Internacia Filmfestivalo de Roterdamo
| Internacia Filmfestivalo de Roterdamo | ||
|---|---|---|
| filmofestivalo neprofitcela organizaĵo retejo | ||
| Geografia situo | 51° 55′ 12″ N, 4° 28′ 48″ O (mapo)51.924.48Koordinatoj: 51° 55′ 12″ N, 4° 28′ 48″ O (mapo) | |
| Landoj | Nederlando vd | |
|
| ||
![]() | ||
| Retejo | Oficiala retejo | |
| Jura formo | fondaĵo en Nederlando | |
La Internacia Filmfestivalo de Roterdamo (angle International Film Festival Rotterdam, akronime IFFR) estas la plej granda filmfestivalo en Nederlando kaj unu el la plej gravaj en Eŭropo. Ĝi okazas ĉiujare fine de januaro en Roterdamo. La maskoto de la festivalo tigro, kaj ĝia emblemo estas tigra kapo. Ĝi estas unu el la pli grandaj filmeventoj en Eŭropo, sed ĝi ne estas A-lista festivalo kiel la Berlinale aŭ la Cannes kaj Venecia Filmfestivaloj.
La festivalo subtenas sendependajn kreintojn el la tuta mondo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La Roterdama Filmfestivalo unue okazis en junio 1972 sub la direkto de Hubert Bals. La festivalo fokusiĝas al alternativaj kaj nekomercaj filmoj, kun prefero donita al kino el Orienta Azio kaj evolulandoj. Meze de la 1980-aj jaroj, la festivalo spertis financajn malfacilaĵojn, kiujn poste superis. En 2007, la festivalo altiris 367 000 vizitantojn.[1][2][3]
Komence, Roterdamo ne havis konkurencon. En 1995, la Tigraj Premioj, prezentitaj de la nederlanda televida kaj radio-dissendanto VPRO, estis aljuĝitaj por la unua fojo al la unuaj aŭ duaj filmoj de junaj filmistoj. Aliaj filmpremioj aljuĝitaj ĉe la festivalo inkluzivas FIPRESCI-Premion kaj la Premion de la Nederlandaj Filmkritikistoj.
Memore al la fondinto de la festivalo, la Fondaĵo Hubert Bals, fondaĵo por subteni filmistojn el evolulandoj, estis kreita en 1988.
Nuntempe, la plej grava subtrako estas IFFR Exploding Cinema. Ĉi tie, ciferecaj filmoj kaj filmetoj estas prezentitaj, inkluzive de eksperimentaj animaciaj filmoj , interretaj distraj formatoj kaj muzikfilmetoj .
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . REPORT: IFFR CineMart 2023. Cineuropa (2023-02-08). Alirita 2024-04-26 .
- ↑ "CineMart History" Arkivigite je 2011-09-28 per la retarkivo Wayback Machine. International Film Festival Rotterdam. Retrieved 24 September 2011.
- ↑ Mundell, Ian (13 January 2009) "CineMart thriving in tough times" . Variety. Retrieved 24 September 2011. necesas abono
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Internacia Filmfestivalo de Roterdamo ĉe YouTube
- Epiloog IFFR 2014 (Indebioskoop)



