Insulo Santa Catalina (Kalifornio)
Insulo Santa Catalina | ||
---|---|---|
Satelita bildo de Santa Catalina, fotita de NASA | ||
insulo • rancho of California | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Insularo | Kanalinsuloj | |
Geografia situo | 33° 23′ N, 118° 26′ U (mapo)33.375-118.43222222222648Koordinatoj: 33° 23′ N, 118° 26′ U (mapo) | |
| ||
Longo | 35 km | |
Larĝo | 13 km | |
Areo | 194,19 km² | |
Plej alta loko | Mount Orizaba 648 m | |
Loĝantaro | 4 096 (2010) 21 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Avalon | |
Mapo de la kanalinsuloj | ||
Insulo Santa Catalina, ofte nomata Insulo Catalina, aŭ simple Catalina, estas rokeca insulo ĉe la marbordo de la usona subŝtato de Kalifornio kaj pli precize en la Golfo Santa Catalina. La insulo estas 35 km longa kaj 13 km plej larĝe. La insulo situas ĉirkaŭ 35 km sud-sudokcidente de Los-Anĝeleso (Kalifornio). La plej alta pinto de la insulo estas 639 m en Monto Orizaba, je 33° 22′ 29.7″ N 118° 25′ 11.6″ U / 33.374917 °N, 118.419889 °U (mapo).
Ĝi estas unu el la insularo de la Kanalinsuloj de Kalifornio kaj situas ene de la Kantono Los-Anĝeleso. Plej parto de la insulo estas administrata de la organizaĵo Catalina Island Conservancy.
La totala populacio laŭ la usona censo de 2000 estis 3,696 personoj, preskaŭ 85 % el kiuj loĝas en la ununura urbo de la insulo nome Avalon (pop. 3,127, kun pliaj 195 sude de la urbo, for de la urbolimoj). La dua centro de populacio estas la vilaĝo de Two Harbors (Du Havenoj), norde, kun populacio de 298. Aliaj pli malgrandaj setlejoj estas Rancho Escondido kaj Middle Ranch. La resta populacio estas disa. La insulo havas loĝdenson de 19.03/km².
En la insulo oni faris multajn filmojn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Insula kverko, Quercus tomentella