Insulo Princo Eduardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri provinco de Kanado. Por informoj pri ĉe-antarktaj insuloj apud Sudafriko, vidu la artikolon Princ-Eduardaj Insuloj.
Insulo Princo Eduardo
Alternativa nomo angle Prince Edward Island / france Île-du-Prince-Édouard
Plena nomo Insulo de Princo Eduardo
 Flago de Insulo Princo Eduardo 
Devizo: Parva Sub Ingenti
(latina =: La malgrandaj sub la protekto de la grandaj)
Mapo de Kanado kun Insulo Princo Eduardo ruĝa
Oficialaj lingvoj angla
Floro Cipripedio
Arbo Ruĝa kverko
Birdo Blua garolo
Ĉefurbo Ĉarlotaŭno
Plej granda urbo Ĉarlotaŭno
Leŭtenanta Guberniestro Dennis King (en 2024)
Ĉefministro Antoinette Perry (en 2024)
Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

4
4
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
13-a rango
5620 km²
5620 km²
0 km² ({0%)
Loĝantaro
 - Tuto (2017)
 - Loĝdenso
10-a rango
152 784
27 po km² (1-a)
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$4,142 miliardoj (10-a)
$29.993 (13-a)
Aliĝo al Konfederacio 1-a de julio 1873 (8-a)
Tempozono UTC-04:00
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

PE
CA-PE
C
Retejo www.gov.pe.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj46° 15′ N, 63° 0′ U (mapo)46.25-63
- koordinatoj46° 15′ N, 63° 0′ U (mapo)46.25-63Koordinatoj: 46° 15′ N, 63° 0′ U (mapo) [+]
Plej alta punktoHunter River [+]
Plej malalta punktoSankt-Laŭrenca Golfo [+]
Areo5 620 km² (562 000 ha) [+]

Loĝantaro152 784 (2017)

HorzonoUTC-04:00
PoŝtkodoC [+]

Insulo Princo Eduardo (Insulo de Princo Eduardo)
Insulo Princo Eduardo (Insulo de Princo Eduardo)
DEC

Insulo Princo Eduardo (Kanado)
Insulo Princo Eduardo (Kanado)
DEC
Map
Insulo Princo Eduardo

Vikimedia Komunejo:  Prince Edward Island [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Insulo Princo Eduardo (angle Prince Edward Island, france l'Île-du-Prince-Édouard, skotgaele Eilean a’ PhrionnsEilean Eòin, mikmake Apekweit) estas la plej malgranda provinco de Kanado. La nomo de la insulo, donita en 1799, venas de Princo Eduardo, komandoro de la Britaj trupoj en Nordameriko, kaj filo de la brita reĝo Georgo la 3-a. Laŭ la stato de 2017 en la provinco vivis 152 784 loĝantoj sur areo de 5 620 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 27 loĝantoj/km².

La nuna ĉefministro de Brita Kolumbio ekde la 20-a de oktobro 2017 estas Antoinette Perry. La guberniestro, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Dennis King.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Insulo Princo Eduardo troviĝas sude de Sankt-Laŭrenca Golfo, oriente de Nov-Brunsviko - al kiu IPE estas ligita per la Konfederacia Ponto - kaj nord-okcidente de Nov-Skotio.

La Konfederacia Ponto (angle Confederation Bridge; france Pont de la Confédération) estas ponto liganta la provincon Insulo Princo Eduardo kaj Nov-Brunsviko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 1-an de julio 1534 Jacques Cartier pretendis la insulon por Francio. La francaj kolonianoj alvenis en 1720. Sed en 1763 Francio perdis la Insulon de Princo Eduardo al Britio. Hodiaŭ nur 5 000 homoj en la Insulo de Princo Eduardo parolas la francan kiel gepatran lingvon.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La prapatroj de plej multaj homoj sur la insulo venis de Anglio, Irlando, Skotlando, kaj/aŭ Francio. Aliaj venis de Nederlando, Skandinavio kaj Italio. Ĉi tie estas ankaŭ iom da Mikmakoj, kaj vigla libana komunumo.

Rasa Profilo
Religiaj grupoj

Mapo[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]