Insulo de revoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo de revoj
libro
Aŭtoroj
Aŭtoro Manjo Austin
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
vdr

Insulo de revoj romano originala en Esperanto verkita de Manjo Austin. Eldonejo Edistudio, en Pisa 1989. 95p. ISBN 88-7036-038-X

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Recenzo de Derek Roff: Mediteranea revo[redakti | redakti fonton]

Malsamspeca vojaĝo portas britinon al itala insulo de ŝiaj revoj. Facila flugo portas ŝin al la domo de amikino. Facile ŝi lasas edzon, infanon kaj facilan vivon por ferioj sur la rave bela meditaranea marbordo. Rapide ravas ŝin la vivo tie, kaj, speciale, specifa viro. Kio okazos?

Oni diras ke nenio kondamnas kiel malforta laŭdo. Tio embarasas min, ĉar mi ne vere volas kondamni, sed tamen mia reago al la libro estas ĉefe plendetoj kaj laŭdetoj. Jen pozitivaj aferoj: flua stilo, belaj imagoj, bonaj priskriboj. La intrigo disvolviĝas trankvile, taŭge al la feria etoso. Milde erotikaj epizodoj plaĉas. Nia britino Teresa intime kaj profunde priskribas siajn sentojn kaj emociojn. Sed tuj venas plendetoj. Ĉu la verkisto vere laboras por tabako-firmao, aŭ ĉu estas alia kialo ke oni priskribas fumadon tiom detale, sur preskaŭ ĉiu paĝo? Kiel Teresa povas tiom facile forlasi siajn morojn kaj kutimojn? Kaj inverse, ĉu ŝi povos reeniri la familion, sen ajna problemo, kiel implicas la fino? Ĉu la sentoj kaj emocioj, tiom bele priskribitaj, estas fine kredeblaj? Ĉu la multaj anglismoj aperas intence? Kial Esperantlingva Verkista Asocio kaj Edistudio elektis tiun libron por sia unua kunlabora premio/eldono? Ĉu estas io en la libro kion mi maltrafis?

Malgraŭ tiuj demandoj, mi ĝuis la legadon. La plendoj ne malhelpis la fluan pasadon de la paĝoj kaj eventoj. Mi ŝatis la rolulojn. Min altiris la mensbildoj. Estas ja bela revo. Eble taŭgas por legado dum la longaj horoj de ferioj en fremda lando, intrigo sen surprizoj kaj sen dramo, legata sur bela, varma strando, sub bluega ĉielo . . .

Resume: Malpli sukcesa, malpli profunda ol la eldonistoj supozis, sed tamen, se vi foje deziros revi, plaĉa.

Recenzo de Judita Schiller[redakti | redakti fonton]

Ĉiuokaze, la enkonduko estas interesa. Leginte ĝin, oni ekhavas emon por demandi: se la subskribinto havis tiom da duboj, finfine, kial li donacis sian benon al la eldono?

Ni citu lin iom: Ĉu roza, porvirina, senpretenda literaturo? Eble...

Nu, ĉu roza? Mi dirus: jes, temas ja pri bone konata amsituacio. Ĉu porvirina? Mi (virino) nun tuj ofendiĝus; sed se temas pri tio, kiom da spaco en la libro okupas partoj kie Tereza flegas sian korpon; elektadas inter jupoj, bankostumoj, kalsonetoj; estas kapobatata de rozodoroj kaj parfumoj - tiam mi denove jesas. Ĉu senpretenda? Tion ni lasu, niveloj de pretendo estas ja diversaj...

Ni citu plu: Eble kelkaj fajnpalataj kritikistoj sulkigos la brovojn. Fajnpalata kritikisto mi ne estas, nur unu el inter la legantoj (kaj tion mi eĉ emfazas), sed la konsilon, sulkigi la brovojn, mi akceptas. Klarigo tuj sekvos.

Nur unu lasta citajo ankoraŭ: Plurfoje mi min demandis perplekse ĉu la verdlingva beletro pretendas esti supera, pli arta, pli selektiva ol la (grandaj) nacilingvaj. Persone mi estus tre ĝoja se iam ĝi sukcesos esti samnivela. Konsentite...

Kio ne plaĉis do?

Legi pri amo, pasio, virina animo en si mem ankoraŭ ne estus malagrable. Tian libron mi eĉ rekomendus al miaj gelernantoj, por "ruze" alkutimigi ilin al legado. Se nur tiuj ruĝaj rozoj (por esti fidela al la atmosfero de la libro) ne tiom pikus, pli klare: se ĝi lingve ne tiom ĝenus!

Por ĉiuj "tradiciaj" gramatikaj eraroj facile oni trovas ekzemplojn:

...du junulinoj, kiu...

...ŝi reiris al la ĉambro kaj kuŝis sur la liton...

...ŝi...komencis vestigi sin.

Tereza finis la portadon de la teraso...

Li etendis sian brakon kaj tiris ŝin al li (anst. si).

Ridetante li evitis la tukon svingata de Anna-Maria.

Maltrafe, malĝuste elektitaj vortoj jen ridetigas, jen meditigas la leganton:

Mi kolektos vin je la naŭa kaj duono.

...Renato surfaciĝis inter ili...

...estis rave, en tia vetero, meti nur kalsoneton sub la kotona robo.

Jen ankoraŭ frazo kiu certe mobilizas ies fantazion: La potenco estas leviga al mia spirito.

La frazokonstruo estas ofte tro komplika, sekve la frazoj fariĝas pezmovaj, malfacile kompreneblaj:

Mi kredas ke estante li, ankaŭ li vidas en vi pli ol vi opinias!

Mi jam diris pri mia kredo, ke li reciprokas miajn sentojn, kaj tio iomete timigas min, ĉar ŝajnas ke mi havas potencon ĉe li, ke li estas tre vundebla ĉe mi.

De malantaŭ ŝi aperis mano portante la sukeron. Ŝi turnis sin kaj trovis ke estas Renato, kies alvenon sur la terason ŝi ne rimarkis, kiu proponis.

La maniero kiel oni formas frazojn, esence estas jam afero de stilo. Krei atmosferon, reprodukti sentojn, humoron, M. Austin kapablas. Tamen, ofte oni havas la impreson ke la figuroj parolas kvazaŭ ekster sia rolo. Venu emocio, venu neatendita ĝojo aŭ malĝojo, ekscito aŭ pasio - kutime restas la dece findiritaj, pripensitaj, longaj, kunmetitaj frazoj. Interjekcioj, elipsoj - apenaŭ.

Verŝajne estas sekvo de tio ke oni kelkfoje sentas la guston de certaj lingvoinstruaj libroj, kies aŭtoroj evitas uzi ordinarajn frazojn de la vera viva lingvo, timante akuzojn pri malkorekteco. Aŭ ĉu du intimaj amikinoj babilas vere en la sekva stilo?: Nu, sidiĝu, mi petas... Ni deziras ke vi estu tute komforta (!) kaj ĝuu la restadon ĉe ni. Estas vere granda honoro por (!) gastigi vin en nia hejmo.

Aŭ, ĉu paro eĉ pli intima, dum enlita kunesto, konversacias kvazaŭ laŭtlegante toston?: Karulo mia, ambaŭ niaj vivoj estas pli riĉaj pro nia amo. Nia apartiĝo kreos senfinan mankon ĉe ni, sed ĉar tiu amo naskiĝis kaj ekzistas, ĝi ekzistos por ĉiam. Ni sciis, ke ni havos mallongan tempon kune, kaj en tiu tempo ni trovis grandan ĝojon. Ni ne estu tristaj ĉar spirite ni estos ĉiam kune.

La prezentitaj simptomoj supozigas ke la aŭtoro - volenevole - ofte uzis kliŝojn de la gepatra lingvo; aliflanke, verŝajne, ŝi ne havis la kuraĝon pli libere, elaste profiti la eblojn de la parolata esperanto.

Rilate ŝian stilon, mi rekomendus al Manjo Austin ke ŝi ekhavu tiun necesan kuraĝon; rilate ŝian lingvaĵon, ke ŝi invitu multe pli rigoran - kaj certe ne samlandan - lingvan reviziiston.

Recenzo de Don HARLOW[redakti | redakti fonton]

En unu ĉambro de nia hejmo troviĝas tuta stako de libroj kun la marko "Harlequin". Ĉiun jaron mi dum unu tago eksuferas sopiradon por tiuj libroj kaj legas ses aŭ ok el ili en la daŭro de kelkaj horoj. Post tio, mi estas sata por ankoraŭ unu jaro.

Insulo de revoj iom similas al Harlequin-libro ... sed ne tute, kiel mi klarigos poste. En 95 paĝoj ni sekvas la t.n. aventurojn de Teresa, angla dommastrino kiu, provizore forlasinte sian familion por ferii sole, flugas al amikino en Italio. Tie ŝi konatiĝas kun la juna kaj alloga Renato, inĝeniero kiu ĵus revenis al sia hejmurbo por ferio, kun kiu ŝi pasigas multajn paĝojn sur la plaĝo, kaj poste sur la lito (mi preskaŭ skribis: sub la litkovriloj, sed temas pri somero en Italio ...). Post entuziasma kaj pasia amafero, Renato reiras al sia laboro kaj Teresa reflugas al Anglio, kie ŝi, kun la edzo kaj ĝefiloj, vivos feliĉe kaj por ĉiam.

La ĉefa diferenco inter ĉi tiu libro kaj miaj arlekenaĵoj estas, ke en la arlekenaĵoj troviĝas ia luktado inter la heroino kaj ŝiaj ĉirkaŭaĵoj. Ĝenerale la heroo estas, se aminda, almenaŭ neŝatebla. Ofte li havas fratinon (onklinon, patrinon, eksedzinon), kiu sufiĉe frue profetas por si la estontan geedziĝon, kaj batalas por malhelpi tion. En Insulo de revoj, la heroo estas ankaŭ ŝatinda (aŭ li estus ŝatinda, se li efektive havus distingeblan personecon), kaj ĉiuj parencoj, precipe la inaj, entuziasme kunpuŝas la du. La sola lukto estas tiu inter la heroino kaj ŝiaj anglaj moroj; kaj tiun lukton ŝi reduktas al la sama nivelo kiel la decido, kiun naĝkostumon porti por tiu mateno.

Se paroli pozitive: la lingvaĵo estas facila, kaj la libro estas dividita inter 15 mallongaj ĉapitroj. Mi povas rekomendi ĝin al progresantaj studentoj, kiuj deziras legi ion sufiĉe facilan kaj leĝeran, kiu ne jukos la inteligentecon.

Recenzo de Sten Johansson: Duona paletro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la eldonejo ĉi verko estas romano, laŭ la aŭtorino novelo. Mi emas konsenti kun la aŭtorino, se temas pri amplekso kaj enhavo. Ial oni tamen dividis ĝin en dek kvin mallongajn ĉapitrojn, por ke ĝi similu romaneton.

Nu, ne gravas la ĝenro. La verko prezentas mallongan libertempan amaventuron inter Teresa, mezaĝa angla edzino, kaj Renato, itala fraŭlo supozeble iom pli juna. Kvankam la stilo estas romantike leĝera, la aŭtoro tamen ambicias prezenti la aventuron komprenebla kaj pravigebla el vidpunkto psikologia kaj eble ankaŭ morala. Ĉu ŝi sukcesas konvinki la leganton, nu, jen alia demando.

Pri la enhavo de la rakonto troviĝas entute malmulto dirinda. Manjo Austin lerte kaj konvene limigas la scenejon de sia novelo al kelkaj lokoj en itala urbeto, la tempon al kelkaj someraj tagoj, la rolantojn al la angla protagonistino, ŝia itala amikino kaj la amanto, kaj la perspektivon al tiu de la anglino. Troviĝas kelkaj punktoj ne tute konvinkaj, sed ĝenerale la rakonto fluas senĝene.

Pri la stilo kaj la verka tekniko male necesas diri multon. El la antaŭa verko de Austin - Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas - oni rekonas ŝiajn mankojn kaj maniojn. La plej ĝena afero estas manio skrupule kaj pedante mencii ĉiun detalon en ĉiutagaj taskoj kaj agoj.

Ŝi decidis sin duŝi kaj turnis la kranon ĝis venis ĝuste la varmo kiun ŝi volis. La akvo estis tre agrabla ĉe ŝia laca korpo, kaj la parfumita sapo bele ŝaŭmis per la uzado. La varmeta akvo portis dormemon al ŝi, kaj sekiginte sin ŝi reiris al la ĉambro kaj kuŝis sur la liton. (p. 18-19)

En la unua verko ĉi pedantemo temis interalie pri kuirado, tetrinkado kaj lavado de la manĝilaro. En Insulo de revoj la angla gastino ne devas okupiĝi pri tiaj detaloj, kio liberigas ankaŭ la leganton de tiuj tedaĵoj. Sed anstataŭe ni devas partopreni en ŝia sinvestado, post zorga konsiderado kaj elektado de konvena vestaĵo. En la kvina ĉapitro, tre prave nomita "La unua mateno", ŝi unue surmetas negliĝon por iri duŝejen (p. 29), poste sunrobon por matenmanĝi (p. 29), post kio ŝi demetas tiun por anstataŭe surmeti kuloton kaj bluzon por iri stranden (p. 30-31). Kaj tiel pluas la afero. Ja iufoje estas klare, ke la elekto de vestaĵo esprimas animstaton de Teresa kaj do havas sencon por la leganto, tamen en naŭ okazoj el dek temas pri balasto.

Ankaŭ en la interrilatoj kaj dialogoj fojfoje rimarkiĝas la pedanteco de la aŭtorino, kiam sensignifaj detaloj stakiĝas sen ion vere aldoni al la evoluo de la rakonto.

Troviĝas tamen ankaŭ laŭdoj dirindaj pri la stilo. Komence, kiam Teresa forlasas la nebulan Brition, ankaŭ la rakonta stilo estas iom nebula, retenita, rezervita, kaj ĝi restas tia ankaŭ en la komenco de ŝia restado en Italio. Sed poste, kiam ekbatas la koroj de la amantoj, ankaŭ la rakonto vigliĝas, la stilo iĝas pli energia, la frazoj mallongiĝas. Eble senintenca sekvo de tiu bona stiladapto estas, ke la unua akcepto de la angla gastino fare de ŝia itala amikino kun familio estas strange pala kaj indiferenta, dum poste, kiam jam ekis la amo, ŝajne plivigliĝas kaj profundiĝas ankaŭ la rilatoj inter la du amikinoj.

En sia intenco komprenigi kaj akceptigi la eksteredzecan aferon de Teresa, la aŭtoro bedaŭrinde lanĉas iom banalajn kliŝojn. Unue, la amafero helpos ŝin pli ami sian familion, reveninte hejmen. Due, la aŭtoro igas la italan amikinon Luĉia eldiri: "Ni latinidoj havas pli rektan kaj naturan sintenon pri la homa naturo" (p. 51). Bone, per tiu stultaĵo jam motiviĝis multege da feria umado...

Ankaŭ poste la dialogoj kaj enpensaj monologoj de Teresa ofte ŝajnas stile nenaturaj, tro foraj de kutimaj esprimmanieroj. Jen nur unu ekzemplo, refoje el la buŝo de la amikino Luĉia: "La malebligo far vi de la rilatoj inter vi kaj Renato estintus vera neado de la vivo" (p. 86). Nu, kion diri? Ĉu tiu diraĵo estas ĉerpita el la reala vivo? Ne respondinde.

Kiam Teresa unue renkontas Renaton, la leganto tuj rimarkas, ke io okazos. Nu, ne malbonas veki scivolon kaj atenton, sed Austin ne scias modere dozi la antaŭanoncajn aludojn, kio bedaŭrinde iom detruas la eksciton.

Alia gravega problemo, kiu sabotas la intencojn de la aŭtoro, estas la manko de konfliktoj. Tiu trajto estas komuna de ŝiaj du verkoj. Sen interna konflikto, sen dilemoj, neniu literatura verko povas kapti la atenton de siaj legantoj. En la verkoj de Austin ĉio iras tro glate, ĉiuj homoj tro modele bonvolas, plene forestas ĉiuj ombroj en la vivo. Tiel ŝi rezignas duonon de la paletro, kaj sen nigro ankaŭ la blanko paliĝas.

Necesas iom paroli ankaŭ pri la lingvaĵo de la verko. Ŝajnas, kvazaŭ ĝia unua triono estus korektita de iu, ĉar tie ne troviĝas tro da strangaĵoj, sed poste oni eble rezignis la aferon. Eĉ preseraroj plioftiĝas post la trideka paĝo. Troviĝas pli ol kutima kvanto da fuŝoj pri la signifo kaj naturo de verboj: klinigis (p. 8, 11), vestigis sin (p. 20, 37), "ŝi ŝprucis sin per la franca parfumo" (p. 61), aldoni en la senco aldoniĝi (p. 21, 28, 82), meti en la senco surmeti vestaĵon (p. 29, 82 k.a.). Ĉe bezoni ŝi eĉ ne konsentas kun si mem: "Bezonis pluraj minutoj por atingi la preĝejon." (p. 42) - sed "Bezonis nur dudek minutojn por atingi la urbon" (p. 63). La uzadon de porti en la senco venigi kun si personon ŝi bedaŭrinde dividas kun multaj aliaj.

Manjo Austin kaj la akuzativo ne rajdas duope. Ŝi tute ne uzas ĝin ĉe personaj nomoj, nek ĉe citaĵoj - "kiu enhavis 'frukto de l' maro'" (p. 38), kaj ĝi facile perdiĝas, se io nekutima intervenas, kiel numeralo - "Luĉia prezentis la du viroj" (p. 47). Male, post la prepozicio tra ŝi ĉiam uzas ĝin (p. 32, 42 k.a.).

Oni trovas ankaŭ uzon de vortoj, kiuj ne tute akordas kun la internacia kutimo. Laŭvoje (= survoje, dumvoje, p. 37), turmenti (= moketi, inciteti, p. 39, 83) kaj "gvidante la aŭton" (=stirante, kondukante, p. 31) eble sufiĉu kiel ekzemploj. Kiel aliaj anglalingvanoj, ŝi iom konfuze skribas "en la direkto de" (p. 32) kiam temas pri direkto al.

Resume, Insulo de revoj ŝajnas al mi malpli grava verko ol la debuta romano Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas, kaj el lingva vidpunkto ĝi malsuperas la debutaĵon. Oni tamen ne traktu la verkojn de Manjo Austin tro malestime, kiel faris pluraj recenzantoj. Paŭte paroli pri "rozkolora literaturo" aŭ "nur porvirina verko" montras la antaŭjuĝojn kaj etmensecon de la kritikanto. La Esperanta beletro originala plenplenas de krimromanoj kaj sciencfikciaĵoj sen alta literatura valoro, sed ĉu iu klasas ilin "helblua literaturo" aŭ "nur porviraj verkoj"? Kion Manjo Austin donis al ni, estas du verkoj pri personaj interrilatoj de nuntempaj, realaj homoj. Tiaj verkoj ne superfluas en nia literaturo. Male, ni bezonus pliajn, kaj leĝerajn, kaj pli seriozajn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]