3,1 3,2 Madagascan Flufftail. Alirita 2023-10-18 .
  4. . Madagascar Flufftail (2023).
  5. Madagascar Flufftail (Sarothrura insularis) - BirdLife species factsheet. Alirita 2023-10-18 .