Insulo Ĉiloe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la Insulo Ĉiloeo.
Situo en Ĉilio de la Insulo Ĉiloeo.

La Insulo ĈiloeInsulo Ĉiloeo (en hispana: Isla de Chiloé [ĉiloE]), konata ankaŭ kiel Granda Insulo de Chiloé (Isla Grande de Chiloé), estas la plej granda insulo el la insularo Ĉiloeo ĉe la bordo de Ĉilio, en la Pacifika Oceano. La insulo estas situanta en suda Ĉilio, en la regiono Los Lagos. La loĝantaro estas 154,775.

Geografio

Pramo uzata inter la Ĉilia ĉeftero kaj la Insulo Ĉiloeo.

Kun areo de 8,394 km², la Insulo Ĉiloeo estas la dua plej granda insulo de Ĉilio, post la Isla Grande de Tierra del Fuego, kaj la kvina plej granda el Sudameriko. Ĝi estas separata el la Ĉilia ĉeftero de la Ĉakao Markolo (Canal Chacao) norde, kaj de la Golfo Ankudo (Golfo de Ancud) kaj la Golfo Korkovado (Golfo Corcovado) oriente; la Pacifika Oceano kuŝas oriente, kaj la Insularo Ĉonos kuŝas sude, tra Boca del Guafo. La insulo estas 190 km longa el nordo al sudo, kaj averaĝe estas 55-65 km larĝa. La ĉefurbo estas Castro, ĉe la orienta flanko de la insulo; la dua plej granda urbo estas Ancud, ĉe la nordokcidenta angulo de la insulo, kaj estas kelkaj pli malgrandaj havenurboj ĉe la orienta flanko de la insulo, kiaj Quellón, Dalcahue kaj Chonchi.

La Insularo Ĉiloeo kaj la Insularo Ĉonos estas suda etendo de la Ĉilia marborda montaro, kiu etendas norde kaj sude, paralele al la Pacifika marbordo kaj al la Andoj. La Ĉilia Centra Valo kuŝas inter la marbordaj montaroj kaj la Andoj, el kiuj la Golfoj Ankudo kaj Korkovado formas la sudan etendon. Montoj etendas norde kaj sude kiel spino de la insulo. La orienta marbordo estas tre malrekta, kun kelkaj naturaj havenoj kaj nombraj pli malgrandaj insuloj.

Klimato

Historio

Urboj

42° 40′ 36″ S 73° 59′ 36″ U / 42.67667 °S, 73.99333 °U / -42.67667; -73.99333 (mapo)Koordinatoj: 42° 40′ 36″ S 73° 59′ 36″ U / 42.67667 °S, 73.99333 °U / -42.67667; -73.99333 (mapo)

Vidu ankaŭ