Interna montoĉeno de la Krimea montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la tri montoĉenoj de la Krimea montaro sur la mapo de Krimeo (la interna montoĉeno estas montrita oranĝkolore).
Vidaĵo al la Interna montoĉeno de sur la Ekstera
La rokoj de la Interna montoĉeno - la t. n. Belbeka pordego.

La Interna montoĉeno de la Krimea montaro (ruse Внутренняя гряда Крымских гор) estas unu el la tri montoĉenoj (la meza inter la Ekstera kaj la Ĉefa), kiuj formas la sistemon de la Krimea montaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Interna montoĉeno situas norde kaj nord-okcidente de la Ĉefa montoĉeno. Ĝi komenciĝas de la Mekenzia montaro apud Sebastopolo kaj etendiĝas nord-orienten ĝis Belogorsko kaj poste - orienten ĝis la monto Agarmiŝo ĉe la urbo Starokrimo. Ĝia longo estas ĉirkaŭ 120 kilometrojn, la averaĝaj altoj estas ĉirkaŭ 400-500 metrojn (la plej alta punkto estas la monto Kubalaĉ, kiu situas en la orienta parto de la montoĉeno ĉe la vilaĝo Bogatoje kaj altas 739 metrojn). Disde la Ĉefa montoĉeno ĝi estas dividita de laŭlongaj malaltaĵoj. Plej bone ĝi estas prezentita inter Balaklavo-Simferopolo kaj Belogorsko-Agarmiŝo, dum norde de la Dolgorukova altebenaĵo ĝi prezentas nur iom oblikvan ebenaĵon.

La pli granda parto de la Interna montoĉeno estas kovrita de foliaj kaj foje miksitaj arbaroj. La senarbaraj teritorioj (troviĝantaj ĉefe en la valoj) estas uzataj plejparte por ĝarden-kultivado.

La montoĉenon trastrekas multaj riveraj valoj (ekzemple, de la riveroj Belbeko, Almo, Salgiro), kiuj foje formas sufiĉe profundajn kaj mallarĝajn kanjonojn.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La Interna montoĉeno estas formita ĉefe de eocenaj kalkoŝtonoj. En la okcidenta parto de la montoĉeno rezulte de eroziaj kaj tektonaj procezoj formiĝis multaj aparte starantaj altebenaĵoj, vaste konataj pro la mez-epokaj kavern-urboj, kiuj situis sur ili (ekz., Tepekermeno, Mangupo).

Homa aktivado[redakti | redakti fonton]

La suproj de la Interna montoĉeno estas malmulte loĝataj, tamen en la valoj, kiuj pasas tra ĝi, troviĝas multaj malgrandaj kaj mez-grandaj loĝlokoj. Tiel grandaj urboj, kiel Baĥĉisarajo kaj Simferopolo parte situas en la valo inter la Interna kaj Ekstera montoĉenoj (kaj parte kovras la nordajn partojn de la Interna montoĉeno). En la teritorio de la montoĉeno estas aktive praktikata ĝarden- kaj vinber-kultivado. En la regionoj de Inkermano kaj la rivero Almo oni industrie minas kalkoŝtonon. Sur la montoĉeno kaj en ĝiaj valoj situas multaj naturaj kaj historiaj vidindaĵoj (ekzemple, la mezepokaj kavernurboj Mangupo, Eskikermeno, Ĉufutkaleo), tial la regiono de la Interna montoĉeno estas relative populara turisma regiono.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • P. D. Podgorodeckij. Krimeo: la naturo. eld. "Tavrija", Simferopolo, 1988, ISBN 5-7780-0002-2 (en la rusa lingvo)