Inciziva osto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Intermakzela osto)
Palata ostaro en bildo kie ne estas indikita la inciziva osto kvankam ja videblas ĝia areo.

En homa anatomio, intermakzela ostoinciziva osto aŭ (en Latino) os incisivum estas la parto de maksilo apuda al la incizivoj. Ĝi estas formita el la fuzio de paro de malgrandaj kraniaj ostoj en la pinto de la maksiloj de multaj animaloj, kutime enhavanta dentojn, sed ne ĉiam. Ili estas konektitakj al la maksilo kaj al la nazaj ostoj. Kvankam Johann Wolfgang von Goethe ne estis la unua kiu malkovris la incizivan oston en homoj, li estis la unua kiu pruvis ties eston en mamuloj. Pro tio, la inciziva osto estas konata kiel osto de Goethe.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Barteczko, K; Jacob, M (March 2004). "A re-evaluation of the premaxillary bone in humans". Anatomy and Embryology. 207: 417–437. doi:10.1007/s00429-003-0366-x. PMID 14760532.