Internacia Ekzamena Komisiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Elekto de Internacia Ekzamena Komisiono (IEK)[redakti | redakti fonton]

Elektas IEK-n la Komitato de UEA kaj la Komitato de ILEI

Celoj de la Internacia Ekzamena Komisiono[redakti | redakti fonton]

a. Plivastigo de la ekzamensesioj La daŭra klopodo estas oferti la ekzamenojn ne nur dum la Universalaj Kongresoj sed porti ilin al la esperantistoj en iliaj hejmregionoj. Tio postulas de IEK kunlaboron kun Landaj Asocioj, TEJO-Sekcioj, kun internaciaj kaj klerigaj centroj aŭ universitatoj en la okazigo de diversnivelaj ekzamensesioj. Ekde la starigo de la ekzamenoj de ILEI/UEA efektiviĝis sesioj en la plej diversaj mondopartoj, de Britio ĝis Norvegio, de Usono ĝis Koreio kaj Togolando, Ĉinio, Pollando, Svisio, ktp kaj tio okazis en la plej diversaj kadroj: Universalaj Kongresoj, LIBE-Kongresoj, IJK; Eŭropaj, Amerikaj, Afrikaj kaj Azia Kongresoj, Someraj Universitataj Kursoj, ktp.

b. Rajtigo de ekzamenantoj: La ekzamena laboro ne estas limigita al sep membroj de IEK. Laŭ la regularo IEK rajtas nomi rajtigitajn ekzamenantojn, kiuj membriĝas en Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE). Nuntempe en IRE membras konataj pedagogoj kaj metodikistoj de la Esperanto-medio. Por konservi la ekzamenan nivelon IEK certiĝas, ke ĉiu loka ekzamena komisiono enhavu almenaŭ unu membron de IEK aŭ iun, kiu jam kelkfoje ekzamenis sub ties gvido.

c. Pretigado de ekzamenaj testoj. IEK kunlabore kun la membraro de IRE konstante ellaboras specimenajn testojn por disponigi al la diversaj centroj dezirantaj okazigi ekzamensesiojn.

ĉ. Evidente, nek ILEI nek UEA celas per ĉi tiuj Internaciaj Ekzamenoj de ILEI / UEA nuligi la ĝisnunajn landajn ekzamenajn sistemojn de Esperanto, kiuj kelklande jam estas organizataj. IEK proponas normon kaj ekzamenajn teknikojn celantajn internaciiĝi iom post iom per disvastigo en kaj ekster la Esperanto-komunumo.

d. Laŭ Artikolo 2(c) de la Principa regularo, individuaj ekzamensesioj estas sub la gvidado de "tripersona Loka Ekzamena Komisiono (LEK), kies konsiston kaj prezidanton aprobis IEK. LEK estu internacia." Tio signifas, ke la denaskaj lingvoj de la tri membroj de LEK ne povas esti la sama; devas esti minimume du malsamaj lingvoj ene de LEK; indiĝenaj lingvoj de Afriko ekzemple estas agnoskataj. Unu devo de IEK, laŭ Artikoloj 2(b) kaj 3(ĉ) de la Principa regularo, estas rajtigi membrojn de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro, kiuj konsistigas la LEK-ojn por la diversaj ekzamensesioj. Laŭ Artikolo 4(b), "LEK, sub la gvido de la prezidanto, kontrolas kaj pritaksas aparte la skribajn kaj parolajn respondojn. Surbaze de tiuj du notoj LEK aljuĝas la finajn notojn por la atestiloj." (Vidu aliloke "Notoj kaj atestoj".)

e. Paralele disvolviĝis interesa evoluo en Hungario. Esperanto en Hungario havas saman lokon kiel la aliaj lingvoj en la instrusistemo. Tie nova ekzamensistemo naskiĝis laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER).

Du paralelaj ekzamensistemoj[redakti | redakti fonton]

Pri Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) Grava informo: tiu kadro (KER) fakte ne estas nur eŭropa, ĉar enestas korea lingvo, japana, ĉina kaj araba…. Do tiu « eŭropa » kadro ne plu estas eŭropa, sed tutmonda.

Danke al la laboro de Katalin Kováts en Hago (NL) kaj ŝia teamo la baza dokumento « Referenckadro » nun ekzistas en Esperanto kaj tiu lingvo estas unu el la multnombraj agnoskitaj lingvoj.

Rememorigo : La Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) estis koncipita de Konsilio de Eŭropo (KE).

Pri KER : tiu kadro precizigas la nivelojn en lingvokapablo per esprimoj A1, A2, B1, B2, C1, C2. Ekzistas tre precizaj priskriboj de la atingoj laŭ la niveloj. Tio estas tre efika helpilo. Oni finfine nun povas bone kompari nivelojn en lingvokapablo. Por Esperanto ekzistas tri niveloj: B1, B2 kaj C1[1].

En 2008 UEA fariĝis institucia membro de ALTE (Asocio de LingvajTestistoj en Eŭropo), partoprenis ĝian fakan konferencon en Cambridge kaj prezentis sin en ĝia interna kunsido en Lisbono, Portugalio, en novembro 2008[2].

Membriĝo ĉe ALTE signifas renomon. ALTE zorgas pri unuecaj, niveligitaj postularoj por KER-ekzamenoj, ebligas komparadon de ekzamensistemoj, plenumas kvalitkontrolon, validigon.

Por akiri internacie uzeblan varianton de la hungaria KER-ekzameno en Esperanto, UEA kontraktis kun ITK kaj ellaboris la novajn ekzamenojn en la niveloj B1-B2-C1. ITK estas la Ŝtata Ekzamencentro en Hungario, Idegennyelvi Továbbképző Központ (laŭvorte: Fremdlingva Pluklerigad-Centro), ili estas la posedantoj, ellaborintoj de la KER-ekzamenoj en multaj lingvoj, inter ili en Esperanto. En 2008 komenciĝis la rajtigo de ekzamenantoj por la KER-ITK ekzamenoj de UEA laŭ difinitaj kriterioj.

En la jaro 2009 Internacia Ekzamena Komisiono akceptis novan regularon por sesio por blinduloj. En la jaro 2011 Internacia Ekzamena Komisiono akceptis novajn regularojn: 1) Regularo por malĉeesta sesio. 2) Regularo por nivelo "Unua Kontakto". 3) Regularo por "Sojla Nivelo".

Konsisto de Internacia Ekzamena Komisiono[redakti | redakti fonton]

Deĵorperiodo 2018-2021
Deĵorperiodo 2022-2025

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jen gravaj informoj pri tiu ĉi temo:http://www.edukado.net/pagina/REFERENCKADRO/18364//#19864 Arkivigite je 2009-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
  2. ALTE- http://www.alte.org/about_alte/index.php Arkivigite je 2009-03-11 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]