Internacia Flughaveno Adis-Abebo Bole
Internacia flughaveno Adis-Abebo Bole | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko | |||||
IATA: ADD ICAO: HAAB | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Etiopio | ||||
Regiono | Adis-Abebo | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Apuda urbo | Adis-Abebo | ||||
Alteco | m | ||||
Geografia situo | 8° 58′ 40″ N, 38° 47′ 58″ O (mapo)8.977777777777838.799444444444Koordinatoj: 8° 58′ 40″ N, 38° 47′ 58″ O (mapo) | ||||
| |||||
Adis-Abebo Bole Internacia Flughaveno (amhare አዲስ አበባ ቦሌ ዓለም አቀፍ አየር ማረፊያ; IATA: ADD, ICAO: HAAB, antaŭe nomita Internacia Flughaveno Haile Selassie la 1-a [1]) estas flughaveno ĉe Bole ekster la etiopa ĉefurbo Adis-Abebo. Ĝi funkcias kiel la nabo kaj hejma flughaveno de Ethiopian Airlines [2].
Flugoj estas funkciigitaj al landoj en Eŭropo, Azio, Afriko, Norda kaj Sudameriko. La flughaveno ankaŭ gastigas la Etiopan Aviadan Akademion. En junio 2018, la flughaveno pritraktis proksimume 450 flugojn tage [3].
La flughaveno situas ĉe Bole, 18 km oriente de la urbocentro de Adis-Abebo kaj 65 km norde de Debra Ziet.
La flughaveno estis konstruita en 1961 en la sudoriento de la grandurbo, proksime de la distrikto Bole.
En 2003, nova terminalo por internaciaj flugoj kaj nova 3,800 m longa aviokurejo estis inaŭgurita. La nova terminalo estas unu el la plej grandaj en Afriko kaj pliigis la kapaciton de la flughaveno de 500,000 ĝis proksimume 7 milionoj da pasaĝeroj jare.
Ĝi estas unu el la plej grandaj flughavenoj de Afriko post Internacia Flughaveno O.R. Tambo, Internacia Flughaveno Kairo, Internacia Flughaveno Kaburbo kaj Internacia Flughaveno Ŝarm el-Ŝejko.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . The Number Two Lion in the Land of Sheba. Sports Illustrated (12 April 1965). Arkivita el la originalo je 19 June 2018. Alirita 3 April 2018 .
- ↑ (ADD Arrivals) Addis Ababa Bole International Airport Arrivals (en-US). Arkivita el la originalo je 19 June 2018. Alirita 2018-06-19 .
- ↑ Ethiopian – Aviation Academy. Ethiopian Airlines. Arkivita el la originalo je 19 June 2018. Alirita 3 April 2018 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bole International Airport – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)