Insulo Oak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La insulo Kverko aŭ insulo Oak (en la angla Oak Island) estas insulo de 140 akreoj (57 hektaroj) en la kantono de Lunenburgo en la suda marbordo de Nov-Skotio, Kanado, apud la Atlantika marbordo. Estas unu el la 360 malgrandaj insuloj de la golfeto de Mahono kaj ĝia plej alta loko estas 11 m super marnivelo.

En ĝi lokas la nomata "Puto de la Mono", kie oni faris multajn elfosadojn por rekuperi la supozitan trezoron enterigita tie. La insulo estas privata, tial oni bezonas permeson viziti ĝin.

Historio de la «Puto de la Mono»[redakti | redakti fonton]

Unuaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kelkaj historioj de la 19-a jarcento, ĉiuj ili kontraŭdiraj kaj biasaj.[1] Fizikaj evidentecoj de la unuaj elfosadoj estis perditaj. Tamen jen estas la historio:

En 1795, Daniel McGinnis, 16-jaraj knabo, malkovris cirklan truon en la suda fino de la insulo apud arbo kiuj havis markojn de polispasto en unu el siaj branĉoj. McGinnis kaj liaj amikoj, John Smith (en aliaj rakontoj aperas Samuel Ball) kaj Anthony Vaughan, fosis ĉe la truo kaj ili trovis tavolon de ŝtonoj 30 centimetrojn profunde. Sur la muro de la puto ekzistis markoj de pioĉoj. Ili daŭrigis la fosadon kaj je 3 metroj ili trovis tavolon de trunkoj. Je 10 m profundo la fosado estis forlasita.

Tia unua eltrovo estis recezita en la Liverpool Transcript (Liverpula Transskribo)[2]  en oktobro de 1856. Pli kompleta rakonto estis en la Liverpool Transcript,[3] la Novascotian (Nov-Skotia),[4][5]  (British Colonist (Brita Koloniisto)[6] kaj A History Of Lunenburg County (Historio de Lunenburgo).[7] Tamen, la lasta rakonto estis baza en la Liverpool Transcript kaj ne estis sendependa.

Proksimume ok jarojn post la fosado de 1795, laŭ la originalaj artikoloj kaj memoraĵoj de Vaughan, alia firmao ekzamenis la puton. La Onslow Company vojaĝis 300 marmejlojn (560 km) ekde la koro de Nov-Skotio, proksime de Truro, ĝis la insulo por rekuperi la supozitan trezoron. Ili daŭrigis la fosadon ĝis 27,43 m kaj trovis pli da trunkoj aŭ «markoj» ĝis 3 m kaj tavolo de karbo, mastiko kaj kokosofibro je 12, 15 kaj 18 metroj profunde.

Laŭ unu el la unuaj skribitaj rakontoj, je 27 m ili trovis platŝtonon kun skribitaj signoj kaj oni diras ke la traduko diris «je 14 futoj profunda, 2,000,000 britaj pundoj  estas enfositaj».[8] Ne ekzistas fotoj nek desegnoj de tia ŝtono antaŭ ĝia malaperiĝo preskaŭ en 1912. La signoj rilatitaj kun tia traduko estas eldonita en la libro True Tales of Buried Treasure (Veraj Fabeloj de Enfosita Trezoro), de la esploristo kaj historiisto Edward Rowe Snow, en 1951. En tia libro diras ke la Pastro A.T. Kempton de Kembriĝo (Masaĉuseco), donis al li kopion de la signoj skribitaj.[9] Nenio plu estis sciita pri Kempton poste.

La puto poste estis inundita je 10 m profunde kaj la akvonivelo ne povis esti reduktita do la elfosado estis forlasita. 

Esploristoj de la Truro Company, en 1849, daŭrigis la fosadon ĝis 26 m profunde, kaj alia inundo okazis, kaj ili daŭrigis la fosadon. Laŭ rakonto de la 19-a jarcento, la fosado iris tra platformo de piceo je 30 m profunde sen trovi ion alian.  

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "The Secrets of Oak Island", Joe Nickell, Skeptical Inquirer, March/April 2000.
  2. Microfiche of the original Liverpool Transcript articles
  3. Unnamed author. "Correspondence." Liverpool Transcript, 15 August 1857.
  4. Patrick. "Response to the Oak Island Folly." The Novascotian, 30 September 1861
  5. Unnamed author. "The Oak Island Folly", The Novascotian, 29 August 1861
  6. A Member. "A History of The Oak Island Enterprise." British Colonist (en 3 ĉapitroj publikigitaj en 2a, 7a, kaj 14a de Januaro, 1864)
  7. DesBrisay, Mather, A History Of Lunenburg County (1895)
  8. McCully, J.B. "The Oak Island Diggings." Liverpool Transcript, October 1862
  9. Snow, Edward Rowe. True Tales of Buried Treasure, (Dodd and Mead, 1951) ASIN B000OI2EFC