Interna komplemento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En gramatiko interna komplemento estas tia rekta aŭ nerekta komplemento de verbo, kiu entenas en si la esencon de tiu verbo. Ekzemple kanti kanton, vivi per vivo konscia, ami per amo tenera ktp.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ekzemplon pri interna komplemento donas jam la Fundamenta Ekzercaro:

  • Mia onklo ne mortis per natura morto (...) [FE §39].

La maniero enkonduki internan komplementon per la prepozicio per restas ties preferata formo ankaŭ en la postaj verkoj. Ĝi estas la plej universala formo, uzata kaj ĉe netransitivaj, kaj ĉe transitivaj verboj:

  • La homoj vivas per vivo konscia kaj senĉese celadas al sia bono (Esenco, ĉap. 4)
  • kvazaŭ ĉiuj steloj super ŝi lumus per la lumo de plenluno (Fabeloj, «Infano en la tombo»)
  • tiu popolo pekis per granda peko kaj faris al si orajn diojn [Eliro 33:31]
  • Mi vestos lin per via ĥitono kaj zonos per via zono [Jesaja 22:21]
  • Siajn servantojn Li nomos per alia nomo [Jesaja 65:15]
  • Kial do ĉi tiu popolo en Jerusalem defalis per defalo obstina? [Jer 8:5]
  • kaj ili timis per granda timo [Luko 2:9]
  • Johano baptis per la bapto de pento [Agoj 19:4]
  • kiu nin savis kaj vokis per sankta voko [2Tim 1:9]
  • mi miris per granda miro [Apo 17:6]

Sufiĉe frue aperis ankaŭ la rektaj internaj komplementoj objektaj, komence ĉe la verboj transitivaj:

  • Amikino en la rondo kantas kanton pri l' espero [Mia penso]
  • Jen ni skribis skribon Al l' onklo de la juna Fortinbras [Hamleto 1:2]
  • Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon [Genezo 1:29]
  • Kaj ambaŭ sonĝis sonĝon, ĉiu sian apartan sonĝon [Genezo 40:5]
  • Kiu fosas foson, tiu falos en ĝin [Sentencoj 26:27]
  • Vi ne (...) baras baron ĉirkaŭ la domo de Izrael [Jeĥ 13:5]

Poste Kabe kaj aliaj aŭtoroj ekuzis la rektan formon akuzativan sendepende je transitiveco:

  • Ni vivis vivon de nomadoj [tr. Kabe: Patroj kaj Filoj, ĉap. 21]
  • Ŝi flustris flustron aman kaj kompatan[1]
  • Reb Zajnvele ekparolas kaj parolas parolon tiel klaran kaj tiel puran, kvazaŭ ...[2]

Tiuj formoj tamen ne ĉiam estas interŝanĝeblaj. La formo ami per amo tenera ne estas ŝanĝebla en ami amon teneran; kaj simetrie, fosi foson ne transformeblas en fosi per foso.

Ĉu redunda?[redakti | redakti fonton]

Iam (precipe en folkloro) la interna komplemento estas uzata kiel stila ornamo, kaj estas logike redunda. Sed en verko moderna ĝi servas por precizigi la diron, simile al komplemento cirkonstanca: «iri sian vojon», «vivi sian vivon» indikas rezoluton agi laŭ sia volo, proksimume kiel la proverba «ni fosu nian sulkon»; en «dormi per eterna dormo» la epiteto tute ŝanĝas la signifon de la verbo; ktp.

Aliflanke, iam la lingva strukturo trudas uzon de memevidenta samradika objekto interna, kiel en

Tiam Abner sendis senditojn al David [2Sam 3:12];

tiajn redundajn objektojn oni volonte evitas:

Tiam Faraono sendis alvoki Jozefon [Genezo 41:14].

Figuro etimologia[redakti | redakti fonton]

Iuj aŭtoroj insistas, ke la interna komplemento devas esti samradika, aŭ almenaŭ etimologie samdevena, kiel la verbo; kp la anglajn sleep a sleep, die a death (esperanta respondaĵo etimologia povus esti fari aferon). Sekve de tio PAG uzas la terminon etimologia figuro (§119 Rim. II). Tiaj kombinaĵoj sendube estas la plej ofta okazo, kaj ili faciligas la folklorajn aliteraciojn; sed por teksto moderna tio malpli aktualas: sciigi informon kaj sciigi sciigon egale entenas internan komplementon objektan; iri sian vojon estas kliŝa ekzemplo pri interna objekto (ekz-e en la franca Vikipedio).

Iri vojon[redakti | redakti fonton]

La akuzativan komplementon ĉe la netransitivaj verboj (dormi dormon, vivi vivon ktp) oni povas rigardi kiel la kutiman ĝeneraligon de la 14ª regulo:

Citaĵo
 Anstataŭ la prepozicio «je» oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio. 

Do, dormi dormon, vivi vivon egalas al dormi per dormo, vivi per vivo.

Tamen tia uzo de akuzativo ne faras la verbon transitiva, kaj el

Citaĵo
 Mi ridas je lia naiveco ( mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon) [FE §29] 

ne sekvas la eblo diri «naiveco ridata» (PAG tamen faras tian miskonkludon pri dormita dormo, §119B, p. 163).

Unu el la tipaj ekzemploj pri interna komplemento estas la jam menciita «iri vojon», por kiu estas firme enradikiĝintaj formoj pasivaj «vojo irota», «strato irebla» ktp. Fakte, la ekzemplo pri la dubinda «dormita dormo» aperas en PAG inter «la irota vojoZ» kaj «la vojo estas jam pasitaZ».

Alternativa analizo sekvas el PIV2005, kiu vidas en tiuj du okazoj apartajn transitivajn signifojn de la verboj iri kaj pasi (verboj ĉefsignife netransitivaj):

Citaĵo
 *pas/i (...) 4 (tr) (ark.) Trapasi: li pasis akvon k fajron k marĉojn k marojnZ (li ĉion spertis); la plej malfacilan parton de la laboro vi jam pasisZ; jam lacigitaj de la mallonga pasita vojoZ. 

(kaj simile pri iri).

Do, vojo irita estas traktenda simile al kanto kantita, kaj ne estu pravigo por «dormita dormo».

Interna komplemento en diversaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Interna komplemento ekzistas en diversaj senrilataj lingvoj, interalie en la araba, germana, greka, hebrea, islanda, korea, Latino kaj la rusa.

En kelkaj lingvoj (ekz-e en la angla) la interna komplemento havas la formon de rekta objekto, kaj oni nomas ĝin «interna objekto»; ne tute trafe, ĉar malgraŭ ke sintakse ĝi havas la formon de objekto, tamen logike ĝi funkcias kiel cirkonstanca komplemento.

Ankaŭ forme la interna komplemento ne ĉie estas rekta objekto. La rusaj «спать сном», «жить жизнью» ankaŭ forme entenas komplementon cirkonstancan, respondan al la zamenhofaj «dormi per dormo», «vivi per vivo». Simile pri la franca «aimer d'amour tendre» (ami per tenera amo), la angla “to love with a tender love”. Oni povas kompari diverslingvajn tradukojn de la biblia «Johano baptis per la bapto de pento» (Agoj 19:4).

Similan fenomenon prezentas kelkaj adjektivoj (adjekivoj esence proksimas al statverboj, kaj en multaj lingvoj ili apartenas al unu sama parolelemento): «bela per anĝela belo».

La epiteto interna estas ŝuldata al iom alispeca klasifiko de la objektoj en tradicia gramatiko: oni nomis interna objekton kiu estiĝas per la ago priskribata de la verbo: naski infanon, fosi foson, baki panon, masoni muron. Evidente, tiuj estas alispecaj objektoj ol la objektoj en dormi dormon ktp. Tamen la epiteto ne estas malĝusta rilate al la internaj komplementoj, ĉar ankaŭ en tiu okazo temas pri komplemento malvolvanta la esencan, internan trajton de la verba nocio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. James Thomson, tr. W. Auld. La nica literatura revuo, 2:1.
  2. Izaak Lejb PEREC, tr. Marek WAJSBLUM: Ne avidu! Norda Prismo, 58:1.