Insulo Arousa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la Insulo Arousa okcidente de Galegio.
Haveno de Insulo Arousa.

Insulo Arousa, estas insulo kaj municipo hispana, situa en la kerno de la Rio de Arousa, en la provinco de Pontevedro (Galegio).

Priskribo

Laŭ la censo de la Instituto Nacional de Estadística de 2008, la populacio de la insulo estis de 4928 loĝantoj, kaj disiĝas en diversaj kvartaloj. La plej interesaj lokoj estas lumturo, la proksima insulo Areoso kaj la natura parko de Carreirón, kiu estas katalogata kiel zono de speciala protekto por birdoj nome pro la populacio de griza ardeo, inter aliaj. Ĝi havas kvin havenonj el kiuj Xufre estas la plej grava, krom O Campo, Chazo kaj Cabodeiro. La rigardejo Santo estas la plej alta punkto de la insulo, ekde kie rigardeblas la vilaĝon kaj ties turisman kaj komercan aktivadojn. Kelkaj plaĝoj estas A Area da Secada, A Lavanqueira, O Vao, Camaxe, Carreirón, Espiñeiro kaj O Cabodeiro.

Kvartaloj

La populacio disiĝas en diversaj kvartaloj, kiuj estas la jenaj:

  • A Salga
  • As Aceñas
  • As Laxes
  • O Lagartiño
  • O Outeiro
  • O Cabodeiro
  • A Torre
  • O Cantiño
  • O Monte
  • O Campo
  • Pedraserrada
  • A Abilleira
  • Gradín
  • O Charco
  • O Regueiro
  • Quilma
  • Testos
  • Os Carballos
  • O Espiño.

Tiu insulo havas la jenajn kvin havenojn:

  • Xufre, kie oni komercas per marfruktoj kaj fiŝoj;
  • Cantiño;
  • Cabodeiro;
  • Naval;
  • Campo;

Bildaro