Interknabino (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interknabino
filmo
Originala titolo Интердевочка
Originala lingvo rusa lingvo • sveda lingvo
Kina aperdato 1 jan. 1989
Ĝenro filma dramo, melodrama
Kameraado Valerij Pavloviĉ Ŝuvalov
Reĝisoro(j) Pjotr Todorovskij
Scenaro Vladimir Kunin • Pjotr Todorovskij
Filmita en Park Inn Pribaltiyskaya • Moskvo
Loko de rakonto Sovetunio
Muziko de Pjotr Todorovskij • Q97163861
Rolantoj Jelena Jakovleva • Larisa Malevanaja • Anastasija Nemoljaeva • Ingeborga Dapkūnaitė • Ljubov Poliŝĉuk • Irina Rozanova • Vsevolod Ŝilovskij • Zinovij Gerdt
Produktinta firmao Mosfilm 
Sovinfilm
IMDb
vdr

«Interknabino» (ruse Интердевочка, Interdjevoĉka) estas artfilmo de Pjotr Todorovskij bazita sur la samnoma romano de Vladimir Kunin. Ĝi filmiĝis kiel kunlaboraĵo inter Sovetunio kaj Svedujo kaj fariĝis unu el la plej popularaj filmoj de la epoĥo perestrojka, estante la plej spektata je la 1989-a jaro (havante tiujare 4,13 milionojn da spektantoj).

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

La intrigo centriĝas ĉe la juna flegistino Tanja Zajceva, kiu loĝas en Leningrado kaj libertempe okupiĝas kiel amoristino. Per subaĉetadoj ŝi penetras en fremdturistajn hotelojn kaj donas intimajn servojn al eksterlandanoj por fremda valuto. Kiel multaj sovetaj homoj, kies idealojn subite ŝanĝis la ĵuskomencita Perestrojko, Tanja ne konsideras siajn agojn riproĉindaj; malgraŭe ŝi lasas sian patrinon Allan, modestan instruistinon, en malscio. Unufoje, ŝi ekhavas amorrilaton kun svedo Edvardo Larsen, kiu post tio faras subite kaj neatendite svaton al ŝi. Tanja konsentas, kvankam oni komprenas ke ŝi edziniĝas nur kalkule, tial ke ŝi volas havi «apartamenton, aŭton, kaj monon» kaj revas «vidi la mondon propraokule». Por Tanja, edzineco estas simple permesilo al sonĝeca okcidenta mondo. Sian konduton ŝi pravigas dirante ke «ĉiuj sin vendas», kvankam Alla ne povas eĉ imagi, ke ŝia filino laŭlitere komercas sin.

Sur la vojo de Tanja tamen stariĝas la tiama soveta burokratio: por eliri Svedujen estas necese diversaj dokumentoj kaj per plej peza kosto ŝi havigas eliran permeson de sia biologia patro, kiu la familion forlasis antaŭ 20 jaroj. Estante malriĉa gardisto, li postulas por sia konsento tri mil rublojn -- tiutempe grandegan sumon. Tanja estas devigita denove amoristiniĝi por akiri tiom da mono. En tiu plano helpas ŝin ŝia antaŭa kliento el Japanujo, kiu pagas al ŝi 750 dolarojn por unu nokto. Tanja interŝanĝigas ĉi tiom je rubloj helpe de sia amikino «Kisulja» kaj elpagas al sia patro la postulatan kiomon. Ricevinte la eliran konsenton de sia patro, ŝi urĝigas sin Svedujen.

Svedujo rapide enuigas Tanjan, kaj ŝia ununura distraĵo fariĝas rusa kamionisto nomita Viktor, kiu laboras por Sovtransavto (soveta kamionkontoro). Tra Viktor, Tanja sendas donaĵojn al sia patrino en Leningrado. Siavice ŝiaj novaj svedaj «amikinoj» ne forgesas eĉ unuminute, per kia maniero Tanja pasinte enkasigis monon en Sovetunio kaj je kia cirkonstanco ŝi renkontis Edvardon. Tiu vere amas sian edzinon, sed oftege faras al ŝi komentojn rilate al ŝiaj kutimoj. Tanja estas absolute fremda en nekonata mondo. Ŝi revas viziti sian patrinon, kaj kaŭze de longtempa manko de patrino kaj patrolando pli kaj pli turnas la atenon al alkoholo. Tanja ekkomprenas, ke la unuan fojon en sia vivo ŝi vere enamiĝis, en la kamionisto Viktor. Sed Viktor, enkargigante varojn el kapitalisma lando, evidente invitis la atenton de siaj superuloj: vicfoje, kiam la kamiono de Viktor revenas en Svedujon, antaŭ la stirilo sidas aliulo.

Dume, alia amikino-amoristino «Sima-Guliver» telefonas al Tanja kaj sciigas, ke tiu Sovetunion ne plu povas reeniri: «Kisulja» estis arestita pro valuta interŝanĝo (kiun la Sovetunia leĝaro tiame forte punis) kaj transŝutis la tutan kulpon al Tanja. Inspektoroj alvenas al Alla (la patrino) kaj malkaŝas antaŭ ŝi la misterojn de la enspezoj de ŝia filino. Morale kolapsigita Alla sin pereigas per venena gaso en sia apartamento. La antaŭa najbarino de Tanja ekflaras la odoron de gaso el sur placeto, enkuras la apartamenton, elrompas la fenestron, eltrenas Allan for en la placeton kaj sensukcese klopodas savi ŝin, ĉiujn alarmante. Ŝi vane frapas najbarajn pordojn; respondas neniu.

Ĉi-momente en Svedujo, Tanja ekturnas sin, kvazaŭ aŭskultinte tiun frapon. Ŝi sentas, ke okazis io terura. Panikstate ŝi saltas en aŭtomobilon veturonte flughavenen, kaj frakasiĝos. La dramismon de la finala epizodo plifortigas la rusa tradicia kanto Brodjaga («La vagulo»), kiu estas la gvidmotivo de la filmo.

Historio de kreado[redakti | redakti fonton]

Unu el la notindaj okazaĵoj de la perestrojka sovetunia vivo fariĝis la eldono de la romano Interknabino, fare de Vladimir Kunin, en la ĵurnalo «Aŭrora» la 1988-an jaron. La skribisto kondukis seriozan reserĉon pri la profesia aktiveco de amoristinoj kaj dum kelkaj monatoj observis ilian laboradon en unu el la leningradaj hoteloj.

La labora titolo de la romano estis simple «Amoristino». Tamen la redakcio decdis ne presi la romanon kun tiom skandala nomo, kaj ĝin Kunin eventuale renomis la eŭfemismo «interknabino». Rezulte, tiu neologismo eniris en la rusan lingvon.

La romano elvokis bruan reagon de la legantaro, la redakcio ricevis grandkvantan laŭdon, kaj evidentiĝis, ke ekranigi la romanon povus esti sukcese. Kunin sugestis intrigon laŭ la motivoj de romano de Mira Todorovskaja, kaj la materialo lasis sur ŝi imponon. Ŝi konvinkis sian edzon, Pjotr Todorovskij, iĝi la reĝisoro, kvankam tiu elekto estis iom neatendia. Todorovskij, eksa frontulo fama pro siaj milittemaj filmoj, havis la reputacion de profesiulo - de reĝisoro havanta sendependan kaj unikan rigardon en arto. Sed eĉ por li, krei filmon pri amoristino estis paŝo kuraĝa: en la komenco li senkondiĉe rifuzis surbendigi filmon pri prostituado, sed lia edzino sukcesis ŝanĝi lian opinion.

La bildo «Interknabino» estas unu el la plej fruaj ekzemploj de soveta filmo kreata ne de registara mono. Mira Todorovskaja ekprenis la rolon de produktisto - nova por naskiĝanta sovetunia filmomerkato. Parto de la mono bezonata por filmado oni sukcesis trovi ĉe sveda partnero Filmstallet AB; la ceteron kontribuis la studio Mosfilmo.

Kritiko kaj signifo[redakti | redakti fonton]

Same kiel la filmo «Eta Vera», Interknabino estis unu el la plej fruaj sovetaj filmoj pritraktantaj tabuajn temojn. Kvankam la filmo ĝenerale fariĝis sufiĉe mezriĉe, ĝia defio al la ekzistanta sistemo soniĝis klare. La scenaro ekspluatas la intrigon, rezulte faritan stereotipa por sovetaj kaj rusaj kinistoj. Laŭ la opinio de unu kritikisto, «Interknabino» rekte montras tion, ke eroteco sur soveta ekrano neniam iĝis memstara ĝenro, anstataŭe plenumante rolon helpan, kaj ĉiam portis iun ideologian kaj socian pezon. La filmo kontribuis al la formiĝo de nova virina karaktero sur la ekrano. La ĉefrolulino estas nek patrino nek amatino, sed emancipiĝinta formo de virino, kiu mem diktas siajn sorton kaj profesion.

En la filmo efike estas kontraŭstarigitaj du mondoj: disfaliĝanta soveta mondo de malordo, malsufiĉeco, envio, familiaj skandaloj, malkleraj adoleskoj kaj disrompitaj esperoj kaj stabila komforta okcidenta mondo. Samtempe ĉi tiu kontrasto havas malan flankon: malgraŭ la ĉiutaga malordo de soveta socio, ties anoj estas pli sinceraj, malfermaj kaj homecaj. En la Okcidento tamen ĉion regas frida kalkulado, kaj homrilatoj memorigas onin pri kontrakta merkateco. Ĉi tio elstaras en la sceno, kie unu el la klientoj de Tanja postulas, ke ŝi denove faru al li amorajn servojn kaj, ricevinte neon, la ordema familiestro penas lin seksperforti; ankaŭ ĉi tiu eco montriĝas en sceno, kie la itala kliento de Ljalka en paniko forfuĝas en sia BMW, senkonsidere al ŝiaj krioj petantaj helpon). Ĉe la rando de ĉi tiuj du mondoj loĝas amoristinoj.

Malgraŭ sia ambigua moralo, la filmo faris kontribuon al la mitigo de profesiaj amoristinoj.

Malgraŭ la malfacileco de la tuŝita temo, Todorovskij sukcesis krei la filmon kiel ekstertempan dramon nekunligitan al konkretaj cirkonstancoj. La heroino per ia ajn prezo volas eskapi la cirkaŭaĵojn, kie ĝi estas devigata kunmeti la kontraŭdirajn profesiojn de flegisto kaj amoristino. Sed tute forlasi tiun kutimigitan mondon estas neeble.

Kunin konsideris sian libron sufiĉe mezkvalita, kaj la filmo, kune kun la trakto de Todorovskij al lia scenaro, al li entute ne plaĉis. Laŭ la opinio de la verkisto, la filmo estis tro streĉita kaj havis malĝuste asignitajn akĉentojn. Dum filmado li ekkverelis kun la reĝisoro kaj abrupte foriris.

La filmo ĝuis sukceson ĉe soveta publiko (havante pli ol 40 milionojn da spektantoj en la 1989-a jaro) kaj vendiĝis eksterlande. Ĝi gajnis plurajn premiojn, kaj sovetajn kaj internaciajn (vidu ĉi-malsupre).

Ricevataj premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1989: Elena Jakovleva: Plej bona aktorino laŭ la ĵurnalo «Soveta ekrano»
  • 1989: premio «Nika» al la plej bona aktorino (Elena Jakovleva)
  • 1989: premio de tokia filmfestivalo por: la plej bona aktorino (Elena Jakovleva); kaj speciala premio de la festivala ĵurio (al Pjotr Todorovskij).