Insulo Kavaŭ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Kawau
Mansion House en marto 1967
Mansion House en marto 1967
insulo
Akvejo Kaipara Harbour (Tasmana Maro)
Geografia situo 36° 25′ 0″ S, 174° 51′ 0″ O (mapo)-36.416666666667174.85182Koordinatoj: 36° 25′ 0″ S, 174° 51′ 0″ O (mapo) f1
Insulo Kawau (Novzelando)
Insulo Kawau (Novzelando)
DEC
Insulo Kawau
Insulo Kawau

Map

Longo 8 kmf2
Larĝo 5 kmf3
Areo 2,05 km² f4
Plej alta loko Grey Heights
182 mf5
Loĝantaro 70
34 loĝ./km²
vdr

La insulo KavaŭKawau estas insulo en la Golfo Hauraki, ĉe la nordorienta marbordo de la Norda Insulo de Novzelando. Ĉe ties plej proksima punkto ĝi kuŝas je 1.4 km ĉe la marbordo de la Nordaŭklanda Duoninsulo, ĝuste sude de la Tawharanui Duoninsulo, kaj ĉirkaŭ 8 km per marveturado el Sandspit Wharf, kaj ŝirmas la golfon Kawau aŭ Kavaŭ nordoriente de Warkworth. Ĝi kuŝas 40 km norde de Aŭklando. La Mansion House en la Historia Rezervejo Insulo Kavaŭ estas grava historia turisma allogo. Preskaŭ ĉiu bieno en la insulo havas rektajn alirojn al la maro. Estas nur du mallongaj ŝoseetoj por la setlejoj de Schoolhouse Bay kaj South Cove, kaj plej homoj havas privatajn padojn.

La insulo havas nomon laŭ la maoria vorto por la kormoranoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "The Hauraki Gulf Marine Park, Part 2", Inset to The New Zealand Herald', 3a de Marto 2010, paĝoj 12. Kontrolita 3a de Marto 2010.