Internacia Ekspozicio (2017)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Ekspozicio
Internacia ekspozicio
Geografia situo 51° 5′ 29″ N, 71° 24′ 46″ O (mapo)51.0912571.412806Koordinatoj: 51° 5′ 29″ N, 71° 24′ 46″ O (mapo)
Lando(j) Kazaĥio vd
Situo Astano
Internacia Ekspozicio (2017) (Kazaĥio)
Internacia Ekspozicio (2017) (Kazaĥio)
DEC
Internacia Ekspozicio (2017)
Internacia Ekspozicio (2017)
Map
Internacia Ekspozicio (2017)
Retejo Oficiala retejo
vdr

Expo-2017 Astana (aŭ Ekspo-2017 Astano) estas planita specialigita Internacia ekspozicio, agnoskita de la Internacia Oficejo pri Ekspozicioj (IOE), kiu okazos ekde la 10-a junio ĝis la 10-a de septembro de 2017 en Kazaĥia ĉefurbo Astano. Temo de la ekspozicio estas «Energio de la Estonteco». Kiel oni atendas, en EXPO-2017 partoprenos pli ol 100 landoj kaj internaciaj organizoj, kaj 2-3 milionoj da vizitantoj.

La 10-a junio de 2011 en Parizo, en stabejo de la Internacia Oficejo pri Ekspozicioj, Komisaro de la Internacia specialigita ekspozicio EXPO-2017 Rapil Ĵoŝibajev renkontis kun la Ĝenerala Sekretario de IOE s-ro Vicente Gonzalez Loscertales. Dum la kunveno s-ro Ĵoŝibajev transdonis la oficialan peton de la Respubliko de Kazaĥio, subskribitan de la ĉefministro de Kazaĥio.

En rezulto de sekreta voĉdonado dum la 152-a Ĝenerala Asembleo de la Internacia Oficejo pri Ekspozicioj en ĉefurbo de Kazaĥio Astano, ricevite plimulton de voĉdonoj (103 el 161), antaŭeniris la belgan urbon Lieĝo kaj estis anoncita kiel loko de okaziĝo de la «EXPO-2017».

La ekspozicio havas sloganon «Energio de la Estonteco» kaj dediĉas sin al alternativaj energifontoj.

La interreta vendado de biletoj al la Ekspozicio komencis ekde 10-a decembro de 2016, tamen poste, kiel oni informis, la biletojn ankaŭ oni povos aĉeti eksterrete. La informo pri la kosto de la biletoj estas havebla en oficiala retpaĝo kaj komencas de 4000 tengoj por unu persono (proksimume 11 eŭroj aŭ 12 usonaj dolaroj) por viziti la Ekspozicion ekde lundo ĝis vendredo kaj 6000 tengoj (proksimume 17 eŭroj aŭ 18 usonaj dolaroj) por unu persono dum ripoztagoj.

Ĉirkaŭ 85 % el tuta nombro de vizitantoj estos civitanoj de Kazaĥio, ceteraj 15 % — civitanoj de fremdaj landoj. Plimultaj el ili vojaĝos el landoj de la KSŜ kaj Ĉinio. Signifa nombro de la turistoj atendas ankaŭ el Eŭropo, Japanio kaj Usono.

Maskotoj kaj simboloj[redakti | redakti fonton]

La Maskotoj de la Expo-2017, elektitaj per popola voĉdonado, estas Tanir (kaz. Тәңір, tradukas kiel «ĉielo») kaj Kaskir (kaz. Қасқыр, tradukas kiel «Lupo»).

Pavilonoj[redakti | redakti fonton]

La pavilonoj de la partoprenantaj landoj en la ekspozicio okupos spacon je 47160 kvadratmetroj.

Oficiala retpaĝo[redakti | redakti fonton]

Oficiala retpaĝo de la «EXPO-2017» estas expo2017astana.com Arkivigite je 2017-05-31 per la retarkivo Wayback Machine.