Interna medicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La interna medicino traktas la preventon, diagnozadon, senoperacian terapion kaj postterapian kontrolon de malsanoj de la spiraj organoj (pneŭmonologio), de la koro kaj sangocirkulo (kardiologio), de la digestaj organoj (gastroenterologio kaj hepatologio), de la renoj (nefrologio), de la sango kaj la sangokreaj organoj (hematologio), de la angioj (angiologio), de la metabolo kaj interna sekretado (endokrinologio kaj diabetologio), de la imuniga sistemo (imunologio), de la ostoj, artikoj kaj kolagenaj histoj (reŭmatologio) kaj de infektaj malsanoj (infektologio kaj tropika medicino), veneniĝoj (klinika toksikologio), histaj kaj hematologiaj kanceroj (onkologio), de la kontrolo kaj terapio de plejmalsanuloj (interna intensa medicino) kaj de la influo de trajnado kaj sporto al la sana kaj malsana homo (interna sporta medicino).

Jam dum la universitata studo de medicino la fako interna medicino ampleksas grandan parton de la eduko, poste la kuracistoj specialiĝantaj pri interna medicino klinike laboras en laŭeble multaj subfakoj de la medicina disciplino. La ekzaktaj kondiĉoj por iĝi faka kuracisto pri interna medicino kaj la aldonaj kursoj por pliaj specialiĝoj malsamas laŭ la diversaj landoj.

Plej gravaj esploraj metodoj[redakti | redakti fonton]

Aktualaj tendencoj[redakti | redakti fonton]

Sekve de la rapida sciokresko en la subfakoj, la interna medicino pli kaj pli subspecialiĝas. Kiel rezulto, la klasikaj kaj en ĉiuj subfakoj bone edukitaj internaj medicinistoj iĝas pli kaj pli rara fenomeno. En pluraj industriaj ŝtatoj, ekzemple dum 2007 en Germanio, estas tendencoj bari la troan specialiĝon kaj vivteni la celon eduki universale orientitajn internajn medicinistojn.

Principe, la interna medicino komprenatas kiel la malo de operaciaj medicinaj fakoj (kiel kirurgio, ortopedio, ginekologio, urologio ktp.). Tamen en diversaj subfakoj la terapioj iĝas pli kaj pli drastaj kaj terapiocele vundaj, tiel ke oni laŭ la risko pri komplikaĵoj povas kompari ilin kun operacietoj. Tio aparte validas por la subfakoj kardiologio kaj gastroenterologio.

Rilate al iuj malsanoj, la "tereno" de interna medicino tuŝas tiun de radiologio, de neŭrologio kaj laboratoria medicino. Ĉar pli malgrandaj malsanulejoj ne ĉiam havas kuracistajn specialistojn pri ĉiuj el tiuj medicinaj fakoj, internaj medicinistoj parte transprenas ankaŭ taskojn de tiuj fakoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]