Internacia Centro por Aranĝo de la Investaj Disputoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Centro por Aranĝo de la Investaj Disputoj
International Centre for Settlement of Investment Disputes
emblemo
internacia organizaĵo
Komenco 1965 vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Meg N. Kinnear vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Internacia Centro por Aranĝo de Investaj Disputoj (angle International Centre for Settlement of Investment Disputes, mallongigite ICSID) estas institucio por internacia arbitracio establita en 1966 por solvado de juraj disputoj kaj reamikigo inter internaciaj investistoj kaj ŝtatoj. ICSID estas parto kaj financata de la Grupo de la Monda Banko, kaj tial ĝi havas sidejon en Vaŝingtono, Usono. Ĝi estas aŭtonoma, multflanka specializita institucio por kuraĝigi internacian fluon de investado kaj mildigi nekomercajn riskojn pere de traktatoj elsenditaj de la plenumdirektoroj de la Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo kaj subskribitaj de la membrolandoj.[1][2] Je Majo 2016, 153 kontraktintaj membroŝtatoj interkonsentis apliki arbitraciajn decidojn kongrue kun la Konvencio de ICSID (IKSID aŭ ICAID).

La centro okazigas konsilajn aktivecojn kaj eltenas diversajn publikaĵojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. International Centre for Settlement of Investment Disputes. "About ICSID". World Bank Group. Arkivita el la originalo la 10an de Junio 2012. Alirita la 10an de Oktobro 2021.
  2. International Centre for Settlement of Investment Disputes. "Organizational Structure of ICSID". World Bank Group. Arkivita el la originalo la 31an de Julio 2012. Alirita la 10an de Oktobro 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]