Interna Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interna Aŭstrio (Partoj 3, 4, 7 kaj 12) ene de Aŭstrio-Hungario en 1910

Interna Aŭstrio, germane Innerösterreich, estas sumiga nomo por la historiaj aŭstriaj lando(parto)j sude de la Semmering-pasejo, tio estas (kun referencnumeroj al la mapo):

La nomo distingas tiujn teritoriojn disde Supra kaj Malsupra Aŭstrio, Tirolo kaj Antaŭa Aŭstrio. Ĝi ekzistis kiel politika unuo sekve de pluraj habsburgaj heredo-dividoj dum 1379/1411–1457 kaj 1564–1619. Ĉefurbo estis Graz. La unua Habsburgo kiu rezidis en Graz estis arkiduko Ernesto la Fera, reganto de Interna Aŭstrio.