Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Logo de la Corte Interamericana de Derechos Humanos.jpg

La Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj estas sendependa internacia kortumo kun sidejo en San-Joseo (Kostariko). Ĝi fondiĝis en 1979 baze de la Amerika Konvencio pri Homaj Rajtoj.

Kune kun la Interamerika Komisiono pri Homaj Rajtoj ĝi havas la taskon garantii la internaciajn regulojn protekte al la homaj rajtoj en la membroŝtatoj de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj.

Ĉar Usono, Kanado kaj multaj ŝtatoj de la karibia regiono ne ratifis la konvencion, la interamerika sistemo pri homaj rajtoj, konsistanta el la konvencio kaj la kortumo, ankaŭ nomatas "latinamerika sistemo pri homaj rajtoj".