Insulo Gojkoeĉea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Insulo Gojkoeĉea
Insulo Gojkoeĉea rigardata el la kosmo
Insulo Gojkoeĉea rigardata el la kosmo
Situo Sudatlantiko
Insularo Malvinaj Insuloj
Geografia situo 51° 43′ S, 61° 18′ U-51.721666666667-61.300277777778226Koordinatoj: 51° 43′ S, 61° 18′ U
Longo 13 km
Areo 22,7 km²
Plej alta loko 226 m
v  d  r
Information icon.svg
Plenkreskulo de Ŝtonsalta pingveno E. c. chrysocome en birdarejo de Insulo Gojkoeĉea (Malvinoj).

Insulo Gojkoeĉea, New Island en angla kaj Isla de Goicoechea en hispana, estas unu el la Malvinaj Insuloj, kuŝa norde de Insulo San Rafael. Ĝi estas je 238 km el Stanlejo kaj estas 13 km longa kun averaĝa larĝo de 750 m. La plej alta pinto estas 226 m alta. La norda kaj orienta marbordoj havas altajn klifojn sed la orientaj marbordoj estas pli malaltaj, kun rokaj strandoj kaj sablecaj golfetoj. Estas kelkaj pli malgrandaj insuloj en tiu grupo.

Dumlonge ĝi estis uzata kiel bazo por balenkaptado, kiel farmo por ŝafoj kaj por eventualaj klopodoj kolekti guanon, kaj ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej belaj insuloj el la Malvinoj, same kiel ĝi havas plej diversan gamon de naturo en la regiono. Ĝi estas naturrezervejo, ekde 1972.

Estas setlejo meze de la orienta marbordo de la insulo, iome norde de flughaveneto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Stonehouse, B (eld.) Encyclopedia of Antarctica and the Southern Oceans (2002, ISBN 0-471-98665-8)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]