Internacia Evoluiga Asocio
Internacia Evoluiga Asocio | ||
---|---|---|
![]() | ||
multilateral development bank (en) ![]() ![]() | ||
Komenco | 1960 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Vaŝingtono | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Internacia Evoluiga Asocio (angle International Development Association (IDA), france Association internationale de développement) estas internacia financa institucio, kiu havigas pruntojn kaj subvenciojn al la plej malriĉaj disvolviĝantaj landoj. IDA estas membro de la Grupo de Monda Banko kaj havas sidejon en Vaŝingtono, en Usono. Ĝi estis establita en 1960 por komplementi la jam ekzistintan Internacian Bankon por la Rekonstruo kaj Disvolvado, havigante helpon al disvolviĝantaj landoj, kiuj suferas pro plej malalta nivelo de malneta nacia enspezo, pro problemaj kreditriskoj aŭ pro plej malaltaj porpersonaj rentoj. Kune, Internacia Evoluiga Asocio kaj Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo estas kolektive ĝenerale konataj kiel Monda Banko, ĉar ili sekvas la saman plenuman estrecon kaj funkcias per la sama stabanaro.[1][2][3][4]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ International Development Association. What is IDA?. World Bank Group. Alirita 2019-06-13 .
- ↑ Coppola, Damon P.. (2011) Introduction to International Disaster Management, 2nd Edition. Oxford, UK: Butterworth-Heinemann. ISBN 978-0-75-067982-4.
- ↑ Sanford, Jonathan E. (2002). “World Bank: IDA Loans or IDA Grants?”, World Development 30 (5), p. 741–762. doi:10.1016/S0305-750X(02)00003-7.
- ↑ Dreher, Axel (2009). “Development aid and international politics: Does membership on the UN Security Council influence World Bank decisions?”, Journal of Development Economics 88 (1), p. 1–18. doi:10.1016/j.jdeveco.2008.02.003.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- retejo de IDA—International Development Association
- Listo de IDA ŝuldantaj landoj[rompita ligilo]
- Listo de IDA gradigaj landoj Arkivigite je 2012-08-27 per la retarkivo Wayback Machine
- IDA Articles of Agreement[rompita ligilo]