Insulaj ŝtatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tutmonda skemo de insulaj ŝtatoj
Tutmonda skemo de ŝtatoj sen surteraj limoj

Insulaj ŝtatoj estas suverenaj ŝtatoj, kiuj konsistas el unu aŭ pluraj insuloj respektive el parto(j) de insulo(j) kaj per neniu parto de la ŝtata teritorio apartenas al la ĉeflando de kontinento. Insulaj ŝtatoj tiel diferenciĝas de la ŝtatoj sen maraliro kaj de la marbordaj ŝtatoj.

El la nuntempe 193 de la Unuiĝintaj Nacioj agnoskitaj ŝtatoj tutmonde 47, do proksimume kvarono, estas insulaj ŝtatoj.

La laŭ teritorio plej granda insula ŝtato estas Indonezio, aliaj grandaj insulaj ŝtatoj estas (ordigitaj laŭ teritoria grandeco) Madagaskaro, Papuo-Novgvineo, Japanio, Filipinoj, Nov-Zelando kaj Britio.

Listo de la insulaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

n-ro ŝtato ĉefurbo areo en km² loĝantaro
1 Flago-de-Indonezio.svg Indonezio Ĝakarto (Jakarta) 1 912 988 229 965 000
2 Flago-de-Madagaskaro.svg Madagaskaro Antananarivo 587 041 20 653 556
3 Flago-de-Papuo-Nov-Gvineo.svg Papuo-Nov-Gvineo Port-Moresbo (Port Moresby) 462 840 6 732 000
4 Flago-de-Japanio.svg Japanio Tokio (東京) 377 837 127 380 000
5 Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj Manilo (Manila) 299 764 91 983 000
6 Flago-de-Nov-Zelando.svg Nov-Zelando Velingtono (Wellington) 270 534 4 376 146
7 Flago-de-Britio.svg Britio Londono (London) 242 910 62 041 708
8 Flago-de-Kubo.svg Kubo Havano (Havanna) 110 860 11 236 444
9 Flago-de-Islando.svg Islando Rejkjaviko 103 000 317 593
10 Flago-de-Irlando.svg Irlando Dublino (Dublin) 70 273 4 459 300
11 Flago-de-Srilanko.svg Srilanko Kolombo (Colombo) 65 610 20 650 000
12 Flago-de-Domingo.svg Domingo Sankta Domingo (Santo Domingo) 48 730 9 507 133
13 Flago-de-Tajvano.svg Tajvano [1] Tajpeo (臺北市) 36 006 23 127 845
14 Flago-de-Haitio.svg Haitio Portoprinco (Port-au-Prince) 27 750 9 035 536
15 Flago-de-la-Salomonoj.svg Salomonoj Honiaro (Honiara) 27 556 523 000
16 Flago-de-la-Fiĝioj.svg Fiĝio Suvo (Suva) 18 367 849 000
17 Flago-de-Orienta-Timoro.svg Orienta Timoro Dilo (Dili) 14 409 1 134 000
18 Flago-de-la-Bahamoj.svg Bahamoj Nasaŭo (Nassau) 13 939 330 000
19 Flago-de-Vanuatuo.svg Vanuatuo Portvilao (Port Vila) 12 190 243 304
20 Flago-de-Jamajko.svg Jamajko Kingstono (Kingston) 10 991 2 825 928
21 Flago-de-Kipro.svg Kipro Nikozio (Λευκωσία) 9 251 870 000
22 Flago-de-Brunejo.svg Brunejo Bandar-Seri-Begavano (بندر سري بڬاوان) 5 765 388 190
23 Flago-de-Trinidado-kaj-Tobago.svg Trinidado kaj Tobago Portospeno (Port of Spain) 5 128 1 299 953
24 Flago-de-Kabo-Verdo.svg Kaboverdo Prajo (Praia) 4 033 516 733
25 Flago-de-Samoo.svg Samoo Apio (Apia) 2 831 179 000
26 Flago-de-Maŭricio.svg Maŭricio Port-Luiso (Port Louis) 2 040 1 284 264
27 Flago-de-la-Komoroj.svg Komoroj Morono (Moroni) 1 862 614 000
28 Flago-de-Sao-Tomeo-kaj-Principeo.svg Santomeo kaj Principeo Sao-Tomeo (São Tomé) 1 001 206 178
29 Flago-de-Kiribato.svg Kiribato Bairiko (South Tarawa) 811 112 850
30 Flago-de-Tongo.svg Tongo Nukualofo (Nukuʻalofa) 748 104 000
31 Flago-de-Dominiko.svg Dominiko Roseo (Roseau) 746 72 660
32 Flago-de-Barejno.svg Barejno Manamo (المنامة) 711 1 046 814
33 Flago-de-Mikronezio.svg Federacio de Mikronezio Palikiro (Palikir) 702 111 000
34 Flago-de-Singapuro.svg Singapuro Singapuro (新加坡 / சிங்கப்பூர்) 683 4 987 600
35 Flago-de-Sankta-Lucio.svg Sankta Lucio Kastrizo (Castries) 616 173 765
36 Flago-de-Palaŭo.svg Palaŭo Melekeoko (Melekeok) 508 20 750
37 Flago-de-Sejŝeloj.svg Sejŝeloj Viktorio (Victoria) 454 87 500
38 Flago-de-Antigvo-Barbudo.svg Antigvo kaj Barbudo Sankta Johano (Saint John's) 442 85 632
39 Flago-de-Barbado.svg Barbado Briĝurbo (Bridgetown) 430 284 589
40 Flago-de-Sankta-Vincento-kaj-la-Grenadinoj.svg Sankta Vincento kaj la Grenadinoj Kingstaŭno (Kingstown) 389 117 200
41 Flago-de-Grenado.svg Grenado Sankta Georgo (St George's) 345 90 739
42 Flago-de-Malto.svg Malto La-Valeto (il-Belt Valletta) 316 413 609
43 Flago-de-la-Maldivoj.svg Maldivoj Maleo (Malé) 298 319 000
44 Flago-de-Sankta-Kito-kaj-Neviso.svg Sankta-Kito kaj Neviso Bastero (Basseterre) 261 40 131
45 Flago-de-la-Marŝala-Insularo.svg Marŝala Insularo Majuro 181 62 000
46 Flago-de-Tuvalo.svg Tuvalo Funafutio (Funafuti) 26 12 373
47 Flago-de-Nauro.svg Nauro Jareno (Yaren)[2] 21 13 770

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Respubliko Ĉinio ne estis insula ŝtato, kiam ĝi fondiĝis en 1911. Post la ĉina enlanda milito la Respubliko Ĉinio tamen nur kontrolas la insulon Tajvano, la insularojn Penghuoj, Ĝinmenoj, Macuoj kaj iujn pliajn insulojn en la Sudĉina maro. Ĉeftera Ĉinio ekde la jaro 1949 kontrolatas fare de la Ĉina Popola Respubliko. Tial la Respubliko Ĉinio de tiam fakte estas insula ŝtato.
  2. Jareno fakte ne estas ĉefurbo, sed la registara sidejo. Nauro ne havas oficialan ĉefurbon.