Insulo Akla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Acaill aǔ Acla
Mapo el satelito
Mapo el satelito
Situo Atlantika Oceano
Insularo Britaj Insuloj
Geografia situo 53° 58′ N, 10° 0′ U53.964722222222-9.9941666666667688Koordinatoj: 53° 58′ N, 10° 0′ U
Areo 146 km²
Plej alta loko Croaghaun
688 m
Loĝantaro 2 569 (2011[1])
18 loĝ./km²
Ĉefa loko Gob an Choire
v  d  r
Information icon.svg

La insulo Acla, insulo Acaill (ankaŭ nomata Oileán Acla; angla Achill Island) estas insulo en la graflando Mayo kaj kun areo de 146 km² la plej granda insulo de Irlando, escepte de la ĉefa insulo. Sur la insulo Acaill vivas 2569 homoj (stato: 2011). Ĉirkaŭ 87 procento de la insula surfaco estas kovrata de torfmarĉoj. La insulo estas ligita al la duoninsulo An Corrán per la ponto Michael Davitt (apud la vilaĝo Gob an Choire.

En la pasinteco ekzistis penojn instali industrion sur la insulo, sed ĝis hodiaŭ turismo estas la plej grava enspezofonto de la insulanoj. La gaela futbalo-areo kaj mezlernejo situas sur la ĉefa insulo apud la loko Polranny.

Historio[redakti | redakti fonton]

Neolitika tombejo sur Acaill.
Crannóg Dookinella sur Acaill.

Oni supozas, ke homoj vivis jam sur Acaill ekde 4000 kaj 3000 a.K. Tiam verŝajne vivis tie ĉ. 500 ĝis 1000 homoj. El pli posta tempo estas remilo, kiu troviĝis apud Crannóg de Dookinella. Antaŭ la komenco de la agrokulturo la insulo verŝajne plene kovriĝis de arbaro. Dum la ferepoko la setlado sur Acaill kreskis- malgrandaj fortikaĵoj apud la marbordo estis el tiu tempo.

Grace O’Malley konstruis en la 16ª jarcentoburgon apud Kildavnet (angle Kildavnet Tower, irlande Túr Chill Dhamhnait) sur la insulo. En la 17a kaj 18a jarcento britoj setligis homojn sur la insulo kaj la loĝantoj kreskis signife pro multaj enmigrintoj el la provinco Ulster.

Pro la migrado en la 19a jarcento la homoj parolis du dialektojn sur la insulo, kio havas kiel rezulto, ke la lokoj sur la insulo havis du diversajn nomojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Keel East estas megalito-konstruaĵo, kiu estis starigita dum 4a kaj 3a jarcento a.K. en la Neolitiko.

Golfo Keem[redakti | redakti fonton]

golfo Keem.
rifoj de "Archill Head".

Malgraŭ la evoluado dum la lastaj 40 jaroj la insulo daŭre restas bela, sed malmilda. Trá na Coime (aŭ angle Keem Bay) en la ekstrema okcidento apud la „Achill Head” estas unu el la plej belaj strandoj de Irlando. Tra kurboriĉa ŝoseo oni atingas ĝin. Ĝi kuŝas inter 198 m kaj 450 m altaj montetoj kaj estas uzata ankaŭ por surfi. La tera pinto sude de la golfo Keem nomiĝas Moytoge Head, sur kiu ankoraŭ staras brita gardostacio el la Unua Mondmilito. Ĝi servis por malhelpi la liveradon de armiloj por la IRA.

La aliro al belaj ankoraŭ ne turisme konataj rifoj, nome la Cliffs of Croaghaun, estas pena, sed valoras la penojn.

Bóthar an Atlantaigh (la ŝoseo al la Atlantiko)[redakti | redakti fonton]

La turisma ŝoseo, nomata angle Atlantic Drive, en la sudo kaj okcidento de la insulo ofertas al vizitantoj impresajn elrigardojn al golfoj kaj al la Atlantiko, ekzemple la golfon Camport Bay sudoriente de Dumha Éige.

Forlasita loko[redakti | redakti fonton]

du domoj de la forlasita vilaĝo.
rigardo sur la forlasita vilaĝo.
ene de la ruinoj de la forlasita vilaĝo.

La ruina vilaĝo Deserted Village (Irlande Baile Tréigthe) situas en la nordo ĉe la piedo de la 671m alta monto Slievemore. Ĝi estis forlasita dum la 19a jarcento sekve de la Irlanda Malsatego (1845–1849). La ankoraŭ konservitaj muroj estas la restaĵoj de el ĉ. 100 ŝtonaj domoj konsistanta vilaĝo. Okcidente de la vilaĝo troviĝas malnova brita rondturo, kiu estis uzata kiel gardoturo kontraŭ franca invado. En la regiono troviĝas ankaŭ la 5000 jaraĝa neolitika korta tombo Court tomb Doogort West kaj la Sankta Fonto de Keel East. La Crannóg de Loughannascaddy staras nur 4 kilometrojn fore.

Acaill Beag[redakti | redakti fonton]

Acaill Beag (esperante: Malgranda -Acaill) estas malgranda insulo sude de Acaill. En 1965 ĉiuj loĝantoj estis translokitaj de Acaill Beag al Acaill kaj la ĉirkaŭaĵo. La plej granda setlejo troviĝis en la centro de la insulo ĉirkaŭita de du montoj en la nordo kaj la sudo. Sur Acaill Beag hodiaŭ nur estas kelkaj feriaj loĝejoj, kiuj nur malofte estas loĝataj. Oni nur atingas la insulon trans la maron. Ĉe la suda pinto de Acaill Beag staras lumturo, kiu konstruiĝis en 1965.

Achill-henge[redakti | redakti fonton]

Kiel Achill-henge estas nomata masiva ronda betonkonstruaĵo el ĉ. 30 ĉirkaŭ kvar metrojn altaj kolonoj kun amplekso de pli ol 100 m, kiu rememoras al Stonehenge. Ĝi estis konstruita en novembro 2011 fare de la loka entreprenisto ka aktivisto Joe McNamara kiel tombo“ por la Kelta tigro.[2] Ĉar li ne havis permeson, intertempe juraj instancoj postulis malkonstrui la murojn.[3] [4][5]

Vilaĝoj sur la insulo[redakti | redakti fonton]

Sur la insulo estas jenaj pli grandaj setlejoj: Gob an Choire, Keel, Dooagh, Dooega, Doogort, An Caiseal, Dún Ibhir kaj Bun an Churraigh.

Famaj loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La pentristo Paul Henry (1877–1958) vivis de 1910 ĝis 1919 sur la insulo. Kelkajn de siaj plej gravaj verkojn, precipe pejzaĝpentraĵojn, li pentris ĉi-tie.

Ankaŭ la germana aŭtoro Heinrich Böll vizitis la insulon en la 1950aj kaj 1960aj jaroj fericele. La Irisches Tagebuch ekestis el tiu tempo..[6]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jonathan Beaumont: Achillbeg – The Life of an Island. Oakwood Press, 2005, ISBN 0-85361-631-0
  • Theresa McDonald: Achill Island – Archaeology, History, Folklore. IAS Publications, 1997 (Neuauflage 2006)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Table No. 11 Population of inhabited Islands off the coast, 2006 and 2011. In: Central Statistics Office (Hrsg.): Population Classified by area. Dublin 2012, S. 132 f. [1] wayback 20121010113601 PDF 3,64 MB)
  2. Anglo Avenger’s Achill antics The Mayo News, 29a de Novembro 2011.
  3. Anglo Avenger ordered to take down Achill-henge The Mayo News, 15a de Marto 2012.
  4. was im Mai 2015 jedoch noch nicht passiert war.
  5. Mayo developer erects statue in London city as a form of protest The Journal, 5a de Majo 2015.
  6. Siehe Auskunft J. Hermann auf der Frankfurter Buchmesse, Deutschlandfunk am 10. Oktober 2014, 10:25