Insuloj Izu

Insuloj Izu aŭ Izuoj (伊豆諸島 Izu-shotō?) estas grupo de vulkanaj insuloj etenda sude kaj oriente de la Duoninsulo Izu of Honŝu, Japanio.[1] Administre, ili formas du municipojn kaj ses vilaĝojn; ĉio estas parto de urbo Tokio. La plej granda estas Izu-Oŝima, kutime nomata simple Oŝima. Pro natura gravo kiel birdoreprodukta loko de marbirdoj estas Insulo Toriŝima. Alia insulo estas Miyake-jima.
Kvankam tradicie menciitaj kiel la "Sep Izu" (伊豆七島 Izu Shichitō?), estas fakte pli ol dekduo da insuloj kaj insuletoj. Naŭ inter ili estas nune loĝataj.
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Nussbaum, Louis-Frédéric. (2005). "Izu Shotō," Japan Encyclopedia, p. 412.