Internacia Eisteddfod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Eisteddfod
ĉiujara okazaĵo • muzikfestivalo • Eisteddfod
Komenco 1947 vd
Geografia situo 52° 58′ 25″ N, 3° 10′ 31″ U (mapo)52.9735-3.1754Koordinatoj: 52° 58′ 25″ N, 3° 10′ 31″ U (mapo)
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Denbighshire
Internacia Eisteddfod (Kimrio)
Internacia Eisteddfod (Kimrio)
DEC
Internacia Eisteddfod
Internacia Eisteddfod
Map
Internacia Eisteddfod
Moto Byd gwyn fydd byd a gano. Gwaraidd fydd ei gerddi fo.
Blessed is a world that sings. Gentle are its Songs.
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Eisteddfod (kimra vorto por Artfestivalo) okazas ĉiujare dum la dua semajno de Julio en la urbo de Llangollen, Denbighshire, Norda Kimrio.

La festo komenciĝis en la jaro 1947 kiam la mondo komencis normaliĝi post la dua mondmilito. Ĝi devenis de la pli malnova Nacia Eisteddfod.

En la unua jaro, 40 grupoj alvenis por reprezenti 14 landojn kaj nuntempe miloj da kantistoj, dancistoj kaj instrumentistoj venas al Llangollen por reprezenti proksimume 50 landojn dum 5 tagoj ĉiun julion.

La konkursantoj estas tre plenkoloraj kun siaj naciaj kostumoj kaj ili partoprenas sur grandega estrado kiu estas ornamita per pli ol 500.000 floroj.

Krom la konkursoj, okazas specialaj vesperaj koncertoj, kelkfoje kun tre bonkonataj gastoj : ekzemple Luciano Pavarotti, Nigel Kennedy, Ruĝa Armea Asembleo, Ladysmith Black Mambazo, Kiri Te Kanawa kaj Lesley Garrett.

Laŭ la oficiala historio de la evento, Esperantistoj ludis gravan organizan rolon je la komenco. Mankis sufiĉe da artistoj do Reto Rossetti kaj aliaj uzis Esperanton por trovi pli da grupoj. Tio estis granda sukceso kaj tre suprizis la organizantojn ĉar la du plej elstaraj eksterlandaj grupoj lernis pri la festivalo per Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.