Internacia Federacio de Farmaciaj Studentoj
Aspekto
| Internacia Federacio de Farmaciaj Studentoj | ||
|---|---|---|
| ombrelorganizaĵo | ||
| Komenco | 1949 vd | |
| Lando(j) | Nederlando vd | |
| Sidejo | Hago | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia Federacio de Farmaciaj Studentoj (angle International Pharmaceutical Students' Federation, akronime IPSF) fondita en Londono en 1949, estas unu el la plej malnovaj, internacie libervolaj studentorganizaĵoj de la mondo. IPSF estas la plej granda internacia defendogrupo por farmaciaj studentoj kun la celo de plua trejnado, interkonektado, publikaĵoj kaj kampanjoj. Hodiaŭ la asocio kiel ombrelorganizaĵo reprezentas pli ol 350 000 studentojn kaj lastatempajn diplomiĝintojn de pli ol 84 landoj.

