Internacia Federacio de Remado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Internacia Federacio de Remado
Fédération Internationale des Sociétés d'Aviron
FISA
tipo sporto (remado)
fondodato 25-a de junio de 1892
sidejo Laŭzano Flago-de-Svisio.svg  Svislando
estro Jean-Christophe Rolland
Retejo http://www.worldrowing.com/
v  d  r
Information icon.svg

La Internacia Federacio de Remado (france Fédération Internationale des Sociétés d'Aviron, mallongigata kiel FISA) estas la internacia rega instanco pri remado. La asocio fondiĝis la 25-an de junio de 1892. Ĝia sidejo troviĝas en Laŭzano Flago-de-Svisio.svg  Svislando.[1] La federacio ekzemple aranĝas la mondoĉampionecojn kaj difinas la konkursregulojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 1890-aj Jaroj ne ekzistis komunaj reguloj. Ili diferencis ekzemple en la vegolongo aŭ la boatokonstruado inter la diversaj kluboj. En 1891 la Belgia Federacio de Remkluboj postulis interŝtatan kongreson. Delegitoj el Belgujo, Francujo, Italujo, Nederlando kaj Svisujo ĉeestis ĝin. Ili faris la unuajn paŝojn al normigado de remado kaj planis rekunsidi 1892 en Turino, Italujo. Tiam delegitoj de kluboj kaj federacioj el Aŭstrio-Hungario, Belgujo, Alzaco-Loreno, Italujo, Svisujo kej kelkaj francaj regionoj kunsidis kaj fondis FISA. Ĝi estas la unua internacia sporta federacio. Unu jaro poste FISA aranĝis sian unuan eventon: la Eŭropa Remada Ĉampioneco sur la lago Orta, Italujo por tri boatokategorioj.[2]

Nuntempe 153 ŝtataj federacioj estas membro de FISA.[3]

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

  • ĝis 1924 FISA ne havis prezidanton[4]
  • 1924-1926: Eugène Baud, Flago-de-Svisio.svg  Svislando
  • 1926-1949: Rico Fioroni, Flago-de-Svisio.svg  Svislando
  • 1949-1958: Gaston Mullegg, Flago-de-Svisio.svg  Svislando
  • 1958-1989: Thomas Keller, Flago-de-Svisio.svg  Svislando
  • 1989-2014: Denis Oswald, Flago-de-Svisio.svg  Svislando
  • ekde 2014: Jean-Christophe Rolland, Flago-de-Francio.svg Francio

Eventoj[redakti | redakti fonton]

FISA aranĝas kelkajn eventojn kaj konkursojn ĉiujare. Por la Olimpikoj ĝi organizas la kvalifikadon. La plej gravaj konkursoj estas la jenaj:

  • Monda Ĉampionado
    • La plej granda kaj grava remevento. Ĝi estas 8-taga evento, kiu kutime okazas en Aŭgusto aŭ Septembro.
  • Monda Rempokalo
    • Serio de tri regattoj. La regattoj estas 3-tagaj eventoj, kiuj estas rigardataj kiel preparo por la Monda Ĉampionado.
  • Monda Ĉampionado de sub-23-jaruloj
  • Monda Ĉampionado de Junuloj
    • Konkurso por sub-18-jaruloj. En olimpikaj jaroj ĝi okazas kune kun la Monda Ĉampionado.
  • Maljunula Regatto
    • La partoprenantoj remas en diversajn aĝokategorioj. Ĉiu super-27-jaruloj rajtas partopreni.
  • Monda marborda Ĉampionado
  • Monda ergometra Ĉampionado
  • Eŭropa Ĉampionado

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fédération Internationale des Sociétés d'Aviron (angle). The International Olympic Comittee. Alirita 9-a de marto 2014.
  2. FISA celebrates 125 years in 2017 (angle). Alirita 1-a de oktobro 2018.
  3. About FISA (angle). Alirita 1-a de oktobro 2018.
  4. Rowing and Olympism (angle). Alirita 2-a de oktobro 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]