Interlingvistiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Interlingvoscienco)

Interlingvistiko foje nomata kosmoglotiko en la pasinteco[1] estas scienco, kiu studas homajn rilatojn pere de planlingvoj kaj malegalecon inter lingvoj, do, lingvan justecon[2], inter homoj kiuj ne povas kompreniĝi pere de siaj gepatraj lingvoj. Ĝi esploras kiel en tia komunikado rolas kaj funkcias etnaj kaj planlingvoj, tradukado kaj teknikaj iloj. Ĝi ankaŭ rilatas al lingvopolitiko. Interlingvistiko ekestis kiel scienco stariganta normojn por helplingvoj, sed tra ĝia centjara historio ĝi estas komprenata de diversaj aŭtoroj pli kaj pli vaste kiel "interdisciplina sciencobranĉo inkludanta diversajn aspektojn interalie de interkultura kaj internacia komunikado, lingvoplanadon kaj lingvonormigon, multlingvecon, lingvopolitikon, tradukarton, sociolingvistikon, historion kaj literaturon de planlingvoj"[3].

Kvankam en la 21-a jarcento la atento iras pli al la studado de fikciaj lingvoj (Konlango, Conlanging | en.wikipedia) kaj ĉar la angla lingvo jam funkcias kiel internacia, nur malgranda parto de conlangers serioze okupiĝas pri helpaj lingvoj. Iliaj motivoj plejofte ne rilatas al lingvopolitikaj kaj lingvohelpaj aspektoj de planlingvoj, sed al socia aspekto: ĝuo pri lingvokreado kaj partopreno en virtuala lingvokomunumo. Aldone, conlanging kaj interlingvistiko, havas, krom siaj sociolingvistikaj valoroj, ankaŭ gravan lingvistikan flankon kaj tial estas ankaŭ temoj en universitatoj[4].

Unueca koncepto de interlingvistiko ne ekzistas kaj ĝia gamo enhavas dudekon da specialaĵoj ekde etnaj lingvoj ĝis traduk-kodoj"[3]. Laŭ Sabine Fiedler, "Interlingvistiko ankaŭ havas la taskon atentigi pri la fakto, ke nia mondo plenas je nesolvitaj problemoj kaj malegalecoj kunligitaj kun lingvaj demandoj"[5]. Laŭ Cyril Brosch "Interlingvistiko estas sub-disciplino de la lingvistiko, kiu okupiĝas pri internacia lingva komunikado en ĉiuj ĝiaj aspektoj, t.e. funkcio, strukturo, disvolviĝo kaj uzo de etnaj kaj planlingvoj kiel internaciaj komunikiloj. En tio politikaj, lingvaj, ekonomiaj, kulturaj, historiaj, leĝaj kaj informteknologiaj aferoj ludas rolon, precipe rilate al la optimumigo de internacia lingva komunikado (inter alie kiel ekonomiaj aspektoj)[6].

Interlingvistiko pristudas ankaŭ la formojn, problemojn kaj solvojn asociitajn al lingvodominado (lingvoj ekspansiiĝas koste de aliaj lingvoj), lingva diverseco kaj la bezono de internacia komunikado, kiu okazas inter homoj aŭ grupoj kun malsamaj lingvoj kaj kulturaj fonoj.

Detlev Blanke: Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al faka literaturo.

Etimologio kaj historio[redakti | redakti fonton]

En la interlingvistika scienco estas konate, ke la termino „interlingvistiko“ devenas de la belga esperantisto Jules Meysmans[7] kiu uzis ĝin origine franclingve (interlinguistique)[8].

La sciencfaka pozicio de interlingvistiko ne estas fiksa, sed ŝanĝiĝas tra la jaroj kaj laŭ la epokoj.

La ĉefajn historiajn periodojn de interlingvistiko estas :

  • unue, la pionira epoko (1879 – 1911), kiam oni ĵetis ties bazojn kaj oni ĉefe pristudis helplingvojn, komparante alternativajn lingvoprojektojn al Esperanto, sen ajna rigardo al la socilingvistika fakto, ke Esperanto sukcesis formi stabilan komunumon dise tra la mondo, male al la aliaj[9].
  • due, la fonda epoko (1911 – 1951), kiam okazis la interlingvistikaj militoj por decidi la plej ‘taŭgan’ formon de helplingvo kaj la komparo kun la rivaloj de Esperanto post la Dua Mondmilito preskaŭ malaperis en la fakliteraturo.
  • trie, la skola epoko (1951 – 1990), kiam sendependaj interlingvistikaj skoloj formiĝis en diversaj landoj, ĉefe Germanio, Hungario, Italio, Nederlando, Pollando, ĉiuj kun aparta atento al Esperanto[10] okupiĝante pri komparo de Esperanto kun aliaj solvoj de la internacia komunikado, aparte kun la internacia uzo de la angla[9].
  • kvare, la lingvopolitika epoko (la fruaj 1990-aj jaroj ĝis 2008), ekde kiam interlingvistiko pli firme dialogas kun aliaj fakoj, ĉefe lingvistiko kaj diversspecaj sociaj kaj politikaj sciencoj, aparte per la temoj tutmondiĝo, lingva justeco, mastrumado de multlingvismo, novaj formoj de movebleco[11].
  • fine, la nuntempa epoko (ekde 2009 ĝis nun), post la disvastiĝo de la interreto ekestis pli da atento al artaj lingvoj (de Tolkien) aŭ tn. 'holivudaj lingvoj' por uzo en fikcioj universoj (Star Trek, Ludo de Tronoj, Avataro,..) kiel novan branĉon de interlingvistiko[12][13][9]. Tiele la esploraj kaj instruaj ligoj kun aliaj partoj de lingvistiko aŭ de historio kaj kulturo ĝenerale kreskas[9].

La periodo ĝis 1951[redakti | redakti fonton]

Kiel fondinton de la scienca studado de piĝinaj kaj kreolaj lingvoj, oni konsideras la eminentan lingviston Hugo Schuchardt. Tiu ankaŭ subtenis la ideon de konstruita internacia lingvo kaj estis membro de la Delegacio por alpreno de la lingvo internacia (tiel nomata en la Enciklopedio de Esperanto, franclingve tamen Délégation pour l'Adoption d'une Langue Auxiliaire Internationale). Louis Couturat, kune kun Léopold Leau, la fondintoj de la Delegacio, kontribuis al la scienca studado de la konstruitaj lingvoj kaj ties longa historio.

Jam en la 17a jarcento, Gottfried Wilhelm Leibniz (Lejbnico) multe cerbumis pri ideala universala lingvo (’’characteristica universalis’’), kaj estis en tio inspirita de Ramon Llull, kiu vivis en la 13a jarcento. Universala lingvo ankaŭ estis temo de la filozofo René Descartes (Renato Kartezio) kaj la pedagogo Johano Amoso Komenio. Inter pluraj filozofiaj lingvoj kreitaj en la 17a jarcento, tiu de John Wilkins[14] estis la plej ellaborita. Ĝi estis parolebla, sed havis ankaŭ ecojn de pasigrafio. Ĝi baziĝis sur parte arbitra klasigo de ideoj, simila al diversaj sistemoj, kiuj nuntempe uziĝas por laŭtema klasigo de libroj en bibliotekoj. La Lejbnica ideo de malarbitra kunordigo de vortoj kaj ideoj neniam rezultis en lingvoprojekto. En la 17a jarcento ankaŭ jam projektiĝis aposterioraj lingvoj.

Studoj pri la komunikado pere de planlingvoj eblis nur post la praktika ekuziĝo kaj ensociiĝo de tiaj lingvoj, do post la apero de Volapuko (Johann Martin Schleyer, 1879) kaj Esperanto (Ludoviko Lazaro Zamenhof, 1887).[15] Nur tiam vere aktualiĝis la demando, kiel planlingvo devus esti konstituita por plej bone plenumi la funkcion, por kiu ĝi estas intencita.

Pri la historio de la termino "interlingvistiko" skribas Sergeo Kuznecov: "Paradokse la termino interlingvistiko naskiĝis ne enkadre de la esperantista movado. Ĝin enkondukis en 1911 la belga sciencisto Jules Meysmans, kiu apartenis al kontraŭesperanta naturisma skolo. Dum du postaj jardekoj la termino interlingvistiko estis uzata praktike nur en idistaj, okcidentalistaj kaj interlingua-istaj (por Latino sine flexione) eldonaĵoj, sed esperantistoj kaj Esperanto-publikigaĵoj ĝin malagnoskis (estas notinde, ke P. Stojan entute ne registris la terminon interlingvistiko en "Alfabeta Objekta Indekso" al sia Bibliografio de Internacia Lingvo, 1929).[16]

La situacio komencis ŝanĝiĝi en 1931, kiam interlingvistikon kiel "novan sciencon" sankciis la dana lingvisto Otto Jespersen kvazaŭ je la nomo de la 2-a Internacia Kongreso de Lingvistoj (Ĝenevo, 25-a ĝis 29-a aŭgusto 1931). Danke al tio la termino komencis penetri lingvistikajn publikigaĵojn ĝenerale, kaj esperantistajn publikigaĵojn speciale."[17]

Ankaŭ en 1931, Ernest Drezen preterpase enkondukis la poste apenaŭ uzatan terminon kosmoglotiko por scienco "kiu sin okupas per studo de la konstruo de la universalaj tutmondaj lingvoj" en sia Historio de la mondolingvo[18]. Tia scienco estus do subfako de interlingvistiko kaj ankaŭ de planlingvistiko.

Laŭ Jespersen, kiu ankaŭ estis membro de la Delegacio, kiu lanĉis Idon en 1907, interlingvistiko estas tiu branĉo de lingvistiko, kiu pritraktas la strukturon kaj la bazajn ideojn de ĉiuj lingvoj, konsiderante la starigon de normo por interlingvoj, t.e. por helplingvoj intencitaj por parola kaj skriba uzo inter homoj kiuj ne povas kompreniĝi per siaj gepatraj lingvoj[19]. Laŭ tiu difino, esploroj pri la optimumigo de interetna komunikado estas centraj kadre de la fako, kaj la celo povas esti la konstruado de nova lingvo intencita por internacia uzado (aŭ por uzado ene de multlingva lando aŭ unio). Por tiaspeca konstrua interlingvistiko fondiĝis la Internacia helplingva asocio, IALA (International Auxiliary Language Association) en 1924. Ĝi aktivis ĝis la publikigo de Interlingvao fare de Alexander Gode en 1951.

Notinda kontribuo al interlingvistiko venis de René de Saussure, kiu notis diferencon inter homlingva kaj plenpreciza logiko en la vortfarado kaj proponis la principon de neceso kaj sufiĉo por Esperanto.[20] Per tio li kontraŭis al Louis Couturat, kiu respondecis pri la rigora sistemo de derivado en Ido. Grave kontribuis al interlingvistiko ankaŭ Eugen Wüster, kiu estas konsiderata kiel fondinto de la terminologia scienco. Estis li, kiu unue uzis la terminon esperantologio.

La periodo post 1951[redakti | redakti fonton]

Post la dua mondmilito, kiu grandparte ruinigis Eŭropon, la angla lingvo, kun sia daŭre forta ekonomia bazo en Usono, iom post iom akiris la rolon de tutgloba interlingvo, kaj transprenis pli aŭ malpli ĉiujn funkciojn por kiuj la planlingvoj estis intencitaj. Sekve, aktivado en la kampo de konstrua interlingvistiko ne plu estis tiel prospera kiel antaŭe.

Tamen progresis la lingvistiko, i.a. la kompreno pri la lernado de la unua lingvo kaj de dualingvo, kaj pri la estiĝo de piĝinaj kaj kreolaj lingvoj. Baza kompreno estas tio, ke lingvokreado estas ĉiuhoma afero. Ĉiu infano devas krei (aŭ ”konstrui”) sian propran lingvon, kaj infanoj kreas por si regulan lingvon, ankaŭ se ili vivas en ĉirkaŭo, kie la plenkreskuloj uzas variajn versiojn de nestabiliĝinta piĝino. Publikiĝis multaj studoj pri piĝinaj kaj kreolaj lingvoj.

Daŭre aperis studoj pri planlingvoj, sed plej multaj estis priskribaj, komparaj, historiaj kaj socilingvistiskaj. Pri Esperanto ankaŭ kreskis la prilingva kaj filologia literaturo (esperantologio).

Lingvistoj publikigis studojn kun gravaj interlingvistikaj implicoj. Aparte interesaj estas en tiu rilato la studoj pri lingvaj universaloj (aŭ ”universalaĵoj”), al kiuj kontribuis unue Joseph H. Greenberg[21]. Lingva universalo estas prilingva aserto, kiu validas por ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj homaj lingvoj. Tre ampleksan kolekton da proponitaj universaloj enretigis la Universitato de Konstanz [22]. En kazoj, en kiuj certa universalo ne validas por lingvo, temas pri nenormalaĵo, kiu estas evitenda en planita interlingvo.

Kadre de studoj pri semantikaj universaloj eĉ reaktualiĝis la ideoj de Lejbnico en la teorio pri ”Natura semantika metalingvo”, proponita de Anna Wierzbicka.[23] Ankaŭ estas interesaj la universalaj fonosemantikaj aŭ ’’sonsimbolismaj’’ tendencoj.

Alia subfako de lingvistiko, kiu prosperis, estis tiu nomata lingvoplanado. Plej multaj studoj en tiu fako fakte ne temas pri la planado de lingvoj, sed pri lingvopolitiko. Gravan studon, kiu fakte temas pri planado de lingvoj, publikigis la estona-sveda lingvisto Valter Tauli.[24]

Tauli konsideris interlingvistikon kiel subfako de lingvoplanado. La principoj rekomenditaj de li por la planado de naciaj lingvoj estas ankaŭ, kaj pli libere, aplikeblaj al konstruitaj interlingvoj. Estas notinde ke tiuj principoj konformas al la konversaciaj maksimoj de Paul Grice, kiuj en si mem havas gravajn implicojn por interlingvistiko. Tiuj maksimoj priskribas, en kia maniero efika komunikado en konversacioj estas atingata, kaj por funkcii bone, lingvo devas esti tia, ke ĝi ebligas respekti la maksimojn[25]. Lingvoj ne ĉiam ebligas tion.

En la socio aperis pluraj interlingvistikrilataj novaĵoj dum tiu epoko. Al tiuj apartenas la utiligado de interlingvoj (Blisa skribo kaj indiana gestlingvo) por handikapuloj, la uzado de kontrolitaj lingvoj fare de grandaj entreprenoj kaj la tekniko de aŭtomata tradukado (maŝintradukado). Tiu tekniko ankoraŭ ne kontentigas, sed ĝia kampo de apliko kreskas. En la Tut-tera teksaĵo, aŭtomata tradukado estus faciligita baze de semantika reto, kiu disponigus dokumentojn, kies enhavo estus interpretebla fare de komputiloj. Tia interpretebleco ankaŭ estas kondiĉo por sukcesa aŭtomata tradukado[26].

Deviaj difinoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Vera Barandovska, interlingvistiko estas neklara fako. Ĝi certe estas lingvistika branĉo, kiu okupiĝas pri internaciaj lingvoj. En pli vasta senco ĝi esploras ĉion rilatantan internaciajn kontaktojn lingvajn, tradukojn, lingvokomparadon kaj similajn problemojn. Estas fakto, ke ĉiu lingvo, kiu komencas plenumi funkciojn de lingvo internacia, estas determinata de faktoroj ne nur lingvistikaj, sed ankaŭ politikaj kaj ekonomiaj. Interlingvistiko do ampleksas problemon de lingva komunikado kun ĉiuj ĝiaj aspektoj. Sed ĝia baza materialo estas internacia lingvo.

Laŭ citado de Detlev Blanke, la plej grava interlingvisto en la antaŭa jarcento,

(komenco de la citaĵo) [27] : La vorto “interlingvistiko” invitas al du interpretoj :

(a) /interlingv/+[ist]iko: la scienco pri interlingvoj

(b) /inter/ /lingv[oj]/+ [ist]iko: la scienco pri ĉio inter la lingvoj.

La interpreto (a) estas la tradicia kaj malnova kaj (b) estas relative nova.[28]

Cetere, la adeptoj de Occidental-Interlingue kaj Interlingua nomas “interlinguistica” la okupiĝon pri siaj lingvoj. Pri tiuj lingvoj apenaŭ aperas sciencaj studoj, kaj se tamen, tiam ĉefe en Esperanto.

Ni povas distingi tri ĉefajn “skolojn” (kun subfakoj kaj nuancoj, kiujn mi ĉi tie ignoras). Laŭ ili interlingvistiko okupiĝas

  1. pri la internaciaj helplingvoj, ĉu etnaj lingvoj ĉu planlingvoj
  2. pri la internacia lingva komunikado
  3. pri la rilatoj kaj procesoj inter la lingvoj, t.e. lingvo-kontaktoj, lingvo-komparado, tradukado ktp.

Plej disvastigita verŝajne estas varianto de la koncepto (1), nome ke interlingvistiko estas scienco pri planlingvoj, kompara, priskriba kaj (eble) konstrua. Se oni objektive aliras la problemon kaj vidas nur la strukturon de planlingvoj, oni eterne povas disputi pri ties idealaj ecoj kaj daŭre analizi la novajn projektojn. Ili senĉese aperas kaj ankaŭ estonte aperados, aparte en tiu orminejo kaj rubaĵejo, la interreto, kiun la “homo ludens” malkovris ankaŭ por lingvo-kreado.

La koncepto (2) estas pli vasta. Ĝi metas en la fokuson la procezon de internacia komunikado kun ĉiuj aspektoj (politika, ekonomia, lingva, kultura, psikologia, informadika ktp.) kaj kompreneble ankaŭ okupiĝas pri la komunikiloj, ne nur pri planlingvoj sed ankaŭ pri etnaj lingvoj. Ĝi estas interdiscipline, socilingvistike kaj lingvopolitike orientita. Laŭ mia kelkjardeka sperto por kunlaboro kun lingvistoj ĝi pruviĝis multe pli taŭga ol (1).

La koncepto (3) limiĝas ĉefe al lingvo-komparado kaj lingvo-kontaktoj de etnaj lingvoj. Tamen tiaj studoj por la tradiciaj interlingvistoj ne estas superfluaj, sed gravas la fokuso de la esploroj.

Se ni rigardas la sciencon ne kiel memcelon, tiam laŭ la koncepto (1) interlingvistiko helpu trovi la “plej bonan” el inter la ekzistantaj planlingvoj aŭ difinu la kriteriojn, laŭ kiuj oni konstruu “la plej bonan”. Laŭ la koncepto (2) interlingvistiko helpu trovi la solvon por optimumigi la internacian lingvo-komunikadon. La optimumigo laŭ mi ne nur havu teknikan sed ankaŭ socian dimension, tial eblas hipotezi, ke efika kaj samtempe demokrata komunikilo nur povas esti alte evoluinta planlingvo. Ĉe ekzistanta bezono tian planlingvon fakuloj povas pluevoluigi (ekzemple, fakaj leksikoj) per lingvo-planado (fino de la citaĵo)[29].

Specifa studobjekto[redakti | redakti fonton]

La specifa studobjekto de interlingvistiko estas precipe tiuj lingvoj, kiuj kreiĝis unuavice por interetna komunikado. Tiaj interlingvojhelplingvoj povas ekesti spontanee aŭ rezulti el intelekta klopodado. En la unua kazo temas pri piĝinaj lingvoj, kiuj ofte evoluas al kreolaj lingvoj. En la dua kazo temas pri konstruitaj, artefaritaj lingvoj, ankaŭ nomataj "planlingvoj".

Ofte la termino interlingvistiko estas uzata kvazaŭ sinonimo por scienco pri planlingvojplanlingvistiko, sed la studobjektoj, kiujn tiuj terminoj implicas, ne estas plene ekvivalentaj : ekzistas interlingvoj, kiuj ne estas planlingvoj, kaj ne ĉiu plane konstruita lingvo estas konceptita por uzado kiel interlingvo.

La artaj, eksperimentaj kaj apartigaj lingvoj havas aliajn funkciojn.

La inventitaj holivudaj lingvoj (klingona, navia (filmo Avatar), vulkana (filmo Star Trek), atlantida (Disney desegnofilmo Atlantis) kaj dorotraka por la tv-serio Game of Thrones (Ludo de Tronoj) estas nova fenomeno en la kampo de interlingvistiko[12] [13].

La kontrolitaj naturaj lingvoj kreiĝis por faciligi komunikadon ne nur inter malsamlingvanoj sed ankaŭ inter samlingvanoj. Ili klare havas interlingvistikajn aspektojn. Tio ankaŭ validas por normaj lingvoj konstruitaj surbaze de pluraj malsamaj dialektoj.

Rimarko: La vorto interlingvo ankaŭ estas uzata kun pluraj aliaj signifoj. Krome, interlingvistiko estas foje interpretata en pli aŭ malpli devia senco.

Interlingvistikaj studoj ĉe la Universitato Adam-Mickiewicz[redakti | redakti fonton]

La pola Universitato Adam-Mickiewicz organizas ĉiujare Interlingvistikajn Studojn disponigante 4-semestrajn kursojn kiu valoras 120 kreditojn laŭ la Sistemo de Transmeteblaj kaj Kunigeblaj kreditoj (angle ECTS), por tiuj kiuj sukcese venos al la fino. Ili provizas studentojn per solidaj konoj, ne nur pri interlingvistiko, sed ankaŭ pri lingvistiko, literaturo pri didaktiko, komunikado au tradukado[30], lingvopolitiko, lingva priskribo de Esperanto kaj interkultura komunikado[31].

Klasigo de interlingvoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ ilia medio kaj estiĝmaniero[redakti | redakti fonton]

Oni povas klasigi interlingvojn laŭ la medio, kiun ili uzas (parolon, skribon, geston, ktp.), kune kun ilia estiĝmaniero (spontanea aŭ laŭplana), kiel en la ĉi-sekva tabelo. Tie menciiĝas eksplicite nur kelkaj reprezentantoj.

Nur parola lingvo Parola kaj skriba lingvo Nur skriba lingvo Gesta lingvo Multmedia lingvo
Spontanea Lingua franca, Rusenorsko, Ĉinuka piĝino kaj sennombraj aliaj piĝinoj, plej multaj estingiĝintaj Fanagalo, Nengatua, Sangoa, Srana, Tokpisino kaj aliaj stabiliĝintaj piĝinoj kaj kreoloj Ĉina skribo (spontanee uzata kiel interlingvo) Indiana gestlingvo (funkciinta kiel interetna lingvo)
Laŭplana (Damino estis ensociiĝinta konstruita parollingvo sen skribo, sed ne interlingvo.) Volapuko, Esperanto, Idiom Neutral, Latino sen fleksio, Ido, Okcidentalo, Novialo, Interlingvao kaj multaj aliaj Blisa skribo kaj aliaj pazigrafioj Gestuno (interlingvo por surduloj) Solresol (komunikebla per tonoj, koloroj, semaforo, fingrotuŝado, frapetoj ktp.)

La plej longe uzita parola interlingvo estis lingua franca, la ”franka lingvo”, aŭ lingvafrankao (kiel kelkaj preferas nomi ĝin). Ĝi uziĝis en la mediteranea regiono dum pli ol ses jarcentoj. Ne ekzistis propra skribo por ĝi. Male, ĝuste estis skriba lingvo, kiu ankoraŭ pli longe servis kiel interlingvo, nome la Ĉina skribo. Tiu servis kiel interlingvo al la klerularo en Orienta Azio (Ĉina civilizo) dum pli ol jarmilo.

La stabiliĝintaj piĝinoj kaj kreoloj menciitaj en la tria kolumno de la tabelo estas tiaj, kiuj daŭre funkcias nur kiel interlingvoj por plej multaj parolantoj. Aliaj nuntempe funkcias cefe kiel etnaj lingvoj, ekzemple la haitia kreola lingvo kaj Papiamento. Inter la planlingvoj menciitaj sube en la sama kolumno, Esperanto, lanĉita de Ludoviko Lazaro Zamenhof en 1887, estas klare la plej disvastiĝinta. Ankaŭ la aliaj, kiuj menciiĝas en la tabelo, havis notindan nombron da adeptoj, almenaŭ dum certa tempo.

La Blisa skribo, inspirita de la Ĉina skribo, estis, kiel aliaj pazigrafioj (aŭ pasigrafioj), intencita por interetna komunikado, sed troviĝis por ĝi alia kampo de apliko, nome kiel helpilo por handikapuloj kiuj ne kapablas regi ordinaran lingvon. Ankaŭ la interetna Indiana gestlingvo akiris tiun funkcion.

Laŭ ilia bazo[redakti | redakti fonton]

Ĉe konstruitaj lingvoj, oni kutimas distingi inter aprioraj kaj aposterioraj. La aposterioraj lingvoj baziĝas sur unu aŭ, plej ofte, pluraj fontlingvoj, en plej multaj kazoj reprezentantaj la Okcidentan civilizon kaj utiligante ties provizon da internaciaj vortoj. La elekto de fontlingvoj kaj la relativa pezo atribuita al ili varias inter malsamaj planlingvoj kaj sugestas por kies bezonoj planlingvo estis konceptita.[32]. La aprioraj lingvoj, ekzemple la filozofiaj lingvoj de la 17a jarcento, Solresol kaj la logikaj lingvoj de la 20a jarcento, ekzemple Loglano kaj Loĵbano, aŭ ne baziĝas sur fontlingvoj aŭ ne faras tion en rekonebla maniero. Anstataŭe, ili baziĝas sur filozofiaj ideoj aŭ plene arbitraj decidoj.

Spontanee estiĝintaj interlingvoj estas ĉiuj necese aposterioraj aŭ ikonaj (kun bildigaj kaj imitaj signoj).

La atributoj apriora / aposteriora aplikeblas ankaŭ al unuopaj trajtoj aŭ eroj de konstruitaj lingvoj.

Laŭ ilia memstareco[redakti | redakti fonton]

Alia grava distingo estas tiu inter skemismo kaj naturalismo kiu interalie distingas la naturalisman, novlatinan Interlingua (Interlingvaon) disde la pli skemisma Esperanto. Naturalismaj lingvoj supraĵe similas al siaj fontlingvoj kaj povas esti kompreneblaj por parolantoj de tiuj eĉ sen lernado.

La diferenco montriĝas ĉefe en la vortfarado. Por tiu, la skemismaj lingvoj tendencas utiligi la aron da leksemoj kaj morfemoj, kiuj jam ekzistas en la lingvo, dum la naturalismaj tendencas prunti pretajn vortojn el siaj fontlingvoj. En la kazo de Interlingvao, tiuj vortoj povas esti plursignifaj, se ili havas malsamajn signifojn en la fontlingvoj.[33] Pro tiuj falsaj amikoj, Interlingvao estas ankaŭ facile miskomprenebla por latinidlingvuloj.

Spontanee estiĝintaj interlingvoj, kiuj stabiliĝis aŭ transformiĝis en kreolajn lingvojn, kaj kies natureco apenaŭ estas disputebla, tamen ne estas naturalismaj sed altagrade skemismaj. Pro tio, ili ne estas tuj facile kompreneblaj por parolantoj de la ĉefa(j) fontlingvo(j), sed ili estas facile lerneblaj por ĉiuj. Simile, pro sia pli granda skemeco, Esperanto estas pli facile lernebla ol Interlingvao ('interlingua') almenaŭ por tiuj, kiuj ne jam konas latinidan lingvon.

Plej naturalismaj, ankaŭ en sia gramatiko, estas alfabetaj skriblingvoj konstruitaj surbaze de aro de parencaj dialektoj, kiel la novnorvega.

La atributoj skemisma / naturalisma aplikeblas ankaŭ al unuopaj trajtoj aŭ vortformoj.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Naturalismo ofte restis ĉe la nivelo de vehikla projekto, de internacia helplingvo, dum Esperanto kreskis ankaŭ al arta esprimilo kaj al identigilo[34].

Laŭ ilia ensociiĝo[redakti | redakti fonton]

Spontanee estiĝintaj interlingvoj rezultas el praktikaj komunikprovoj en socio, kaj ili do ĉiuj necese estas ensociiĝintaj. Nur ĉe la planlingvoj, oni povas distingi nurajn lingvoprojektojn disde ensociiĝintaj lingvoj. Nur malmultaj el ĉiuj konataj planlingvoj ensociiĝis. Al tiuj apartenas ĉefe damino (kiu ne estis interlingvo), la novnorvega (norma lingvo), Volapuko, Esperanto, Ido, Okcidentalo, Interlingvao kaj la Blisa skribo, kiu estis intencita kiel interlingvo sed ensociiĝis kun alia funkcio.

Notindas, ke distingo laŭ ensociiĝo estas socia kaj, male al la antaŭe menciitaj distingoj ne bazita sur iaj lingvaj ecoj de la koncernaj planlingvoj.

Interlingvistikaj instancoj[redakti | redakti fonton]

Instancoj kiuj okupiĝas pri interlingvistiko estas interalie:

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(eo) Federico Gobbo, 2023, "Ses difinoj serĉantaj fakon", en Beletra Almanako 46, Mondial.

(eo) Davide Astori, (2020), Holivuda planlingvistiko, recenzo de la libro Introduction to Interlinguistics de Federico Gobbo, München, 156 paĝoj, GRIN Publishing, ISBN (bitlibro) 9783346108043, ISBN (papera versio) 9783346108050. En: Literatura Foiro, n-ro 308, decembro 2020, p. 373-376.

(eo) Vĕra Barandovská-Frank, (2020), Interlingvistiko. Enkonduko en la sciencon pri planlingvoj Arkivigite je 2021-06-30 per la retarkivo Wayback Machine, 333 pp., Poznań, Univ. Adam Mickiewicz, ISBN 9788365483539

(en) Gobbo, Federico, 2020, Introduction to Interlinguistics, München: GRIN Publishing,

(angla) Detlev Blanke, International Planned Languages. Essays on Interlinguistics and Esperantology, 2018, 217 paĝoj, eld. Mondial, Novjorko, ISBN 9781595693778

(germana) Cyril Robert Brosch & Sabine Fiedler, Jahrbuch der Gesellschaft für Interlinguistik, 2018, 217 p, ISBN 978-3-96023-219-3

(nederlanda, esperanto, angla) Federico Gobbo, Interlingvistiko, fako por multlingveco, Vossiuspers, Universiteit van Amsterdam, 37 pp, 2015 (?)

(angla) David J. Peterson, The art of language invention: From horse-lords to dark elves, the words behind the world-building, 2015, New York: Penguin, 292 pp.

(germana) Interlinguistik - Plansprachen - Esperantologie : Eine Auswahlbibliographie, GIL, 2013

(germana) Cyril Brosch kaj Sabine Fiedler, Floriglegium interlinguisticum. Festschrift für Detlev Blanke zum 70/ Geburtstag, Frankfurt am Main, Peter Lang, 2011, 424 p., ISBN 9783631613283

(angla) Arika Okrent, In the land of invented languages, Spiegel & Grau, 2009.

(itala) Renato Corsetti & diversaj aŭtoroj, "Vojoj de interlingvistiko: de Bruno Migliorini al la nuna tempo" - Aktoj de la studtago en la universitato de Florenco, 26-a de julio 2006, Pisa, Edistudio, 2008. 125p. Speciala numero de 'Multilinguismo e Società', ISSN 20364482.

(eo) Alexandr Melnikov (2006), Tutmondiĝado - lingvoj de malgranda disvasteco - interlingvistiko : situacioj kaj problemoj, okaze de konferenco en Ĉeboksari, Ĉuvaŝio, volumo 1 : nur ruslingva; volumo 2 : nur en Esperanto, 116 pp,).

(en) Detlev Blanke, Interlinguistics and Esperanto studies: Paths to the scholarly literature, 2004

(de) Detlev Blanke, Interlinguistik und Esperantologie: Wege zur Fachliteratur, 2003

(angla) Klaus Schubert (Ed.): Interlinguistics. Aspects of the Science of Planned Languages. Mouton de Gruyter, Berlin / New York 1989.

(rusa) C.N. Kuznecov (C.H. Кузнецов),Теоретические основы интерлингвистики. Москва: Издательство Университета дружбы народов,1987, Teoriaj fundamentoj de Interlingvistiko, Moskvo : Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj.

(germana) Mario Wandruszka, Interlinguistik: Umrisse einer neuen Sprachwissenschaft (’Interlingvistiko : Konturoj de nova lingva disciplino’), Piper Verlag, 1982, ISBN 3-492-00314-1

(angla) Otto Jespersen, Interlinguistics, International Communication, 1931.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Datrevenoj de la rusiaj esperanto-poetoj, REGO, p. 29, n-ro 1 (3), februaro 2001.
  2. D-ro Federico Gobbo, Interlingvistiko kiel ekstrema lingvoplanado, sub 'Esperantic Studies Foundation kaj la Universitato de Kostariko anoncis someran seminarion pri lingvoplanado kaj lingvopolitiko en : 'Informilo por interlingvistoj' (.pdf), 26-a jaro (tria serio), n-ro 101 (2/2017), ISSN 1385-2191.
  3. 3,0 3,1 Věra Barandovskà-Frank, Koncepto de la studobjekto Interlingvistiko Arkivigite je 2018-12-23 per la retarkivo Wayback Machine, 4. Sympozjum Interlingwistyczne / 4a Interlingvistika Simpozio / 4th Interlinguistic Symposium, 2017, p. 7/37
  4. (eo) Vĕra Barandovská-Frank, (2020), 16.4.2. Profesia organizaĵo kun realaj konferencoj, p. 294, en: Interlingvistiko. Enkonduko en la sciencon pri planlingvoj Arkivigite je 2021-06-30 per la retarkivo Wayback Machine, Poznań, Univ. Adam Mickiewicz, 333 paĝoj, ISBN 9788365483539
  5. Sabine Fiedler, La nuna stato de studoj kaj esploroj en Esperanto kaj Interlingvistiko (prelego dum la Nitobe-simpozio 2018), p. 3.
  6. (germane) C. Brosch, Grundlagen der Interlinguistik (Fundamentoj de Interlingvistiko), p. 4, in: Esperanto für Sprachwissenschaftler, WS 2011/12.
  7. « Biografio de Jules Meysmans », Informilo por interlingvistoj,‎ 2015 (1-2), p. 14 (ISSN 1385-2191)
  8. (franca) Jules Meysmans, «Lingua Internationale », 1 Nr 8,‎ 1911, p. 14-18
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Federico Gobbo, Instrui interlingvistikon universitate, paĝoj 6-7, revuo Esperanto, n-ro 1331 (1), januaro 2019.
  10. Noto : Laŭ ekesto-maniero esperanto estas planlingvo (konstruita lingvo: conlang) same kiel Klingon; laŭ uzadcelo temas pri internacia helplingvo (auxlang) kun granda reala lingvokomunumo kaj la klingona estas fikcia, arta lingvo (artlang) kreita por fikcia lingvokomunumo.
  11. F. Gobbo, "Interlingvistiko en la 21a jarcento: novaj ŝancoj, novaj defioj", prelego dum la usona-kanada landa Esperanto-kongreso, Seatlo, julio 2018, en : Informilo por Interlingvistoj (IpI), 27-a jaro (tria serio) | n-ro 105 (3/2018), p. 8-9 | ISSN 1385-2191 (PDF)
  12. 12,0 12,1 Federico Gobbo : La holivudaj planlingvoj, revuo Esperanto, UEA, 1291 (5) majo 2015, p. 112-113
  13. 13,0 13,1 (plurlingva, i.a. Esperanto) Asocio pri lingvo-kreado (angla akronimo LCS)
  14. John Wilkins: An Essay towards a Real Character and a Philosophical Language, London 1668.
  15. (Damino, kiu verŝajne ekuziĝis jam pli frue, ne estis konata al skribipovaj kleruloj.)
  16. Ne el la citaĵo de Kuznecov kaj ne tiom paradokse: Tiuj, kiuj en tiu periodo restis en la esperantomovado, traktis Esperanton ne plu kiel projekton de lingvo internacia, sed kiel sian propran kvazaŭ etnan lingvon, kun netuŝebla fundamento, kiun interlingvistikaj studoj povus minaci.
  17. Sergej N. Kuznecov: Interlingvistiko en "kosma dimensio": vojaĝo inter kosmoglotiko kaj kosmolingvistiko [1] Arkivigite je 2008-05-11 per la retarkivo Wayback Machine
  18. E. Drezen: Historio de la mondolingvo 3a eld., Oosaka, Pirato, 1967, p. 206.
  19. Herbert N. Shenton, Edward Sapir, Otto Jespersen (eds.): International Communication: A Symposium on the Language Problem. Kegan Paul, Trench, Trubner & Co., London 1931.
  20. René de Saussure: Fundamentaj reguloj de la vort-teorio en Esperanto. Bern, 1915.
  21. Joseph H. Greenberg: "Some Universals of Grammar with Particular Reference to the Order of Meaningful Elements", In: Joseph H. Greenberg (ed.). Universals of Language. London: MIT Press, 1963, pp. 73-113. [2] Arkivigite je 2008-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
  22. The Universals Archive de la Universitato de Konstanz
  23. The Natural Semantic Metalanguage Homepage [3] Arkivigite je 2007-01-21 per la retarkivo Wayback Machine
  24. Valter Tauli: Introduction to a Theory of Language Planning, Almqvist & Wiksell, Uppsala 1968.
  25. Hartmut Traunmüller: Conversational Maxims and Principles of Language Planning PERILUS XII, pp 25-47, Department of Linguistics, Stockholm University, 1991.[4] Arkivigite je 2010-10-31 per la retarkivo Wayback Machine
  26. Pool, Jonathan. Can Controlled Languages Scale to the Web? (angle) (2006). Arkivita el la originalo je 2007-08-16. Alirita 2010-05-09.
  27. Detlev Blanke Interlingvistiko kaj esperantologio, ĉu vere necesaj? [5] Arkivigite je 2011-08-06 per la retarkivo Wayback Machine
  28. Tiun interpreton reprezentas ĉefe Mario Wandruszka (Interlinguistik: Umrisse einer neuen Sprachwissenschaft. Piper Verlag, 1982, ISBN 3-492-00314-1), kiu proponis sian devian difinon de ”Interlinguistik” senkonsidere de la antaŭe ekzistanta disciplino kun tiu nomo.
  29. Vidu ankaŭ Detlev Blanke: Interlinguistische Beiträge Frankfurt/Main: Peter Lang Verlag, 2006, 405 pĝ.
  30. (eo) Suso Moinhos, La Interlingvistikaj Studoj: interna vido, Internacia Pedagogia Revuo, n-ro 15/2, p.20
  31. (en) Magistraj studoj pri interlingvistiko startis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (AMU), Poznań, la 28-an de novembro 2022.
  32. Hartmut Traunmüller: « Socia bazo kaj komunika efikeco de interlingvoj ». En I. Szerdahelyi (red.) Miscellanea Interlinguistica. Budapest: Tankönyvkiadó, 1980, p. 205-215. (Bazita sur studenta tezo (1975) A universal interlanguage: Some basic considerations. [6] Arkivigite je 2010-09-10 per la retarkivo Wayback Machine)
  33. Alexander Gode: Interlingua English Dictionary, Storms Publ., New York, 1951, pp. xxxix-xli.
  34. Giogrio Silfer, Nia lingvo 130-jara : interlingva komparo, La eta Heroldo, numero 6, 1a jarkolekto, aŭgusto 2017, p. 1

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. (de) Cyril Robert Brosch, Esperanto für Sprachwissenschaftler, Academia.edu