Komunumaroj en Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Interkomunumo en Francio)

Komunumaroj en Francio estas termino priskribanta la grupigon respektive regrupigon de administraj komunumoj de la lando en leĝa strukturo kiu permesas komune plenumi iujn taskojn delegite donitaj al ili fare de la membraj komunumoj. Do temas pri speco de komunumaro. La strukturoj administratas fare de reprezentantoj sentitaj el la koncernaj komunumoj.

Tipoj de komunumaroj[redakti | redakti fonton]

La 1-an de januaro 2021, ekzistis 10 318 "publikaj establaĵoj de kunlaboro interkomunuma" (france établissements publics de coopération intercommunale aŭ EPCI) de propra impostado. El la 34 965 ekzistantaj komunumoj de Francio, nur 4 ne apartenas al komunumaro : L'Île-d'Yeu, Île-de-Bréhat, Île-de-Sein kaj Ouessant[1].

Kategorio Nombro Tipo Nombro Nombro da arigitaj komunumoj
Publikaj establaĵoj de kunlaboro interkomunuma 1 253 Metropoloj (Métropoles) 21 908
Urbaj komunumaroj
(Communautés urbaines aŭ CU)
14 658
Aglomeraĵaj komunumaroj
(Communautés d'agglomération aŭ CA)
223 7 465
Komunumaroj
(Communautés de communes aŭ CC)
996 25 871

Referencoj[redakti | redakti fonton]