Internacia Bahaisma Arĥivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Bahaisma Arĥivo
Lando(j) Israelo vd
Situo Ĥajfo
Retejo Oficiala retejo
vdr
Internacia Bahaisma Arĥivo
La Internacia Bahaisma Arĥivo antaŭ la Maŭzoleo de Báb

La Internacia Bahaisma ArĥivoBahaa Internacia Arĥivo, en iuj naciaj lingvoj ankaŭ plurale nomata Internaciaj Bahaismaj Arĥivoj respektive Bahaaj Internaciaj Arĥivoj, sed ĉi-tie preferatas la singulara formo ekzemple uzata en la itala, ĉar efektive temas pri unu scienca unuo, estis la unua grava konstruaĵo kiu estis konstruita en la bahaa mondcentro, nomata "Bahaa Arko", en Ĥajfo, Israelo: ĝi enhavas interalie sanktajn kaj maloftajn memorigilojn rilatajn al la historio de la Bahaa Religio.

Ĝi enhavas, fakte, foton de Baháʼu'lláh inkluzive de desegnaĵoj kaj pentraĵoj prezentantaj Bábon kaj Baháʼu'lláh; same kiel objektoj kiuj apartenis al ili.

Tiuj relikvoj estas la objekto de zorgo kaj respekto de la bahaanoj, kiuj preferas viziti ilin en atmosfero de rememoro, elvokante la spiritan valoron implicitan en ili, prefere ol en aliaj lokoj, kiel interreto, kie ili povas esti videblaj ekster kunteksto de kontemplo, kian ebligas la Internacia Arkivo, aŭ en tre specialaj okazoj rajtigitaj de la Universala Domo de Justeco, eĉ se por informceloj.

Shoghi Effendi Rabbání, la plej maljuna nepo de 'Abdu'l-Bahá, kiu estis la plej maljuna filo de la Fondinto de la Bahaa Kredo, Baháʼu'lláh, en la malfruaj 1940-aj jaroj, kiam naskiĝis la israela ŝtato, komencis evoluigi la Bahaan Mondan Centron en Ĥajfo, kompletigante la superkonstruaĵon al la Báb-maŭzoleo kaj konstruante la konstruaĵon de la Bahaa Internacia Arkivo, aldone al la plibeligo de la ĝardenoj de Bahji, en Akko, kie okazis la entombigo de Bahá'u'lláh. Por la Arkivo li elektis novklasikan stilon inspiritan de la Partenono de Ateno - tiu elekto de Shoghi Effendi baziĝis je la klasika beleco de la Partenono kiu spitis la jarcentojn,[1] kaj kiu fakte daŭre belas eĉ post miljaroj. La kapiteloj de la 50 kolonoj estis ionikaj prefere ol dorikaj. Ĝi estis finkonstruita en 1957, sed Shoghi Effendi ne vivis sufiĉe longe por povi provizi la ekspoziciatajn kolektojn. Tion prizorgis lia vidvino Rúḥíyyih Khánum.

Antaŭ la konstruado de la arkiva konstruaĵo, iuj ĉambroj de la maŭzoleo de Báb kaj la ejo de la Departemento por Sanktaj Lokoj estis provizore uzataj kiel arkivo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peter Smith, A concise encyclopedia of the Bahá'í Faith (angle: "Konciza enciklopedio de la Bahaa Kredo"). Oksfordo, eldonejo Oneworld Publications, 2000. ISBN 1851681841.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Por la unua versio de la teksto en septembro 2022 uziĝis precipe la koncerna itallingva teksto.