Saltu al enhavo

Internacia Flughaveno Ĉhatrapati Ŝivaĝi Maharaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Flughaveno Chhatrapati Shivaji Maharaj

emblemo

internacia flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: BOM ICAO: VABB
Resuma informo
Lando Barato
Tipo Civila flughaveno
Apuda urbo Mumbajo
Alteco m
Geografia situo 19° 5′ 19″ N, 72° 52′ 5″ O (mapo)19.08861111111172.868055555556Koordinatoj: 19° 5′ 19″ N, 72° 52′ 5″ O (mapo)
Internacia Flughaveno Chhatrapati Shivaji Maharaj (Mumbajo)
Internacia Flughaveno Chhatrapati Shivaji Maharaj (Mumbajo)
DEC
Situo de Internacia Flughaveno Chhatrapati Shivaji Maharaj
Map
Internacia Flughaveno Chhatrapati Shivaji Maharaj
vdr

La Internacia Flughaveno Chhatrapati Shivaji Maharaj (marate छ्त्रपती शिवाजी अंतरराष्ट्रीय विमानतळ, hindie छत्रपती शिवाजी आंतर्राष्ट्रीय विमानक्षेत्र, angle Chhatrapati Shivaji Maharaj International Airport; IATA-kodo : BOM , ICAO-kodo : VABB) estas grava internacia flughaveno en Mumbajo (ĝis 1995 Bombajo) en Barato. La flughaveno situas proksimume 15 km norde de la tuja urbocentro je nur 11 m super la marnivelo.

La flughaveno havas du terminalojn kaj totalan areon de 5.9 km², igante ĝin la plej granda aviadcentro de Barato servanta la metropolon de Mumbajo. Antaŭe, la terminaloj estis nomitaj Sahar (internacia) kaj Santa Cruz (enlanda) antaŭ ol ĝi estis renomita honore al la 17-ajarcenta hindua Marata reĝo (Chhatrapati) Ŝivaĝi [1].

Ĉar la flughaveno malfacilas disetendiĝi pro la ĉirkaŭa urba evoluo, nova flughaveno nomita Navi Mumbajo Internacia Flughaveno estas nuntempe konstruita. La malfermo estas planita por 2025 [2].

La 24-an de novembro 2017, 969 flugoj pasis tra la flughaveno tiun tagon, rompante la rekordon por "la plej multaj flugoj dum unu tago sur unu stratleno" [3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]