Insulo Null

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas
Insulo Null
Veterbuo, je la koordinatoj de insulo Null
Veterbuo, je la koordinatoj de insulo Null
fikcia insulo • falsa ero • point of interest
Situo Gvinea Golfo
Geografia situo 0° 0′ N, 0° 0′ O (mapo)00Koordinatoj: 0° 0′ N, 0° 0′ O (mapo)
Insulo Null (Atlantika oceano)
Insulo Null (Atlantika oceano)
DEC
Insulo Null
Insulo Null

Map

Administrado Internaciaj akvoj
vdr

La insulo Null estas fikcia insulo en la gvinea golfo, ĉirkaŭ 600 km for de Afriko, imagita de la geografia datumbazo Natural Earth[1]. Tiu insulo havas la formon de kvadrato kun 1-metraj flankoj kaj troviĝas je la vojkruco de ekvatoro kaj de grenviĉa meridiano, do je la koordinatoj 0°N 0°E[2],[3].

Tiun insulon oficiale kreis en 2011 la datumbazo Natural Earth[4]. "Respubliko de Insulo Null" tiam estis kreita kiel mikronacio kun sia propra retejo, kiu poste malaperis[2]. Ĝia apartaĵo estas ties koordinatoj. Pro tiuj, iuj geokodaj programoj kiuj uzas (0;0) kiel defaŭltajn valorojn indikas tiun insulon kiam ili ne sukcesas determini validajn geografiajn koordinatojn. La nomo Null venas de informatika ĵargono, en kiu ĝi celas termon kiu ne havas difinitan valoron[4]. Mapo de tiu fikcia insulo estis kreita, baze de insulo kiu aperas en la videoludo Myst, publikigita de Macintosh en 1993 kaj tiam taksita kiel sufiĉe realeca[5].

Je la loko de insulo Null nun troviĝas veterstacio, instalita de la organizo Prediction and Research Moored Array in the Atlantic (PIRATA)[6] por arigi oceanajn kaj meteologiajn observojn en Atlantiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laura Kurgan. (2013) Close Up at a Distance (angle), p. 157. ISBN 978-1-935408-28-4.
  2. 2,0 2,1 Null Island (angle). Arkivita el la originalo je 2013-10-01. Alirita la 1an oktobron 2013..
  3. Natural Earth version 1.3 release notes (angle) (2011-01-31). Alirita la 1an oktobron 2013..
  4. 4,0 4,1 Tim St. Onge (22a aprilo 2016). The Geographical Oddity of Null Island (angle). blogs.loc.gov.
  5. Bruno Cravo (11a majo 2016). Null Island, cet endroit parmi les plus visités du monde qui n'existe pas (france). Slate. Alirita la 12an majon 2016.
  6. PIRATA - France PIRATA - France (france).
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Null Island en la franca Vikipedio.