Insurekcio de Aranjuez

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Insurekcio de Aranjuez aŭ en hispana Motín de Aranjuez estis tumulto okazinta el la 17a al la 19-a de marto de 1808 surstrate de tiu urbo de la regiono Madrido, Hispanio. Kunfluis diversaj tialoj, nome la konsekvencoj de la malvenko ĉe Trafalgar, malkontento ĉe la nobelularo, la nepacienco de la Princo de Asturio (la futura Fernando la 7-a) por reĝiĝi, la agado de agentoj de Napoleono, la komplotoj de la kortego - kie kreiĝis opozicia kerno ĉirkaŭ la Princo, formita de noveloj enviaj pro la povo akirita de Manuel Godoy, kaj skandaligitaj de la supozataj rilatoj de tiu kun la reĝino Maria Luiza de Parma-, same kiel timo de la klerikaro al politiko por Desamortización fare de Godoy.

La alveno de franca armeo en Hispanio, laŭ la Traktato de Fontainebleau (1807), ixgis minaca kiam ĝi okupis (sen apogo de la traktato) diversajn hispanajn lokojn (Burgos, Salamanko, Pamplona, Donostio, BarcelonoFigero). La totalo de francaj soldatoj en Hispanio estis jam de ĉirkaŭ 65.000, kiuj kontrolis ne nur la komunikon kun Portugalio, sed ankaŭ kun Madrido, same kiel kun la franca landlimo. Tio rezultis en malfido ĉe Godoy. En marto de 1808, la reĝa familio retiriĝis al Aranjuez por ripozi kaj kaze de neceso, sekvi vojon al sudo, al Sevilo aŭ eĉ al Ameriko, kiel jam estis farinta había hecho Johano la 6-a de Portugalio.

La 17-a de marto de 1808, post onidiroj pri la ekveturo de la gereĝoj, homamaseto (el servistoj de la nobeloj, ĉar kiel Reĝa Urbo, Aranjuez ne havis propran vilaĝan loĝantaron insurekciunta), estrita de membroj de la partio fernandana - nobeloj proksimaj al la Princo de Asturio -, venis ĉe la Reĝa Palaco kaj atakis la palacon de Godoy, rabante ĝin. La 19a matene, Godoy estis trovita kaŝita en sia palaco kaj estas trasnlokigita al kazerno, tutbatita. Pro tia situacio kaj timo al linĉado, intervenis la princo Fernando, vera estro de la situacio, en kiu abdikas lia patro tagmeze tiutage, kio konvertis lin en Fernando la 7-a.

La okazintajoxj de Aranjuez markis la komencon de la fino de la Antikva Reĝimo en Hispanio. La popolo estis manipulita, sed ties interveno estis decidiga, ĉar ne nur akiris la rezignon de malŝatata ministro (jam okazis ĉe la Tumulto de Eskilaĉo, en 1766), sed ankaŭ la rezignon de reĝo kaj la aliron al la trono de nova reĝo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]