Insuloj Aran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Aran-insuloj
tipa pezaĝo kun ŝtonremparoj sur la insulo Inis Mór
tipa pezaĝo kun ŝtonremparoj sur la insulo Inis Mór
Situo Atlantika oceano
Insularo 3 grandaj insuloj
Geografia situo 53° 7′ N, 9° 42′ U53.121944444444-9.7266Koordinatoj: 53° 7′ N, 9° 42′ U
Situo de Aran-insuloj
Longo 11 km
Areo 51 km²
Plej alta loko 266 m
v  d  r
Information icon.svg
situo de la Aran-insuloj

La Aran-insulojirlande Oileáin Árann [ˌɪlɑːnʲ ˈɑːɾən̪] kaj angle Aran Islands, estas insulgrupo antaŭ la okcidenta marbordo de Irlando en la Galiva golfo. La insuloj, kiuj apartenas al la Graflando Galivo, nomiĝas Árainn [ˈɑːɾən̠ʲ] aŭ Inis Mór [ˌɪnɪʃ ˈmoːɾ], angligita al Inishmore, Inis Meáin [ˌɪnʲɪʃ ˈmʲɑːnʲ], angligita Inishmaan, kaj Inis Oírr [ˌɪnʲɪʃ ˈiːɾʲ] aŭ Inis Oirtheach [ˌɪnʲɪʃ ˈɪɾʲhəx], angligita Inisheer.

La insuloj ne intermiksu kun la insulo Arranmore angligita Aran-insulo en la graflando Donegal aŭ la Isle of Arran en Skotlando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La kompleta grandeco de la tri insuloj estas ĉirkaŭ 51 km². La plej granda insulo, Árainn (Inishmore), sur kiu situas la vilaĝoj Cill Rónáin ([ˌciːlʲ ˈɾoːnɑːnʲ], angligita, Kilronan) kaj Cill Mhuirbhigh ([ˌciːlʲ ˈwiɾʲəvʲə], angligita Kilmurvy), estas 13 km longa kaj 3 km larĝa. En 2011 loĝis 1251 homoj sur la insulo, 1225 en la jaro 2006.

Tipa por la insuloj estas malgrandareaj ĝardenoj ĉirkaŭataj de ŝtonremparoj. La ĝardenoj estis konstruitaj sur la antaŭe kalva roka insulo permane. La tiamaj homoj disigis albordigitajn makroalgojn kaj sablon sur la grundo. La ŝtonmuroj evitas ke la nova grundo eroziiĝu de pluvo kaj ŝtormo.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La malfekundaj insuloj el kalkŝtono daŭrigas geologie la formacion Boireann de la ĉefa irlanda insulo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 18a jarcento loĝis ĉirkaŭ 5000 homoj sur la insuloj. Hodiaŭ tie loĝas 1251 homoj, kiuj loĝas dum la tuta jaro sur la insuloj (stato 2011); aliaj laboras sur la ĉefa insulo kaj nur loĝas dum la somero sur la insulo.

Ĉefa enspezofonto de la loĝantoj estis en pasinteco la fiŝkaptado. Ekde la mezo de la 1990aj jaroj la insulanoj rezignas preskaŭ komplete pri fiŝkaptado. Helpe de la Eŭropa Unio la iamaj fiŝkaptistoj gajnas monon per la turismo. Multaj ankaŭ forlasis la insulojn.

Hodiaŭ la averaĝa aĝo de la enloĝantoj estas pli ol 50 jaroj. Ekzistas ĉirkaŭ 80 lernejanoj sur la insulo. Multaj el ili forlasas la hejminsulo post sia 18a naskiĝdato kaj ne revenas, ĉar mankas enspezfontoj La nombro de la loĝantoj malkreskas jaro post jaro..

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Sur la insuloj Inis Mór kaj Inis Meáin‘‘ la irlanda, estas la ĉefa ingvo de la loĝantoj.

La Aran-insuloj estas famaj pro la pro la trikaĵoj de la enloĝantoj. Tradicia trafikilo inter la insuloj estis la spcialaj boatoj nomataj kuraĥo, malprofunda boato el gudrigita veltuko.

La kulturo de la Aran-insuloj, precipe la uzado de la irlanda lingvo altiras multajn vizitantojn. La verkisto John Millington Synge vivis de 1899 ĝis 1902 sur la insuloj kaj verkis pri ili. La dokumentara filmisto Robert J. Flaherty faris de 1932 ĝis 1934 la filmon viroj de Aran.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj vidindaĵoj de la insuloj estas la multnombraj atestaĵoj el prehistoria tempo kaj de la frukristana tempo. Multas la spuroj de la monaĥeja tradicio de la sanktulo Enda de Aran el la 5a jarcento.

Vizitinda estas .

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La Aran insuloj estas ligataj per pramoj de la urbo Galivo, Rossaveal en Connemara kaj Doolin en la graflando Clare. Krome ekzistas flugoj de la kompanio Aer Arann Islands de la flughaveno Connemara al ĉiu de latri insuloj.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Flugplan, Stand 8/2016