Saltu al enhavo

Internacia Afrika Instituto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Afrika Instituto
erudicia societo
karitata organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1926 vd
Landoj Unuiĝinta Reĝlando vd
Sidejo Londono
Adreso Thornhaugh Street
Agareo

lingvoj de Afriko

Retejo Oficiala retejo
Jura formo karitata organizaĵo
vdr

La Internacia Afrika Instituto (angle International African Institute, akronime IAI) estis fondita en Londono en 1926 (kiel la Internacia Instituto de Afrikaj Lingvoj kaj Kulturoj, International Institute of African Languages and Cultures, akronime IIALC) por la studado de afrikaj lingvoj.[1] La IAI eldonas la kvaronjaran revuon Africa ekde 1928.[2]

La misio de la IAI estas "antaŭenigi la edukadon de la publiko pri la studado de Afriko kaj ĝiaj lingvoj kaj kulturoj." Ĝiaj agadoj inkluzivas seminariojn, ĵurnalojn, monografiojn, redaktitajn volumojn, kaj la stimuladon de esplorado en Afriko.

La arkivo troviĝas en la biblioteko de la Londona Lernejo de Ekonomiko. Interreta katalogo estas havebla.

En 1928, la IAI (tiam IIALC) publikigis " Internacia afrika alfabeto " (d:Q384749), derivante siajn literojn de la Internacia Fonetika Alfabeto, por faciligi la normigon de latin-bazitaj skribsistemoj/ortografioj por afrikaj lingvoj.

De aprilo 1929 ĝis 1950, la IAI ofertis premiojn por literaturaĵoj en afrikaj lingvoj.[3]

La instituto ankaŭ publikigis la revuojn African languages: languages ​​​​and education in AfricaLangues africaines: langues et education en Afrique de 1975 ĝis 1979 kaj Journal of African languages de 1962 ĝis 1975.

La publikaĵoj de la Instituto aperas en pluraj serioj, inkluzive de la Serio Internacia Afrika Biblioteko kaj la Serio Internacia Afrikaj Seminarioj.[4] Ekde volumo 41, en 2011, la Serio Internacia Afrika Biblioteko estas eldonita de Cambridge University Press;[5] volumoj 7–40 estas haveblaj de Edinburgh University Press. [6][7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. The International African Institute (angle). Alirita 2025-12-02 .
  2. About us. Alirita 2025-12-05 .
  3. Sow, Alfa I., and Mohamed H. Abdulaziz, "Language and Social Change," Ch. 18 in Ali A. Mazrui (ed.), Africa Since 1935 (UNESCO General History of Africa, Vol. 8). University of California Press, 1993, pp. 526–7.
  4. Publishing. IAI (May 17, 2016). Alirita November 24, 2016 .
  5. The International African Library. OUP. Alirita November 24, 2016 .
  6. International African Library. Edinburgh University Press. Alirita November 24, 2016 .
  7. The International African Library. IAI (May 17, 2016). Alirita November 24, 2016 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]