Internacia Flughaveno Ŝanhajo Hongĉjaŭ

| Flughaveno Ŝanhaja Pudong | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko | |||||
| IATA: SHA ICAO: ZSSS | |||||
| Resuma informo | |||||
| Lando | Ĉinio | ||||
| Regiono | [[]] | ||||
| Tipo | Civila flughaveno | ||||
| Apuda urbo | Ŝanhajo (13 km) | ||||
| Alteco | m | ||||
| Geografia situo | 31° 11′ 53″ N, 121° 20′ 11″ O (mapo)31.198056121.336389Koordinatoj: 31° 11′ 53″ N, 121° 20′ 11″ O (mapo) | ||||
| |||||
![]() | |||||
La Internacia Flughaveno Ŝanhaja Hongĉjaŭ (ĉine 上海虹橋機場 / 上海虹桥机场, pinjine: Shànghǎi Hóngqiáo Jīchǎng; IATA-kodo : SHA ; ICAO-kodo : ZSSS) estas internacia flughaveno en la distriktoj Changning kaj Minhang de Ŝanhajo, kaj la plej malnova flughaveno en la Ĉina Popola Respubliko. Ĝi estas la kvara plej okupata flughaveno en Ĉinio laŭ pasaĝera trafiko kaj la sepa plej okupata laŭ aviadilmovadoj. [1] Ĝi situas en du okcidentaj distriktoj de Ŝanhajo, proksimume dek tri kilometrojn de la urbocentro.[2]
La flughaveno estas internacia, kvankam la plimulto de la trafiko nun (post 1999) koncernas la ĉinan enlandan merkaton.
Ĝis 1999, kiam la signife pli granda Flughaveno Ŝanhajo Pudong malfermiĝis oriente de la urbocentro, Hongĉjaŭ estis la ĉefa flughaveno de la urbo. Situanta je alto de 3 m, la flughaveno havas 2 startlenojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Flughaveno Hongĉjaŭ de Ŝanhajo estis konstruita kiel milita flughaveno en 1907 kaj estas uzata por civilaj celoj ekde 1923. Post la malfermo de la Flughaveno Pudong de Ŝanhajo en 1999, ĝi ĉefe funkciigis enlandajn flugojn.
En 2009, 25 milionoj da pasaĝeroj estis transportitaj. [3] La flughaveno jam estis troŝarĝita per enlandaj flugoj sole, kio rezultigis ĉiutagajn prokrastojn. Tio ŝuldiĝis al la fakto, ke la postulo je enlandaj flugoj en Ĉinio konstante kreskas kaj la flughaveno, kun nur unu startleno, ne estis desegnita por tia alta volumeno. Vastiĝo poste forigis la problempunktojn. La Flughaveno Hongĉjaŭ nun havas du startlenojn (ĉiu 3 400 je 58 m), kio permesis al ĝi pritrakti pli ol 33 milionojn da pasaĝeroj en 2011 kaj pli ol 37 milionojn en 2014.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ACI releases World Airport Traffic Report 2010
- ↑ Shanghai Hongqiao international airport was certified as a Skytrax five star airport.
- ↑ Shanghai Daily la 12-an de marto 2010, S. 2 (angle).


