Interdikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Interdikto estas vorto de la latina lingvo «interdicere » (ordoni, malpermesi, malebligi), uzita en religia katolika medio, kaj referencas al persono aŭ aĵo aŭ loko konsekrita al Dio, kiuj, se traktitaj kontraŭleĝe aŭ profane, spirite malpurigas kaj punigindas per disciplina sankcio.

Interdikto en la Biblio

Laŭ la leĝo de Levidoj interdikto aŭ «voto de interdikto», estis la ago per kiu oni promesis ke persono aŭ aĵo estis konsekrita ekskluzivmaniere al Dio, destinita nur al Li, kaj do ne je alicela dispono: se tio okazas, la uzanto subiiĝendas al malbeno kaj puno. «Ĉio konsekrita estas plejsanktaĵo de la Eternulo” [1], (Lv 27,28) [1]. Interdikto tuŝas precipe la praktikon de la dekonaĵo, nome la konsekro kaj destiniĝo de parto de sia enspezoj aŭ propraĵoj al Dio, por financi la diservon ktp. Utiligi siaavantaĝe tiujn monon aŭ aĵon destinitajn al Dio egalvaloris ŝteli al Dio mem (vidu Malaĥi 3,8-9).

«Voto de interdikto» foje estas tradukita ankaŭ per «voto de ekstermo» [2], el kio "aĵo votita al la ekstermo», kaj koncernas preskribojn laŭ kiuj sin konduti izraelidoj ekokupaciantaj la Promesitan Teron: konkeritaj urboj kaj indiĝenaj popoloj kune kun ĉiuj ties bonaĵoj devis esti tute detruitaj. Ne licis akordoj, nek posede konservis ion ajn kiel militan kaptaĵon. [3]

En la bibliaj profetoj, tamen, kvankam konservante solidan la principon de la seriozeco kaj konsekro al Dio, la interdikta rigoro iom post iom mildiĝis kiel oni vidas ankaŭ el 14,11 de Malaĥi [2].

Interdikto en katolikismo

En la kanona terminologio de la Katolika Eklezio la termino «interdikto» (aŭ ankaŭ «prohibo") referencas al Eklezia cenzuro. Laŭ la plej komuna senco temas pri puno kiu ĉesigas ĉiujn publikajn diservajn manifestaciojn kaj malpermesas la pratikadon de iuj ekleziaj sakramentoj en la punita komunumo, foje tuta diocezo aŭ nacio. La interdikto rilate komunumon egalvaloras kiel ekskomuniko rilate individuon.

Interdikto povas esti dekretita de la papo rilate al la tuta eklezio, kaj de la episkopo rilate al sia diocezo. Laŭ juro interdikto distingiĝas en loka kaj persona: loka, kiu malpermesas ekleziajn ritojn en paroĥo aŭ diocezo aŭ lando, persona, kiu punas klerulon aŭ laikon aŭ grupan fidelularon.

Interdikto, iam, fermigis ĉiujn preĝejojn, malpermesis preskaŭ ĉiujn sakramentojn krom geedziĝo, konfeso, unkto kaj eŭkaristio.

Famaj interdiktoj

Historio rememoras tiun lanĉitan de Eŭgeno la 3-a kontraŭ la regno de Francio en 1146 kaj tiun de Inocento la 3-a kontraŭ la sama regno en 1200 kaj kontraŭ la regno de Anglio en 1208. Se ĝia uzado iom post preskaŭ malaperis en la maniero regadi en la eklezio, interdikto estis konfirmita de la Koncilio de Trento kaj energie uzita de la papo Paŭlo la 5-a kontraŭ la Venecia respubliko en 1606.

La jura institucio de interdikto estis parte konfirmita en la kanonjura kodo de 1917, sed tute malaperis en tiu de 1983 rilate tiun lokan sed restis tiu persona (kazoj antaŭviditaj: fizika perforto kontraŭ episkopo, celebro de nevalida meso fare de diakono, aŭskulti konfeson kaj absolvi fare de nesacerdoto, false akuzi sacerdoton pri seksa dumkonfesa krimo.

Notoj

  1. Versio de la Nova Vulgato
  2. Tiel en la itala versio de la CEI (Itala Episkopara Konferenco)
  3. Levidoj 27,22; Josuo 6,17. Izraelidoj perceptis kiel dian ordonon tion kio, fakte, estis ekstrema etna tiutempa konduto. Iom post iom profetoj korektis tiun pensmanieron kaj la vera Dia ordono riveliĝis en Jesuo Kristo.

Vidu ankaŭ