Insulo Gruinard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gruinard Island

Insulo Gruinard (angle Gruinard Island) situas ĉ. unu kilometron de la nordokcidenta marbordo de Skotlando, en la Atlantiko. La insulo longas 2, larĝas 1 km.

Ĝi famiĝis pro la eksperimentoj per antrakso dum la dua mondmilito en komisio de la brita militara ministerio. La eksperimentoj daŭris de julio1942 ĝis aŭgusto 1943 kaj kaŭzis morton de 60 ŝafoj.

Oni povis nur post la eksperimento konstati, ke la sporoj de antrakso penetris la grundon kaj restis infektokapablaj. Pro tio, oni fermis la insulon kaj ĉiujare analizis la grundon. Oni sciigis nur en 1978 pri seninfektado de la insulo.

Je premo de la publiko, oni komencis en 1986 plu fertili la grundon. Tiel oni ekstermis la vegetaĵojn per herbicidoj kaj uzis 280 tunojn da formaldehido- solvita en 2000 tunoj da marakvoj - dum tri monatoj enigi ĝin en la grundon. Kelkajn lokojn oni duafoje traktis en julio de 1987. La poste okazantaj esploroj firmigis oficiale la sukceson pri fertilado.

La insulo estis deklarita denove loĝebla la 24-an de aprilo 1990 kaj la 1-an de majo redonita al la originala posedanto.