Interlingua: A Grammar of the International Language

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Interlingua: A Grammar of the International Language foje nomata Interlingua Grammar, estas la unua gramatiko de interlingvao. Eldonita en 1951 de la IALA, ĝi restas aŭtoritata referencverko por interlingvaj parolantoj kaj studentoj de lingvistiko.

Ĝia subtitolo, rilatanta al gramatiko de la internacia lingvo, reflektas pozicion de aŭtoroj Alexander Gode kaj Hugh Edward Blair, ke interlingvao estas antaŭekzistanta realaĵo, sed ke malsamaj portretadoj de tiu realo eblas. La ideo de interlingvao kiel antaŭekzistanta ene de naciaj lingvoj akiras subtenon de naturalismaj eksperimentoj en kiuj parolantoj de pluraj lingvoj, plej precipe latinidaj lingvoj kaj la angla, komprenas skriban aŭ parolitan interlingvaon sen antaŭa studo.

La IALA kreis Interlingua: A Grammar of the International Language kiel kunulo al la Interlingua-English Dictionary, la unua grava prezento de Interlingua al la ĝenerala publiko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gode, Alexander; Blair (1955) Interlingua: A Grammar of the International Language. Storm Publishers.
  • Gopsill, F.P. (1989). International Languages: A Matter for Interlingua. British Interlingua Society. ISBN 978-0-9511695-6-8.