Insuloj de San Blas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
iuj el la insuloj de San Blas

La insuloj de San Blas - hispane archipiélago de San Blas - estas grupiĝo el iom malpli ol 400[1] insuloj kaj sablaj insuletoj ĉe la marbordo de la regiono Guna Yala de Panamo. Nur 49 el tiuj insuloj estas loĝataj. Temas pri tradicia vivteritorio por la indiĝena popolo de Tuloj (hispane ankaŭ nomataj "kuna" aŭ "guna", tial la regiona nomo). La insularo havas sian nomon laŭ la kristana sanktulo Blasius de Sebaste, kiu mortis ĉirkaŭ la jaro 316 en Malgrandazio.

la ĉefa insulo El Porvenir, sur kiu ankaŭ situas la samnoma ĉefurbo de la regiono Guna Yala

La insuloj situas en la Kariba Maro, ĉe la norda marbordo de la istmo de Panamo, oriente de la panama kanalo. La areo estas populara por velado, kaj estas konata pro ĝia beleco kaj la manko de uraganoj.

Inter la jaroj 1951 kaj 1954 la esperantlingva ĵurnalisto kaj mondvonaĝanto Tibor Sekelj esplorvizitis la tulojn de la insularo, kaj menciis tiun viziton en sia verkaro.

Referencoj

  1. La ekzakta nombro varias laŭ fontoj, plej oftas nombroj inter 365 kaj 378, sed pli facilas rezigni pri ekzakta nombrigo