Saltu al enhavo

Insulo Tristan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Tristan
insuleto, protektata areo [+]

AkvejoAtlantiko

Supermara alteco23 m [+]
Koordinatoj48° 6′ N,  20′ U (mapo)48.101666666667-4.3372222222222Koordinatoj: 48° 6′ N,  20′ U (mapo) [+]
Akvokolektejo0,08 km² (8 ha) [+]
Areo0,08 km² (8 ha) [+]

Insulo Tristan (Finistère)
Insulo Tristan (Finistère)
DEC

Insulo Tristan (Francio)
Insulo Tristan (Francio)
DEC
Map
Insulo Tristan
Vikimedia Komunejo:  Tristan Island [+]
vdr

Insulo Tristan estas malgranda bretona insulo, situanta en la golfeto de Douarnenez, fronte al Port-Rhu. Posedaĵo de la familio de la poeto Jean Richepin ekde 1911, ĝi estis aĉetita de la Rezervejo de la marbordoj por estis zorge konservata.

Mistera kaj sovaĝa, ĝi ofertas vidon al la golfeto de Douarnenez kaj ties ĉirkaŭon. Oni piedaliras ĝin nur kiam la tajdo tion ebligas.

Direkte al la golfeto de Douarnenez staras ĝia lumturo.

Legendo de la bretona kelta mitologio, rakontas la famajn amojn de Tristan, nevo de la reĝo de Kernevo, Marc'h, enamiĝinta al Iseult, la fianĉino de la reĝo, kaj kiu devis kaŝi sin dum sia tuta vivo por eskapi la reĝan koleron kaj vivi sian pasion kun la belulino, laŭ iuj versioj. Vidi Tristan et Iseut.

La insulo, laŭ la legendo, ŝirmus ilian tombon kaŝitan sub du brakumitaj arboj.

Laŭ alia legendo, ĝi estus la elakva parto de la legenda urbo Ys.

Fakte, la insulo estis registrita sur la katastro per la nomo de sia tiutempa posedanto, kiel Insulo Seguin en Parizo.

Birda vido al Douarnenez, fone: Insulo Tristan
Insulo Tristan en golfeto de Douarnenez (desegnaĵo de 1912)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]