Insulo Wolf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Wolf
Locatie
Situo Pacifika oceano
Insularo Galapagoj
Geografia situo 1° 23′ N, 91° 49′ U1.3833333333333-91.816666666667253Koordinatoj: 1° 23′ N, 91° 49′ U
Wolf (Galapagoj)
DEC
Wolf
Areo 1,3 km²dep1 w3
Plej alta loko plej alta pinto
253 m
Loĝantaro (neloĝata)
Galapagos Island Names.svg
v  d  r
Information icon.svg

Insulo WolfWenman Island estas eta insulo de la Galapagoj kaj nomita laŭ la germana geologo Theodor Wolf, laŭ kiu ankaŭ nomiĝas la vulkano Wolf sur la insulo Isabela. Ĝi havas areon de 1,3 km2 (0.5 mi2) kaj maksimuman altecon de 253 m.

La insulo estas malproksima de la ĉefaj insuloj kaj ne havas daŭran loĝantaron, la Nacia Parko Galapagoj ne permesas albordiĝi sur la insulo, kvankam ĝi estas populara loko por subakvado. Antaŭe ĝi nomiĝis Wenman Island.[1]

Fiŝaro, Insulo Wolf, Galapagoj
Alia fiŝaro ĉe Insulo Wolf, Galapagoj

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Insulo Wolf estas parto de Nacia Parko Galapagoj, kvankam, ĝi ne alireblas de tervizitantoj. Kiel ĝia najbaro, Insulo Darwin, ĝi estas malfermata por subakvadantoj. La submara vivo de Insulo Wolf inkluzivas: arojn da martelŝarkoj, galapagoŝarkoj kaj kelkfoje balenŝarkoj, kiel ankaŭ kelonioj, mantarajoj kaj aliaj fiŝoj el la pelaga zono.[2]

Birdovivo abundas sur la insulo kun fregatedoj; ruĝkruraj naivuloj kaj vampira fringo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fotaro[redakti | redakti fonton]