Internacia Aera Transporta Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Aera Transporta Asocio
International Air Transport Association
emblemo
komerca asocio
Komenco 19-a de aprilo 1945 vd
Geografia situo 45° 30′ 2″ N, 73° 33′ 42″ U (mapo)45.5006-73.5617Koordinatoj: 45° 30′ 2″ N, 73° 33′ 42″ U (mapo)
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Montrealo
Internacia Aera Transporta Asocio (Montrealo)
Internacia Aera Transporta Asocio (Montrealo)
DEC
Internacia Aera Transporta Asocio
Internacia Aera Transporta Asocio
Map
Internacia Aera Transporta Asocio
Estr(ar)o Willie Walsh • Alexandre de Juniac
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Aera Transporta Asocio (oficiala angle International Air Transport Association, IATA) fondiĝis en 1919 en Hago kiel tegmenta organizaĵo de ĉiaj aviadaj kompanioj de la mondo sub la fondo-nomo Internacia Aera Trafika Asocio. Ĝian hodiaŭan nomon ĝi ricevis en 1945.

Ĝi en sia moderna versio fondiĝis en Havano, Kubo, en aprilo de 1945. La IATA moderne (1945) estas la sukcedanto de la Asociacio de Internacia Aera Trafiko, fondita en Hago en 1919, jaro de la unuaj regulaj aeraj linioj internaciaj de la mondo. La asocio estis fondita de 57 membroj, de 31 ŝtatoj ĉefe de Eŭropo kaj Nordameriko.

La sidejo de IATA estas en Montrealo, Kanado, kie ankaŭ estas la centra oficejo de la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Aviado - ICAO. La celo de IATA estas la subteno de sekura, laŭplana kaj ekonomia transporto de homoj kaj varoj per aviadiloj, kaj la laŭeble intensa kunlaboro de ĉiuj entreprenoj kiuj internacie laboras en tiu ekonomia kampo. Membroj de la asocio estas ĉirkaŭ 285 aviadaj kaj flughavenaj entreprenoj, kiuj kune plenumas 94 procentojn de ĉiuj internaciaj flugoj.

La plej multaj membroj de IATA estas grandaj aŭ naciaj aviadaj kompanioj, do kompanioj, kiuj mem posedas kaj flugigas aviadilojn. Sed ankaŭ internaciaj flughavenoj, ministeroj pri transporto, grandaj vojaĝ-agentejoj kaj similaj entreprenoj povas esti membroj. Aviadaj kompanioj, kies precipa celo estas laŭeble malaltaj prezoj, rezignante pri ĉio ne nepre vivnecesa, kaj tiuj, kiuj ekskluzive flugas ene de iu lando, ne nepre membras en IATA.

IATA evoluigis triliteran kodon por unuece referenci al flughavenoj, la t.n. IATA-kodon (vd. apartan artikolon).

Misioj de la IATA[redakti | redakti fonton]

IATA reprezentas 242 aerliniojn kiuj tradukiĝas al 94% de la internaciaj horaroj de aertrafiko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]