Intermeza gastiganto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Duaranga gastigantoIntermeza gastiganto estas gastiganto kiu estas hejmo de la parazito nur por mallonga transira periodo, dum kiu (kutime) estas kompletata ia disvolviĝo. Ĉe la tripanosomoj, la kaŭzo de la dormiga malsano, homoj estas la duaranga gastiganto, dum la cecea muŝo estas la unuaranga gastiganto, ĉar oni pruvis, ke la reproduktado okazas en la insekto. Cestodoj kaj aliaj parazitaj platvermoj havas komplikajn vivociklojn, en kiuj oni kompletas specifajn disvolviĝojn laŭ sekvenco de kelkaj diversaj gastigantoj.

Ĉar la vivciklo de multaj parazitoj estas ne bone komprenita, foje la "plej grava" organismo estas sentiale konsiderata kiel definitiva, kaj tiu nomigo povas plui kvankam oni determinas poste ke tio malĝustas. Ekzemple, Tubifex tubifex estas foje konsiderataj "Intermezaj gastigantoj" de la kapoturna malsano de Myxobolus cerebralis, kvankam oni scias, ke la parazito kaŭzanta tiun malsanon reproduktiĝas sekse ene de ili[1] Arkivigite je 2011-05-27 per la retarkivo Wayback Machine.

Ĉe Trichinella spiralis, la nematodo kiu kaŭzas la triĥinozon, la gastiganto havas kaj reproduktajn plenkreskulojn en sia digesta sistemo kaj nematuraj junuloj en siaj muskoloj, kaj tiele ĝi estas konsiderata kaj intermeza kaj definitiva ve gastiganto.