Inteligenta dezajno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Inteligenta Dezajno)

Inteligenta Dezajno (ID) estas movado, kiu proponas ke iu inteligenta ento kreis aŭ modifis la vivon de la tero. La movado ekestis precipe en Usono ekde 1990.

Kontraŭ pensas kelkuloj, la inteligenta dezajno ne neas la evoluon kaj naturan selekton, sed pensas ke ili ne estas la nuraĵoj kiuj formis la vivon.

La movado asertas, ke en biologia ĉelo estas tiom da inteligentaj mekanismoj, kiuj estas perfekte konformigitaj, ke la natura selekto ne povus kaŭzi tion. Ili vidas en la naturo 'inteligentan dezajnon', kiu iam estas kreita aŭ modifita de iu ekstera inteligentaĵo.

Ofte kredantoj je ID komparas la genetikajn informojn de vivantaj estaĵoj kun softvaro, kiun uzas komputiloj por funkciigi programojn. Komputilo sen softvaro estas morta aĵo, kaj ĉelo sen bona genetika kodo estas ankaŭ senutila.

Ili opinias, ke ekzistas "pretera forto", kiu verkis la softvaron de la genoj, sed si ne volas diri, pri kiu aŭ kio temas. Ili nur diras ke la vivo estas kreito ĉar, laŭ sia pensmaniero, la vivaj ĉeloj montras pri ia iu inteligenta kreinto.

Enkonduko en Usono[redakti | redakti fonton]

Estis provoj en Usono anstataŭigi la instruadon pri evoluismo per instruado pri Inteligenta Dezajno. Usona federacia juĝisto John Jones, kiu traktis la proceson de gepatroj kontraŭ lerneja sistemo de Dover (Pensilvanio), publikigis sian decidon, ke la enkonduko de la tiel-nomata Inteligenta Dezajno (ID) en sciencaj kursoj estas establigo de religio, kiu kontraŭas la unuan aldonon al la usona konstitucio. Sciencistoj laŭdas la decidon, kiu donis definitivan baton al tiuj, kiuj volas anstataŭigi la instruadon de evoluo per sia religia vidpunkto.

Sinteno de la katolikaj medioj[redakti | redakti fonton]

La starpunkto de la Katolika Eklezio rilate la Inteligentan Dezajnon estas ĝis nun tiu de observejo ekstreme atenta kaj interesita al la problemo precipe pro ĝiaj metafizikaj kaj religiaj implicoj, sen, tamen, oficiale deklari sian opinion rilate la sciencajn aspektojn. Fakte, la Eklezio ne rajtas, kiel gardanto de la revelacio, decidi pri la scienca ĝusteco de sciencaj teorioj, se ili ne kontraŭas la revelacion mem. Fakte, pro tio ke la inferenco de la I.D. implice kondukas al kreanta inteligento, tiu ĉi ne kontraŭas la kristanan kredon; ĉu ĝi kontraŭas la metodon de prinaturaj sciencoj, tio apartenas al diskutado inter scienculoj, katolikaj aŭ ne.

Tio, tamen, ne malebligas ke, personnivele, aŭtoritataj katolikaj personuloj pozicias favore aŭ obĵete al la I.D. Ekzemple, Fiorenzo Facchini, docento pri Antropologio kaj Paleontologio ĉe la universitato de Bolonjo (Italio), okupas interan pozicion inter I.D. kaj la darvina evoluismo, konsiderata kiel transira kaj neabsoluta sciencaĵo. Pri tio li deklaris:

“La subtenantoj de la I.D. ne neas la evolucion, sed asertas ke la formiĝo de certaj kompleksaj strukturoj ne povis okazinti per okazaj eventoj, sed ĝi bezonis apartajn intervenojn de Dio laŭ la evoluo de la evolucio, kaj obeas al inteligenta projekto. Sen konsideri la fakton, ke ĉiŭkaze ne sufiĉus la mutacioj de la biologiaj strukturoj ĉar necesus ankaŭ mediaj ŝanĝiĝoj, per la sinturno al eksteraj intervenoj aldonaj aŭ ĝustigaj, rilate la naturajn kaŭzojn, estas enkondukata, en naturajn eventojn, supera kaŭzo por ekspliki fenomenojn ankoraŭ nekonatajn, sed kiujn ni povas estonte koni. Tiel, certe, oni ne faras sciencon: ni albordiĝus al eksterscienca nivelo! Se la modelo proponita de Darwin estas taksata nesufiĉa, oni el tiuj serĉu alian, sed ne korektas, metodolignivele, eliri el la scienca kampo pretendante fari sciencon. Tamen, kritikindas ankaŭ, ke iuj darwinistoj faru el la evolucio io absoluta (ĉinoampleksanta), en kiu oni transiras el la teorio al ideologio, laŭ konceptado kiu pretendas ekspliki la tutan vivantan realon, inkluzive de la homa konduto, per la natura selektado, kaj ekskludante aliajn perspektivojn, kvazaŭ la evolucio povus igi superflua la kreadon, kaj ĉio povis sin produkti laŭazarde. Scienco, subscienca aspekto, kun ĝiaj metodoj, ne sukcesas demonstri, sed eĉ ne ekskludi, ke iu supera projekto realiĝis, sendepende la realaj kaŭzoj. (Osservatore Romano, 16-I-2006).

Aliaj kristanaj scienculoj konkludas: se estas eksterscience postuli supernaturan eston (tasko tiu, eventuale, de filozofoj kaj teologoj), similmaniere ekstersciencas pretendi ke la scienco jam montras ke la evolucio okazis nure per naturaj selaktado kaj hazarde.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉu estas malscience, kredi je Dio? – Atestantoj de Jehovo: Oficiala Retejo de la Watchtower Society (Gardotura Societo, [1] Arkivigite je 2006-12-30 per la retarkivo Wayback Machine). La retejo havas ĉi tiun artikolon en naŭ lingvoj (angla, ĉeĥa, franca, germana, hispana, itala, portugala, rusa, kaj sveda), sed ne esperante. Ligiloj en la respektivaj lingvoj estas sur la alilingvaj vikipediaj artikoloj pri tiu ĉi temo.

[2]: Itallingve estas prezentata ankaŭ la juĝo, pri la inteligenta dezajno, de katolikaj teologoj kaj fakuloj.